Eirik Raude, nomita laŭ Eriko la ruĝa estas tre granda borilŝipo, kapabla bori nafton en akvoprofundo ĝis 3000 m.

Eirik Raude

Konstrujaro: 2002

Ŝipfarejo: Dalian Ŝipfarejo, Ĉinio

Pezo/akvodismeto: 52 000 t

Dimensioj: 120 x 85 m

Ĝi restas stabila en aĉaj veter-kondiĉoj, ĉar ĝi havas specialajn dinamikajn sistemojn por fiksi la pozicion ekzakte super la bor-truo.

La ŝhipo aktivas oriente de Kanado kaj ankaŭ proksime de Norvegio.

Fotoj kaj detalaj desegnoj vidu en la sube indikita adreso.

Fratina ŝipo estas Leif Eriksson , kiu aktivas je okcidenta Afriko