Ekliptiko

la ŝajna vojo de Suno tra la ĉiela sfero

La ekliptiko estas la (imaga) ebeno en kosmo, en kiu orbitas la Tero ĉirkaŭ la Suno.

Skizo de la ekliptiko, la angulo inter la ekliptiko kaj la ĉiela ekvatoro estas 23° 26'.

La orbitoj de la aliaj planedoj de Suno ne estas ekzakte en la ekliptiko, sed ankaŭ ne tro malproksimaj de ĝi.

La rotacia akso de Tero ne estas orta al la ekliptiko, sed havas al ĝia ortanto angulon de ĉirkaŭ 23° 26'. Tiu angulo kaŭzas la fenomenon de ŝanĝiĝantaj sezonoj. Ĝi ne estas konstanta, sed varias (kun periodo de ĉirkaŭ 40.000 jaroj) inter 21° 55' kaj 24° 18', influante la klimaton de Tero. Ĝi nun estas malkreskanta; ĉirkaŭ 4 300 ĝi atingos mezan valoron de 23°06' kaj ĉirkaŭ la jaro 25 000 minimuman valoron.

Vidu ankaŭ redakti