Eixample

urbodistrikto de Barcelono

La Eixample (etendaĵo) estas urbodistrikto de Barcelono inter la malnova urbo (Ciutat Vella) kaj kio estis iam ĉirkaŭaj urbetoj (Sants, Gràcia, Sant Andreu ktp.). Laŭ la stato de 2021 en la distrikto vivis 269 349 loĝantoj sur areo de 7,48 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 36 024 loĝantoj/km². Konstruita en la 19-a kaj frua 20-a jarcentoj, iuj partoj de la Eixample estis multe influitaj de modernismaj arkitektoj, kies ĉefulo estas Antoni Gaudí. Liaj verkoj en la Eixample inkluzivas Casa Milà (kromnome La Pedrera) kaj la Casa Batlló, ambaŭ situantaj sur la larĝa Passeig de Gràcia, kaj ankaŭ la Sagrada Família.

Eixample
urbodistrikto de Barcelono • ensanche
Administrado
Statuso urbodistrikto
Regiono Katalunio
Komunumo Barcelono
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 269 349  (2021) [+]
Loĝdenso 36 024 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 24′ N, 2° 10′ O (mapo)41.392022.1633Koordinatoj: 41° 24′ N, 2° 10′ O (mapo) [+]
Areo 7,477 km² (74 7.7 ha) [+]
Eixample (Barcelono)
Eixample (Barcelono)
DEC
Eixample
Eixample
Situo de Eixample

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Eixample, Barcelona [+]
vdr
Distriktoj de Barcelono
Originala Eixample-koncepto de 1859
Eixample: strata kaj bloka plano

La Casa Terrades, plej konata kiel Casa de les Punxes (domo de la dornoj), estas tre agrabla konstruaĵo, kiun projektis la moderna arkitekto Puig i Cadafalch.

La Casa Batlló estas parto de bloko nomita la Illa de la Discòrdia (dombloko de la malkonkordo), kune kun du aliaj rimarkindaj modernismaj verkoj, Casa Lleó Morera de Lluís Domènech i Montaner kaj Casa Amatller de Josep Puig i Cadafalch. La bloko estas tiel nomita pro la vida batalo inter la konstruaĵoj.

La Eixample estas karakterizita per longaj rektaj stratoj, strikte krado-formaj krucigitaj de larĝaj avenuoj, kiuj limigas stumpakvadratajn blokojn. Temas pri viziula, pionira dezajno de Ildefons Cerdà, kiu konsideris trafikon kaj transporton kune kun sunbrilo kaj ventolado en la konstruo de liaj karakterizaj okangulformaj blokoj, kie la stratoj plilarĝiĝas ĉe ĉiu interkruciĝo cele al pli granda videbleco, pli bona ventolado kaj (nuntempe) iuj mallongarestaj parkejospacoj. La anguloj estis klintranĉitaj por faciligi la turniron al ĉevalo-tiritaj ĉaroj. La krado-formoj restas kiel stampo de Barcelono, sed multe da liaj aliaj kontribuaĵoj estis bedaŭrinde ignoritaj: la kvar flankoj de la blokoj kaj la interna spaco estis konstruadita anstataŭ la planitaj du aŭ tri flankoj ĉirkaŭ ĝardeno; la stratoj estis pli mallarĝaj; nur unu el la du diagonalaj avenuoj estis konstruita; la loĝantojn estis de pli alta klaso ol la miksa kunmetaĵo revita de Cerdà. La gravaj bezonoj de la loĝantoj estis enkadrigitaj en lia plano kiu alvokis al merkatoj, lernejoj, hospitaloj en sufiĉe multaj blokoj. Hodiaŭ, la plimulto de la merkatoj restas malfermitaj en la punktoj kie ili estas jam de la komenco.

La plej gravaj avenuoj en la Eixample estas Passeig de Gràcia (tiu, kiu ligas la centran placon Plaça Catalunya kun la antikva urbo Gràcia), Avinguda Diagonal (tiu, kiu tranĉas la kradon diagonale), kaj Gran Via de les Corts Catalanes (tiu, kiu krucigas tutan Barcelonon de sudokcidento al nordoriento). Aliaj larĝaj avenuoj en la loko inkluzivas Carrer d'Aragó, Carrer de Balmes kaj Passeig de Sant Joan.

Iuj partoj de la Eixample estas iom riĉaj kvartaloj, precipe ĉirkaŭ la centra Passeig de Gràcia, sed la Eixample ankaŭ enhavas multajn kadukajn konstruaĵojn loĝitajn de solulecaj maljunuloj luantojn en la sojlo de la malriĉeco, precipe en la flankaj areoj.

Eixample enhavas unu el Barcelonaj gejaj vilaĝoj, kromnomita la Gaixample.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti