Einar Benediktsson

Ĉi tie estas islanda nomo. Plejmulto de islandanoj ne havas familiajn nomojn. La lasta nomo de ĉi tiu persono estas patronomo. Mencii lin oni povas sub lia persona nomo Einar.

Einar Benediktsson (31-a de oktobro 1864 en Elliðavatn21-a de januaro 1940 en Herdísarvík) estis islanda poeto kaj tradukisto.

Einar Benediktsson
Persona informo
Naskiĝo 31-an de oktobro 1864 (1864-10-31)
en Elliðavatn
Morto 21-an de januaro 1940 (1940-01-21) (75-jaraĝa)
en Reykjanes, Sudduoninsulo
Lingvoj islanda vd
Ŝtataneco Islando vd
Profesio
Okupo poeto • tradukistoverkistoĵurnalisto • poeto-juristo • advokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li kombinis en sia karaktero du elstarajn kvalitojn: tiun de profunda poeto kaj tiun de vizia aferisto. Li estis juristo laŭ eduko kaj servis frue en sia kariero kiel distriktestro en Norda Islando, poste ankaŭ en Suda Islando. Li ankaŭ estis advokato en Rejkaviko kaj redaktoro de la unua tagĵurnalo en Islando 1896-1898. Dum kelka periodo li sin multe okupis pri politiko. Post 1907 li loĝis eksterlande ĝis 1921 (en Britujo kaj Danlando) kiel aferisto. En tiuj jaroj kaj poste li multe vojaĝis ĝis li revenis al Islando kaj loĝis ĝis sia morto en izoleco sur sia bieno, Herdísarvík, okcidente sur la suda bordo de Islando. Einar Benediktsson estas inter la plej rimarkindaj islandaj poetoj en la moderna tempo, liaj poemoj elstaras pro pensa profundo kaj forma virtuozo. Lia verkaro respegulas liajn multnombrajn vojaĝojn eksterlanden kaj la travivon de fremdaj kulturoj, same kiel lian profundan amon al sia islanda patrujo.

Famaj verkoj redakti

  • Sögur og kvæði/ 1897
  • Hafblik/ 1906
  • Hrannir/ 1913
  • Vogar/ 1921
  • Hvammar/ 1930

En Esperanto aperis redakti