Ekonomia geografio

Ekonomia geografio pristudas specifaĵojn de la formado de teritoriaj-ekonomiaj strukturoj de mastrumado en diversaj landoj kaj regionoj. Ĝi dividiĝas je ĝenerala, ekonomibranĉa (Geografio de Agrokulturo, Industrio, Transporto,Turismo k.c.), regiona Ekonomiaj Geografioj kaj Geografio de Monda Mastrumado.

La ekonomia geografio celas la komprenigon de ampleksa gamo de nuntempaj problemoj. La kombino de la mediaj influoj kun la spacaj en la studo de la ekonomia agado estas klopodo kontraŭ la malprogreso ĝis la geografia determinismo. Ĝi helpas konigi laŭ pli entera formo la naturon ne determinisman de la ekonomia proceso.

La geografoj interesiĝas ne nur pri la demando kie estas la varoj sed ankaŭ pro kial ili troviĝas tie kaj pri la naturo de la procesoj kiuj rilatas al tiu lokigo. Ekzistas diferencaj formoj difini la ekonomian geografion, sed efika formo de alproksimiĝo konsistas je konsideri tiajn demandojn kiel jenaj:

  • Kiu estas la kialo de la diferencaj uzadoj de la tero?,
  • Kial tiom varias la prezo de la tero?,
  • Kial eblas atingi kelkajn varojn ie ajn kaj aliajn ne?,
  • Kiel klariĝas la lokigo de la ekspluatejoj de la naturaj resursoj?,
  • Kiel influas poluado de industriejo al medio?,
  • Kial ampleksaj teritorioj estas preskaŭ senhomaj se ili havas klimaton kaj vegetalaron simila al tiuj de la loĝataj regionoj?,
  • Kie kaj kiel la homoj gajnas sian vivon kaj kie kaj kiel elspezas siajn enspezojn?, ktp.

La ekonomia geografio konsideras la arojn de konsumantoj kaj la aron de produktejoj ene de limigita aŭ ne limigita spaco. La konsumantoj (ĉiuj) estas moveblaj, dum la produktejoj estas malmoveblaj. La konsumantoj translokiĝas por konsumi varojn kaj servojn, kvankam foje estas la produktoj kiuj translokiĝas ekde la produktejoj al la konsumonto (ĉehejma livero), sed plej ofte la produkto kaj la konsumanto moviĝas ĝis renkontiĝejo: la merkato.