Eider (germane; latine Egdor, norene Egða, dane Ejderen) estas plej longa rivero de Ŝlesvigo-Holstinio, kun longo de 188 km. Ĝi markis de 811 ĝis 1864 – kun du mallongaj interrompoj – la sudan limon de Danio. Post la Ŝlesvig-Holstinia milito (1848-1851) kaj okupo de Ŝlesvigo post la germana-dana milito fare de Prusio kaj Aŭstrio (1864), la rivero perdis sian funkcion kiel suda limo de Danio al Germanio.

Eider
rivero
Bazaj informoj
Longeco 188 km
Fluo
Geografio
Landoj Germanio
Regionoj Ŝlesvigo-Holstinio
Map
vdr
Eider apud Tönning

Eider fontas kiel Dröge Eider sudoriente de Wattenbek ĉe Lageto Klaster, sude de la Lago Bothkamper, kiu situas inter Bordesholm kaj Preetz. El la lago, ĝi fluas sudokcidenten kaj poste preter Bordesholm norden kaj fine alfluas okcidenten en la Nordan maron.

La plej grandaj alfluantoj de Eider estas Treene kaj la Sorge. La fluo de Eider estas kunligita tra Gieselau-kanalo al la Nordmara-Baltmara Kanalo (Kiela Kanalo).

La meza flukvanto de Eider estas 6,5 m³/s.

Literaturo redakti

  • Gerd Quedenbaum: Die Eider. Eider-Verlag, Düsseldorf 1983 (= Eider-Bücher), ISBN 3-921908-08-6.