Ekibastuz
Ekibastuz, laŭ kazaĥa lingvo Екібастұз, ەكئباستۇز, laŭ rusa lingvo Экибастуз estas urbego en Provinco Pavlodaro (nordorienta Kazaĥio).
Ekibastuz | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego • setlejo | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 159 760 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 850 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 51° 44′ N, 75° 20′ O (mapo)51.72977777777875.326583333333Koordinatoj: 51° 44′ N, 75° 20′ O (mapo) [+] | ||
Alto | 347 m [+] | ||
Areo | 188 km² (18 800 ha) [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Ekibastuz [+] | |||
Bazaj informoj redakti
- Areo: km²
- Supermara alteco: 347 m
- Loĝantaro: 146,991 (en 2013
- Horzono: UTC + 6
- Telefonkodo: +7 7187
- Poŝtkodoj: 141200
- Aŭtokodo:
- 51° 40′ 00″ N 75° 22′ 00″ O / 51.66667 °N, 75.36667 °O (mapo)
Geografio redakti
Ekibastuz situas en la nordorienta parto de la lando laŭ kanalo. Irtiŝo fluas 10 kilometrojn for. Pavlodar troviĝas 129, Astano 278, Semej 367, Kokŝetau 443, Oskemeno 542, Petropavlo 545, Kostanaj 816, Almato 944, Taraz 1020, Turkistano 1069, Ŝimkento 1129, Aktobe 1279, Atirau 1765 kilometrojn.
Loĝantaro redakti
Jaro | Loĝantaro |
---|---|
1957 | 25,000 |
1979 | 66,000 |
1989 | 135,000 |
1999 | 148,000 |
2012 | 147,000 |
La loĝantaro konsistas el:
Historio redakti
En 1876 oni trovis karbon en tiu loko, post jaroj komenciĝis la komerca ekspluato. La fervoja interligo estis konstruita al la vilaĝo Ekibastuz en 1899. En 1948 la unua teamo (nur 50 homoj) komencis konstruadon de la estonta urbo. Denove trajna kontakto estiĝis en 1954 kaj la industria evoluo de la urbo komenciĝis. Post 3 jaroj Ekibastuz ricevis urborajton. En la 1970-aj jaroj Ekibastuz estis la plej granda karbominejo en Sovetio, hodiaŭ la plej granda surfaca karbominejo en la mondo.
Gulago redakti
Inter la 1920-aj kaj 1950-aj jaroj gulago funkciis en tiu loko.
Ekonomio redakti
Krom la menciita minado proksime de Ekibastuz ekzistas du elektrejoj en komplekso nomita Elektrocentralo de Ekibastuz. En la urbo produktaj laktojn kaj bierojn.
Klimato redakti
La klimato estas kontinenta. La teritorio estas tre malproksima de la oceano kaj estas malfermita al la ventoj okcidente kaj norde. La averaĝa temperaturo estas 2,9º C. La rekordoj estis + 41º kaj -43º C. La averaĝa jara precipitaĵo estas 269 mm.
Trafiko redakti
En Ekibastuz flughaveno funkcias. La urbego havas trairan ĉefvojon.
Fontoj redakti
- mapo, distancoj Arkivigite je 2016-03-22 per la retarkivo Wayback Machine
- [1] angle
- oficiala paĝo Arkivigite je 2015-07-21 per la retarkivo Wayback Machine