Egon Lendl

Egon LENDL (naskiĝinta la 1-an de novembro 1906 en Trento, mortinta la 7-an de januaro 1989 en Salzburg) estis aŭstra geografo kaj fondinto kaj longjara estro de la geografia instituto de la Salcburga universitato. En 1964/65 li rektoris Salcburge apartenante al la refonda generacio de tiu ĉi altlernejo.

Vivo redakti

Kiel naŭjaraĝulo li venis kun la familianoj Vienon. Tie li studis geografion, geologion, historion kaj etnologion. En la 28.10.1932 li aniĝis al NSDAP.[1][2] Dum la Dua mondmilito li vojaĝis al Albanujo, Grekujo, Bulgarujo kaj Turkujo. Poste li eldonis atlason de Salcburgio.

Lia habilitiĝo de 1944 pri la germana influo sur la kultura pejzaĝo de Sudorienta Eŭropo estis refarota en 1953 laŭ aŭstriaj reguloj. En 1964 Lendl iĝis koresponda membro de Aŭstria Akademio de Sciencoj.

Post lia emeritiĝo transprenis la katedron la orda profesoro Helmut Heuberger.

Verkoj redakti

  • Die mitteleuropäische Kulturlandschaft im Umbruch der Gegenwart (1951)
  • Salzburg in sozialgeographischer Sicht (1963)
  • Die jüngsten Wandlungen der europäischen Kulturlandschaft (1966)

Literaturo redakti

  • Alexander Pinwinkler: Die Gründergeneration der Universität Salzburg: Biographien, Netzwerke, Berufungspolitik (1960–1975), Böhlau: Wien-Köln-Weimar 2020.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Bundesarchiv R 9361-IX KARTEI/25461046
  2. Alexander Pinwinkler/Johannes Koll (eld.): Zuviel der Ehre? - Interdisziplinäre Perspektiven auf akademische Ehrungen in Deutschland und Österreich. Wien 2019, p. 472