Ekonomia Modelo de Bretton Woods

En 1944 okazis konferenco en Mount Washington Hotel, en la hotelarurbo Bretton Woods (Nov-Hampŝiro, Usono), kie oni kreis ekonomian "modelon" al postmilita periodo. Tiu "modelo" estis mona ordo, kiu validis de 1946 ĝis 1973, kies karaktero estis fiksa monsanĝa valorkomparo (kvankam fleksebla), bazita sur rilato (kurzo) inter oro kaj dolaro, kvankam la koncepto povas pli amplekse signifi la ekonomian politikon de tiu periodo.

Harry Dexter White (maldekstre) kaj John Maynard Keynes ĉe la konferenco de Bretton Woods.

En la fino de la 19-a jarcento oni adoptis stabilan oran kurzon al monsanĝo. La Unua mondmilito detruis ĝin, sed oni intencis reveni al ĝi tuj post la milito. La ĥaoso de 1930-aj jaroj kaŭzis tro grandajn problemojn, inkluzive monsanĝon.

La Internacia Mona Fonduso estas kreita en Bretton Woods por permesi la stabilecon de monŝanĝaj tarifoj, helpi ĝiajn membrojn stabiligi sian pagadon kaj faciligi la internacian pagsistemon.

Kvankam kongresis 730 delegitoj de ĉiuj 44 Aliancaj Nacioj, Usono kaj Britio, kies delegitoj estis Harry White (Usono) kaj John Maynard Keynes, estis la ĉefaj roluloj de l' konferenco de Bretton Woods. Ili akordiĝis pri valorkompara sistemo bazita sur usona dolaro je la tarifo de 34 usonaj dolaroj por ora unco. Sed, ĉiuj interkonsentoj derivitaj de l' konferenco de Bretton Woods ne antaŭvidis korektan kontrolon de l' eldonkvanto de l' dolaro, tio permesis al Usono senliman moneldonon, fakto pri kiu protestis multajn fojojn Francio kaj Germanio, ĉar Usono eksportadis sian inflacion al aliaj landoj.

La modelo neniam funkciis strikte, sed en la 1950-aj jaroj ĝi estis stabila. Komence de la 1960-aj jaroj, la krizo de brita pundo (1960-61) okazigis la "generalajn akordiĝojn pri prunto". Ĉirkaŭ 1965, Usono petis al aliaj landoj, ke ili ne ŝangu dolarojn al oro. Landoj, kiuj dependis de usonaj militfortoj, kiel Okcidenta Germanio kaj Japanio, akceptis tion, sed aliaj landoj, kiel Francio, ne. En 1967, dum la konferenco de IMF en Rio-de-Ĵanejro, oni kreis "virtualan" monon nomatan "speciala rajto al monpreno".

La modelo de Bretton Woods subfalis en aŭgusto 1971, kiam, sen antaŭa interkonsento, Usono deklaris, ke ĝi ne plu plenumos la kompromison interkonsentitan en 1944, kaj ĉesigis unuflanke la ŝanĝeblecon de usona dolaro al oro. La klopodoj por restarigo de sistemo sur novaj valorkompariloj fiaskis, kaj ekde 1973 la monda ekonomio vivas reĝimon de neekzisto de valorkomparo. Ĉiu lando havas sian propran sistemon, ĝenerale bazitan sur meza valoro de "fortaj" valutoj (usona dolaro, japana eno, eŭro, brita pundo). Latinamerikaj landoj preferas plu uzi la usonan dolaron kiel valorkomparilon.