Ekonomio de Azerbajĝano

La Ekonomio de Azerbajĝano estas relative industriigita. La ekonomio forte rilatiĝas al la nafta elfosado kaj eksportado, kaj al rilatantaj industrioj, kiel la konstruado de maŝinoj, nafta rafinado, teksa kaj kemia industrioj. La terkultivado reprezentas trionon de la MEP. La ŝprucejoj estas tre etendiĝitaj. En la plataj terenoj, proksime de la Kaspia Maro la klimato permesas la kultivadon de kotono, fruktoj, teo, tabako kaj aliaj tipaj kultivoj de la subtropikaj klimatoj. La silkraŭpo estas kultivata en la teksa industrio. En la nordaj kaj okcidentaj montaraj zonoj oni bredas bovojn, ŝafidojn kaj kaprinoj. En la Kaspia Maro la komerca fiŝkaptado estas tre grava por la ellaborado de la azera kuirarto. Kaj la ekonomio kaj la socio suferas la tiel nomata nederlandan malsanon: la nafta ekspluatado kreskigis la eksportan sektoron damaĝe al aliaj ekonomiaj sektoroj, kiujn la inflacio pro la naftaj enspezoj malpliigas la eksportan konkurencon. La pliiĝo de la enspezoj de malplimulto provokadas la pliiĝon de socia malegaleco kaj la malriĉigo de ampleksaj sociaj sektoroj de la azera loĝantaro. Oni ankaŭ devas aldoni al tio la registaran koruptadon.

Turismo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Turismo de Azerbajĝano.
 
Kaskadoj en Leriko

La sektoro turismo estas tre grava por la ekonomio de Azerbajĝano. La abundeco de naturaj kaj kulturaj allogaĵoj igas ĝin ekzota kaj altira turisma destino por multaj vizitantoj. La lando estis tre konata turisma celo en la jardeko 1980, tamen, la Milito en Montara Karabaĥo, dum la jardeko 1990 paralizis la turisman industrion kaj negative damaĝis la bildon de Azerbajĝano kiel turisma lando.

Ne estis ĝis la jaroj 2000-2009 kiam la turisma industrio denove komencis vigliĝi kaj repukeri sin. En tiuj ĉi jaroj la lando spertis altan kreskadon de la nombro de vizitoj kaj tranoktadoj de turistoj el multaj landoj kvankam ankoraŭ la plimulto de la turistoj venas de Rusio[1].

La Registaro de Azerbajĝano disvolvigas Azerbajĝanon kiel altkvalita turisma loko. Temas pri nacia strategio por igi la turismon unu el la ĉefaj kontribuantoj al la nacia ekonomio[2].

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti