Ekscentra persono (de la latinaj vortoj ex centro, „ekster la centro“) laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV kaj Reta Vortaro estas homo

  1. iom ekstravaganca, fantaziema, spita aŭ indiferenta al malfavoraj juĝoj[1]
  2. bizara[2].
Citaĵo
 Vivo libera, gaja, kvazaŭ senpacience sin elpuŝanta kaj kaprice ekscentra[1] 

Iom pli neŭtrale dirite, ekscentra persono estas persono klare devianta de la normoj en la socio en kiu li/ŝi vivas. La angla filozofo John Stuart Mill en sia verkaĵo „On liberty“ ("pri la libero") elstarigas la signifon de ekscentraj personoj por la pluevoluo de ĉiu socio. La alispececon de ekscentraj homoj en la mezepoka islama kaj kristana medicino estis klarigita per laŭdira misfunkcio de la lieno - ekde la komenco de la moderna epoko la konduko konsideratas ne plu malsano, sed simple socia fenomeno, kvankam la ne plena integriĝo en la socio por ekscentra persono povas kaŭzi psikan premon kaj eventuale povas sekvigi psikan malsaniĝon.

Difino redakti

Ne ekzistas ĝenerale akceptata unueca difino de la koncepto de ekscentreco - tion jam montras la vortara difino skizita supre. Problemo aparte estas la grado je foriro de la socia normo, kiu konsistigu ekscentrecon aŭ ankoraŭ norman socian sintenon. Unuflanke necesas konscii, ke pro la homa individueco plena konformeco de individuo kun la socio ĉiukaze ne eblas, kaj aliflanke tre malsamas la atendoj, kiujn unuopaj homaj sociaj ordoj havas pri la grado de konformeco de siaj membroj. Dum ekzemple la socioj de orienta Azio, en kiuj historie tre gravas la filozofio de konfuceismo, kutime postulas partan adaptiĝon de individoj al tradiciaj normoj kaj valoroj, ekzemple en la anglalingvaj regionoj de Norda Ameriko kutime regas relative pli da libero ol en tiuj aziaj landoj (kvankam ankaŭ en la anglalingva Norda Ameriko ja ekzistas socia premo je konformeco, la diferencigo nur estas relativa).

Iuj difinoj de ekscentreco ankaŭ postulas, ke krom la diferenco al socia normo la individuo devas esti libere elektinta tiun diferencecon. Tiu difina nuanco helpu distingi inter ekscentreco kaj psikaj malsanoj kiel psikozojneŭrozoj. Kompreneble eblas deekstere influi la socian premon: Ekzemple amaskomunikiloj povas kontribui al ekscentra reputacio de unuopulo, en intenco aŭ profiti pro skandalo aŭ - ekzemple en politika kapmanjo - socie damaĝi la personan prestiĝon.

Sciencaj esploroj redakti

La skota kuracisto David Joseph Weeks (naskiĝinta en 1944) en la 1980-aj jaroj studis ekscentrajn personojn en esplora projekto, kies rezultojn li publikigis kaj en fake scienca [3] kaj en porpublika verkaĵo. [4] Helpe de la britaj kaj usonaj amaskomunikiloj, interalie BBC, New York Times, Wall Street Journal, li serĉis kandidatojn por siaj esploroj, el kiuj pli ol mil estis antaŭelektataj. Ĉiu esplorato estis intervjuata dum 90 minutoj, plenumis standadigitan pripersonecan kaj priintelektan testojn kaj respondis al ampleksaj demandaroj pri psikaj malsanoj. Rezulte de la studo David Weeks vortumis la sekvajn karakterizaĵojn de ekscentra persono:

  • socie neadaptiĝanta
  • kreema kaj kreiva
  • motivigata forte per scivolo
  • idealisma: havanta la celon plibonigi la mondon kaj pli feliĉigi la mondan loĝantaron
  • kontenta intensa adepto de unu aŭ pluraj hobioj
  • konscia pri sia alispececo ekde la infanaĝo
  • inteligenta
  • obstina pri sia opiniaro, sed ne batalanta pri tio - ekscentrulo centprocente certas pri la praveco de siaj opinioj kaj estas konvinkata, ke la resto de la mondo simple eraras tie, kie ne temas pri la propra opinio
  • sen strebo konkurenci aŭ lukti pri socia rekono aŭ prestiĝo
  • havanta nekutimajn kutimojn manĝi kaj organizi la ĉiutagan vivon
  • ne tre interesita pri la opinioj aŭ la ĉeesto de aliaj homoj, krom se temas pri la celo konvinki ilin pri la propra - ĝusta - vidpunkto
  • havanta petolan sentemon pri humuro
  • vivanta sola, sen vivpartnero
  • tre ofte la plej aĝa aŭ la sola infano de siaj gepatroj
  • erarema pri ortografio [5]

