Ekonomia urbo reĝo Abdullah

setlejo en Sauda Arabio

Ekonomia urbo reĝo Abdullah (Ekonomia urbo (nomata) reĝo Abdullah; angle King Abdullah Economic City (KAEC); arabe مدينة الملك عبدالله اللإقتصادية) estas projekto, laŭ kiu oni volas konstrui milion-loĝantan urbon en Sauda Arabio, en la dezerto. KAEC devos reprezenti novan, modernan kaj mondakceptan Saudan Arabion.

Ekonomia urbo reĝo Abdullah

emblemo

speciala ekonomia zonosetlejo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 22° 24′ N, 39° 5′ O (mapo)22.439.083333333333Koordinatoj: 22° 24′ N, 39° 5′ O (mapo) [+]
Horzono UTC+03:00 [+]
Ekonomia urbo reĝo Abdullah (Sauda Arabio)
Ekonomia urbo reĝo Abdullah (Sauda Arabio)
DEC
Ekonomia urbo reĝo Abdullah
Ekonomia urbo reĝo Abdullah
Situo de Ekonomia urbo reĝo Abdullah

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo King Abdullah Economic City [+]
vdr

La projekto estis publike prezentita en 2005, reĝo Abdullah ibn Abdulaziz al-Saud metis la fondan ŝtonon la 20-an de decembro 2005 por la planata urbo, kiu portas lian nomon. La projekton koordinas, gvidas la Saudi Arabian General Investment Authority (SAGIA), konstruita komune kun la dubaja entrepreno Emaar Properties. La projekto kostas ĉ. 22 miliardojn da eŭro.

La tuta etendiĝo de la urbo estas planata je 168 km², kaj situas inter la santaj urboj Mekao kaj Medino ĉe la Ruĝa Maro, ĉ. 125 km norde de la ekonomia centro Ĝido. Oni planas internacian marhavenon kaj flughavenon, fervojan linion, aŭtovojojn al la landinterno.

Eksteraj ligiloj redakti