Ekologia Rezervejo Kotakaĉi Kajapas

La Ekologia Rezervejo Kotakaĉi Kajapas, en hispana Reserva ecológica Cotacachi Cayapas, enhavas areon de 3,044 km² kaj situantas en la provincoj Imbabura kaj Esmeraldas de Ekvadoro je ĉirkaŭ 140 km el Kito. Tiu naturrezervejo estas parte pluvarbaro. La parko estas mikso de multaj biologiaj zonoj, sed, la Anda (averaĝe 15 C) kaj la Subtropika (averaĝe 25) estas plej komunaj. La simbolo de la rezervejo estas kondoro. Tiu estss unu el multaj protektitaj areoj en Ekvadoro.

Tiu rezervejo estas parto de la de Ekvadoro sistemo de rezervejoj kaj konservas kaj etendas el la montoj Sierra al la okcidenta bordo de la marborda pluvarbaro de la regiono Esmeraldas. Tiu regiono ne estis etende dediĉita al agrikulturo kaj replantita per eŭkaliptopino, kiel bedaŭrinde okazis ĉe multe el la interandaj altaj teroj, kaj tiele la konservado de la plantospecioj tie estas tre grava klopodo. La plantoj tie evoluigis adaptojn al alta altitudo (malpliigita akvodisponeblo, malaltaj temperaturoj kaj fortaj ventoj), sed ĉar tiuj kondiĉoj ne estas tie tiom akraj kiom tiuj de pli altaj altitudoj, la adaptoj de tiuj plantoj ne estas tiom akraj kiom tiuj de la paramo, ĉe 3600–4800 metroj.

Ekosistemoj redakti

Tiu rezervejo estas partikulare grava ĉar ĝi protektas unu el la restantaj ekzemploj de marborda pluvarbaro el Ekvadoro, nome tre minacata ekosistemo kiu formas parton de Ĉokoo, nome internacie agnoskita bio-regiono kiu etendas el Suda Panamo al norda Peruo kaj estas konsiderata grava loko por tutmonda biodiverseco.

Eksteraj ligiloj redakti