Ekonomia integriĝo

Ekonomia integriĝo estas esprimo por priskribi diversajn formojn inter la integritaj ekonomiaj areoj. La baza teorio estis skizita fare de la hungara ekonomo Béla Balassa en la 1960-aj jaroj. Ekonomia integriĝo signifas eliminadon de la komercaj bariloj. La plej integrita ekonomio hodiaŭ - inter sendependaj landoj - estas la Eŭropa Unio kaj ties eŭrozono.

La ekonomia integriĝo povas esti diferencigita je 6-grada divido:

  1. Prefera komerca areo
  2. Liberkomerca areo
  3. Doganunio
  4. Komuna marketo
  5. Ekonomia kaj mona unio
  6. Kompleta ekonomia integriĝo

Vidu ankaŭ redakti