Eklezio de Norvegio
La Eklezio de Norvegio (norvege Den norske kirke en Bokmål aŭ Den norske kyrkja en Nynorsk) estas luteranisma ŝtateklezio de Norvegio. Ĝia estro estas la reĝo de la lando. Ĝia fundamento bazas je la Biblio, La Kredo Nicea, Symbolum Apostolorum, Symbolum Athanasianum, Malgranda Katekismo de Lutero kaj la Aŭgsburga konfeso. La eklezio estas membro de la Komunumo de Porvoo apud 12 aliaj, inter kiuj oni povas trovi ĉiujn anglikanajn ekleziojn.
Eklezio de Norvegio | ||
---|---|---|
Den norske kirke | ||
ŝtata eklezio • nacia eklezio • konfesio | ||
Komenco | 1537 vd | |
Lando(j) | Norvegio vd | |
Fondinto(j) | Kristiano la 3-a vd | |
Membro de | Monda Konsilio de Eklezioj • Komunumo de Protestantaj Eklezioj en Eŭropo vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
Jura formo | den norske kirke | |
Episkopujoj redakti
Ĝi dividiĝas en 11 episkopujojn (norvege bispedømme aŭ bispedøme):
- Oslo
- Borg
- Hamar
- Tønsberg
- Agder kaj Telemark
- Stavanger
- Bjørgvin
- Nidaros
- Sør-Hålogaland
- Nord-Hålogaland
- Møre