La unuajn kvin ecojn havu pli-malpli ĉiu ekscentra persono - elstara eco estu la socia ne-konformemo. David Wells estimas, ke proksimume 1 persono el 10 000 estu ekscentra. La standardaj priintelektaj testoj rezultugis en la esploratoj averaĝan intelektan kvocienton de inter 115 kaj 120.[6] La averaĝa sanstato de la esplorataj escentraj personoj estis multe pli bona ol tiu de la tutsocia averaĝo en Britio kaj Usono. Kaj ankaŭ la vivdaŭro de intertempe mortintaj ekscentraj personoj laŭ li estu signife pli alta ol tiu de la samsocia averaĝo. Multaj esploratoj laŭ li aspektis pli junaj ol ili estis. David Wells donis la hipotezan klarigon, ke ili havu malpli da socia streso kaj tial pli sanan imunecan sistemon. Laŭ sia propra subjektiva juĝo multaj el la esplorataj ekscentraj personoj estu pli kontentaj kaj ĝojaj ol la socia averaĝo.[7]

La irlanda kuracisto pri infana kaj junula psikiatrio Michael Fitzgerald en sia publikaĵo Autism and creativity ("aŭtismo kaj kreivo") vidis fortan interrilaton inter ekscentreco kaj la Asperger-sindromo. La socio ne subtaksu la ligon inter aŭtismo, ekscentreco kaj kreivo.[8] Ankaŭ la psikologo Tony Attwood vidis rilaton inter la Asperger-sindromo kaj ekscentreco. Laŭ li tiaj homoj en la brita kulturo estus aparte akceptataj kaj admirataj.[9]

Manifestiĝoj redakti

Ekscentreco povas manifestiĝi en multaj manieroj, en ekstera aspekto de la homo, en vidpunktoj, celoj aŭ en la persona konduto. Inter la plej konataj formoj estas:

Ekscentraj sciencistoj redakti

 
„Perpetuum Mobile“

Ankaŭ en la racie influataj sciencoj ĉiam estis kaj estas ekscentraj personoj. inter ili estas fakuloj, kiuj malatentas pri ĝenerale akceptataj scioj kaj teorioj, en maniero por samfakanoj ŝajne ridinda kaj absurda. Ekzemplo estu la fizikistoj, kiuj ade strebas trovi la miraklon perpetuum mobile, do maŝinon kiu per la propra moviĝo daŭre plumovas sin mem - koncepto kiu laŭ la fizikaj reguloj de termodinamiko ne povas esti reala.

Ankaŭ la evoluo de sciencaj teorioj sen esplora-metodologia fundamento estas jen menciinda: Ekzemple historiistoj kiel Paul Schliemann ripete provis - malgraŭ la ĝenerale fake akceptataj arkeologiaj scioj - pruvi la ekziston de malaperintaj kontinentoj kiel Atlantido de Platono aŭ kiel Erich von Däniken provis pruvi la loĝigon de la tero fare de eksterteranoj en antikvaj pratempoj. Ekzistas historiistoj kiel Heribert Illig, kiuj asertas ke partoj de la mezepoka historio estas nura fukcio, aŭ lingvosciencistoj kiel Augustus Le Plongeon, kiuj laŭ probable hazardaj similecoj vidas parencecon inter meksikaj indiĝenaj amerikaj lingvoj kaj la aramea lingvo de la epoko de Jesuo Kristo.

Tamen aparte en pioniraj sciencoj la distingo inter ekscentreco kaj genieco malfacilas: La ideoj de multaj elstaraj esploristoj, inventistoj kaj malkovrintoj kiel ekzemple Albert Einstein, Charles DarwinHeinrich Schliemann pli poste estis pravigitaj, sed komence laŭ la supraj kriterioj konsideriĝus ekscentraj kaj science neseriozaj.

