Eine Faust-Ouvertüre

La Faust-Ouvertüre d-Moll WV 59 [eo: Faŭsto-uverturo en d-minoro verkregistro 59] estas orkestroverko de Richard Wagner. Ĝi ekestis je la jarŝanĝiĝo 1839/1840; la unua prezentado okazis la 22-an de julio 1844 direktate de la komponisto en Dresdeno. Wagner priverkis sian komponaĵon en la jaroj 1843 kaj 1855; ĉi tiu versio estis unuafoje prezentata la 23-an de januaro 1855. La movimento-nomoj estas Sehr gehalten - sehr bewegt [Tre retenata – tre vigla].

Ekesto redakti

En la tempo inter fine de 1839 kaj komence de 1840 Wagner decidiĝis, inspirite de la simfonio «Roméo et Juliette» de la franca komponisto Hector Berlioz same kiel de vizito de ekzercludoj de la 9-a simfonio de Ludwig van Beethoven, verki simfonion pri la Faŭsto-materialo. La komponaĵo tamen ne transpaŝis la unuan movimenton, kiu priskribas la soleco de Faŭsto en sia studoĉambro, same kiel skizoj por la dua movimento «Gretchen»; el la finfarita unua movimento fariĝis finfine la Faŭsto-uverturo. Konsilojn de Franz Liszt kaj ties Faŭsto-Simfonio komponita en 1854 influis priverkadon de la Faust-Ouvertüre fare de Wagner.

Pri la muziko redakti

Karakteriza por la Faŭsto-uverturo estas ĝia gvidmotiva karaktero. Ĝia malrapida enkondukon stampas kontrabasoj kaj tubjoj. La ĉeftemo tenata en oktoj kaj kromataj interpaŝoj (kiu pli malfrue estis influonta la trian movimenton de la 9-a simfonio de Anton Bruckner) priskribas la animajn aflikojn de Faŭsto. La flankotemo de la lignoblovistoj siaflanke enhavas aludon al Gretchen. Nur je la fino la anima streĉo prezentata en la uverturo dissolviĝas en spiretan maĵoron.

Efiko redakti

Hans von Bülow priskribis la temaron priskribitan de la Faŭsto-uverturo kiel «sufero de ĝenerale hova enhavo». La dresdena unua prezentado fare de Wagner same kiel vajmara unua prezentado en la jaro 1852 fare de Franz Liszt (ambaŭfoje en la unua versio) trafis sur pozitivan reeĥon; Ĉajkovskij ekzemple skribis en 1872: «La Faust-Ouvertüre estas la plej bona komponaĵo de Wagner kaj samtempe unu el la plej elstaraj verkoj de la germana simfonia literaturo». Sur kritiko la verko trafis tamen je la influhava muzikkritikisto Eduard Hanslick kaj aliaj kritikistoj de simfonia programmuziko.[1]

Referencoj redakti

  1. Everett Helm: Peter I. Tschaikowsky. Rowohlt Taschenbuch Verlag, Hamburgo 1976, ISBN 3-499-50243-7, p. 65

Eksteraj ligiloj redakti