Ekrankurteno

komputila programaro, kiu kovras la ekranon per bildo, koloro, ktp. kiam la komputilo ne estas aktive uzata

Ekrankurteno estas komputila programo kiu prezentas tute nigran aŭ moviĝantan bildon sur la ekrano de komputilo. La ekrano kurteniĝas aŭtomate se dum antaŭdifinita tempo la komputilo ricevis nenian enigon; aŭ la uzanto mem povas «ŝlosi» la ekranon laŭ sia bontrovo. Por «malŝlosi» la ekranon kaj ebligi enigon povas esti necesa entajpo de pasvorto.[1]

Historie la ekrankurtenoj aperis por preventi «tatuadon», t.e. kadukiĝon de la fosfora tavolo sekve de daŭra prezentado de unu sama ekranbildo je unu sama parto de la ekrano. Post 1990 tiu zorgo ne plu estas grava, sed dume la ekrankurtenoj iĝis ŝatata parto de la komputila civilizo.

Referencoj redakti