Aliaj redakti

Ekscentraj artistoj redakti

 
pentraĵo de Suzanne Valadon: Erik Satie, 1893

La kreivo kaj imaginemo kutime necesa por arta agado, jam en si mem distanciĝo de la sociaj normoj, kaŭzas ke artistoj ofte konsideratas proksimaj al ekscentreco. Aparte la plej elstaraj ekzemploj de sia metio, ekzemple Pablo Picasso, Morrissey, Igor Stravinskij, James Joyce, Michael Jackson, Thelonious MonkBobby Fischer, estas socie ofte konsiderataj strangaj, radikalaj kaj bizaraj.

Multaj artistoj tamen ankaŭ ekster la arta krea proceso, en la ĉiutaga vivo transiris la socie agnoskitan normaron kaj kondutaron. Ekzemplo estu la franca komponisto Erik Satie, kiu aktive partoprenis en la ritualoj de la rozkrucanoj, sed aliflanke organizis la tagan horaron en absurda ekzaktemo ("esti inspirata de inter 10.23 h ĝis 11.47 h“) - kaj kiu foje malakceptis mendojn pri komponaĵoj per la argumentoj, ke la al li ofertataj honorarioj tro altis.[10]

Ekscentraj religiuloj redakti

Ĉar religiaj kredoj dekomence grandparte ne orientiĝas laŭ racia rezonado, kaj ĉar pro la plureco de religioj estas malsamaj agnoskataj religiaj normoj, la difino de ekscentreco en religiaj demandoj aparte malfacilas. Dum eblas juĝi sciencajn teoriojn veraj aŭ malveraj, tia juĝo pri revelacioj fakte ne eblas: En liberalismaj socioj malsamaj kredoj toleratas, kaj en malliberalismaj simple la kredo de la regantoj dominas la aliajn. El filozofia vidpunkto nek la premo de regantoj nek la pli aŭ malpli granda nombro de kredantoj estas argumentoj por aŭ kontraŭ praveco de religia konceptaro.

Ekscentraj tamen konsideratas almenaŭ tiuj fondintoj de novaj religiloj, kiuj insistas pri siaj tezoj ankaŭ post ties klara esplora aŭ teorie scienca pruvo de malpravo. Ekzemplo estu predikantoj pri monda pereo, kies prognozitaj datoj de monda pereo jam plurfoje pruviĝis malĝustaj, ekzemple grupo ĉirkaŭ la skotlanda mistikistino Elspeth Buchan en la 18-a jarcento. Pua ekzemplo povus esti la aserto de la mormonoj - ĝis nun eĉ ne iomete pruvita - ke Ameriko laŭdire en biblia epoko estis loĝigita de maristaj izraelanoj. Ankaŭ la konsiere de modernaj geologiaj scioj ne pravigebla tezo de iuj kristanaj grupoj, ke la tero nur aĝas malmultajn jarmilojn, havas ekscentrajn trajtojn.

Ekzemploj redakti

Iuj ekzemploj de konataj personoj laŭdire aparte ekscentraj, en kies vikipediaj artikoloj aparte elstarigitas tiu fakto, estas Sarah Bernhardt, Paŭlo Erdős, Bobby Fischer, Mi Fu, Burkhard Heim, Klaus Kinski, Jelly Roll MortonOscar Wilde.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 H. Vatré: Neologisma glosaro, postrikolto al PIV
  2. Eliza Orzeszkowa, trad. L. L. Zamenhof: Marta
  3. David Joseph Weeks: Eccentrics - the scientific investigation ("ekscentreco - la scienca eploro"). The Proceeding of the Royal College of Physicians of Edinburgh. 1989 (anglalingve)
  4. David Weeks kaj Jamie James:Exzentriker - Über das Vergnügen, anders zu sein ("Ekscentruloj - Pri la ĝuo esti alia"), eldonejo Rowohlt, Hamburgo 1989 (jen germanlingve)
  5. David Weeks kaj Jamie James: Exzentriker, paĝo 34
  6. David Weeks kaj Jamie James: Exzentriker, paĝo 44
  7. David Weeks kaj Jamie James: Exzentriker, paĝo 269
  8. Michael Fitzgerald: Autism and Creativity ("aŭtismo kaj kreivo"), paĝo 7
  9. Tony Attwood: Ein ganzes Leben mit dem Asperger-Syndrom ("tuta vivo kun la Asperger-sindromo"), paĝo 250
  10. David Weeks kaj Jamie James: Exzentriker, paĝo 92