Ekron estas antikva urbo ĉe la marbordo de Palestino, kiu menciiĝas plurfoje en la torao. La loko probable egalis al la hodiaŭa loĝloko Tel Miqne en Israelo. Ekde la jaro 1981 arkeologiaj elfosaĵoj esploras la terenon.

Historio redakti

Unuopaj trovaĵoj pruvas, ke la loko probable jam estis loĝata ĉirkaŭ la jaro 3000 antaŭ Kristo. La urbo mem fondiĝis dum la 17-a jarcento a.K.. Ekron dum iuj epokoj estis ĉirkaŭita de fortika ŝtona muro kaj ampleksis areon de 300×400 metroj, ene de kiuj oni diferencigis supran kaj suban urboparton.

Ĉirkaŭ la jaro 1200 antaŭ Kristo la filistoj transprenis kaj evoluigis la urbon. Troviĝis multnombraj mikeneaj keramikaĵoj, kiuj indikas pri la komercaj kontaktoj dum tiu epoko, kaj la restoj de granda filista templaro. Komence de la 7-a jarcento a.K. la urbo konkeriĝis de la armeo de Asirio, kaj dum la jaro 604 a.K. de la armeo de Babilonio. Post tio estas malmultaj restoj de setlado el la romia, bizanca kaj islama epokoj.

Biblio redakti

Laŭ la libro Josuo de la juda torao respektive kristana malnova testamento Ekron estis parto de la filista kvinurba ligo, kiu konsistis el la urboŝtatoj Gat, Gazao, Aŝdod, Ekron kaj Aŝkelon. La ĉefa dio de la urbo probable estis Baal Zebul, kiu en la biblio nomiĝas Belzebubo kaj poste inter kristanoj iĝis sinonimo por diablo.

Eksteraj ligiloj redakti