Ekspedicio Southern Cross

La ekspedicio Southern Cross (angle Southern Cross Expedition), ankaŭ konita kiel la Brita Antarkta Ekspedicio 1898–1900 (British Antarctic Expedition 1898–1900), estis la unua brita ekspedicio de la heroa epoko de antarkta esplorado. Ĝi antaŭis la multe pli famajn ekspediciojn de Robert Falcon Scott kaj Ernest Shackleton de la sekva jardeko.

Vintro de 1899 : Colbeck, Bernacchi kaj Evans senfeligante fokon.

La ekspedicio Southern Cross estis nomita laŭ la anglalingva nomo de la konstelacio Suda Kruco. Ĝi estis la persona projekto de la norvega-brita esploristo kaj instruisto Carsten Borchgrevink. La ekspedicianoj sukcese atingis la kabon Adare sur la antarkta kontinento kaj travintris tie. La tuta aventuro estis financita de la brita magazineldonisto George Newnes.