Ekşi Sözlük

Ekşi Sözlük ("Acida Vortaro") estas la unua sukcesa socia reto en la turka. Ĉi tiu socia reto baziĝas sur la strukturo de "uzant-konstruita vortaro". Uzantoj povas afiŝi afiŝojn pri ĉiaj temoj, de politiko ĝis ĉiutaga vivo, kvazaŭ ili difinus vorton en vortaro.[1]

Ekşi Sözlük
retejoretvortaroorganizaĵo • interkona retejo
Retadreso https://eksisozluk.com
Kategorio Sociaj retejoj, Retvortaro
Lingvo(j) Turka
Registriĝo Necesa por afiŝi eniro
Fondiĝo 15-a de februaro 1999
Stato Aktiva
vdr

Historio redakti

Ekşi Sözlük estis fondita kiel parto de retejo nomita sourtimes.org, fare de memlernita kodisto nomita Sedat Kapanoğlu. Tiu retejo estis nomita laŭ la kanto "Sour Times" fare de Portishead. Tio ankaŭ donis al la vortaro la nomon "Ekşi" ("sour" en la angla, "acida" en Esperanto). La "uzant-konstruita vortaro" strukturo de Ekşi Sözlük estis inspirita per "La Petveturista Gvidlibro pri la Galaksio".[2]

La populareco de Ekşi Sözlük kaŭzis la aperon de vortaraj retejoj kiuj kunhavas preskaŭ la saman strukturon kaj estas nomitaj "klonoj". En la sama tempo, tiu populareco estis la plej granda faktoro en la implikiĝo de Ekşi Sözlük en multaj politikaj okazaĵoj en Turkio kaj iĝanta pioniro por sinesprimlibereco en turka interreta historio.[1][3][4]

La 21-an de februaro 2023, aliro al Ekşi Sözlük estis blokita en Turkio fare de la Informteknologio-Adminstracio de Turkio.[5] Alirblokado daŭris ĝis la 22-an de januaro 2024.[6]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Analysis: Eksi Sozluk, a bastion of free speech in Turkey? - BBC Monitoring https://monitoring.bbc.co.uk/product/c201enw6 alirite 20-a de aŭgusto 2023
  2. Ekşisözlük adı nereden çıktı? - Etohum https://blog.etohum.com/eksisozluk-adi-nereden-cikti/ alirite 20-a de aŭgusto 2023
  3. Clones of Ekşi Sözlük - 解析新書 Table Anatomy https://ejtter.com/160520205085/ alirite 20-a de aŭgusto 2023
  4. The Secret Behind The Turkish Protesters' Social Media Mastery http://mediashift.org/2013/07/the-secret-behind-the-turkish-protesters-social-media-mastery/ alirite 20-a de aŭgusto 2023
  5. BTK'den Ekşi Sözlük engeli! https://www.cumhuriyet.com.tr/turkiye/btkdan-eksi-sozluk-engeli-2054108 alirite 20-a de aŭgusto 2023
  6. "Ekşi Sözlük için erişim engeli kaldırıldı". Webrazzi alirite 22-an de januaro 2024