Ekspozicio de Derby (1839)

La Ekspozicio de Derby de 1839 estis la unua ekspozicio en Derby. Ĝi okazis en la Meĥanika Instituto de la urbo, kiu poste fariĝis konata kiel Albert Hall. La ekspozicio konformis kun la fundamentaj valoroj de la Instituto, kiuj estis plivastigi konon inter la homoj de Derby. La instituto jam organizis tutan gamon da eventoj ekde 1825, inkluzivantaj prelegojn, koncertojn, kaj ekzponojn.[1] La ekspozicio sekvis tiun unue organizitan de "Meĥanika Instituto de Manchester" en 1837 kaj tiu de Derby estis unu el la pluraj kiuj estis organizitaj tiun jaron en anglaj industriaj urboj kaj municipoj.[2] la ekspozicio de Derby havis profundan efikon kaj estis unu el la faktoroj kiuj kondukis al fondo de Muzeo kaj Centra librejo de Derby en 1878. Muzeo kaj artgalerio de Derby nun posedas multajn el la objektoj el la ekspozicio, grava parto de ilia kolekto.

Interno de Meĥanika Instituto, Samuel Rayner, 1839, permane kolorita litografia presaĵo, Muzeo kaj artgalerio de Derby

La ekspozicio estis organizita por financi lekciejon kiu estis ĵus aldonita en 1837 al la loko de Meĥanika Instituto de Derby en Wardwick. Kvankam tiuj organizaĵoj estis nomitaj Meĥanikaj Institutoj, ili estis fonditaj kaj organizitaj de altranguloj kaj ne de meĥanikistoj. La ekspozicio allogis pli ol 96,000 homoj kaj rezulte la instituto de Derby estis starigita sur bona financa bazo.[3]

La ekspozicio estas la temo de Interno de Meĥanika Instituto (angle: Interior of the Mechanics' Institute), permane kolorita litografia presaĵo el desegno de Samuel Rayner. Tiu ĉi presaĵo montras la lekciejon, kiu estis la ĉefa halo de la Instituto. La halo estis priskribita tiutempe kiel "en la Greka stilo... kun bela lustro... kaj multaj valoraj pentraĵoj". Ĉirkaŭ la supro de la ĉambro estas friso simila al verko de John Henning. Pli ol mil objektoj estis ekspoziciitaj tie inkluzive multajn kiuj apartenis al la filantropo Joseph Strutt.[1] La ekspoziciitaj objektoj eniris diversajn kategoriojn: pentraĵoj de Joseph Wright of Derby (Romeo kaj Julieta: la sceno de la tombo) estas videbla eksponita sur la malantaŭa muro, maldekstren), sciencaj instrumentoj, fosiloj, kokosonukso...[4]

La Ekspozicio de Derby estis admirita de la meĥanikaj institutoj en proksimaj Leicester kaj Nottingham kaj ambaŭ organizis similajn eksponojn la sekvan jaron. Ili ankaŭ povis ĉarti trajnon sur nov-malfermita fervojo por transporti siajn membrojn al fervoja ekskurso.[5]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 Allard, Sarah; Nicola Rippon. (2003) Goodey's Derby p.96. Breedon Books, p. 157. ISBN 1 85983 379 9.
  2. Toshia Kusamitsu (1980). “Great Exhibitions before 1851”, Hist Workshop J 9, p. 70–89. doi:http://hwj.oxfordjournals.org/content/9/1/70.extract. 
  3. A.F. Chadwick (1975). “The Derby Mechanics' Institute 1825-1880”, The Vocational Aspect of Education XXVII (68 (aŭtuno 1975)), p. 10–105. doi:http://pdfserve.informaworld.com/362573__771136116.pdf. 
  4. Interior of the Mechanics' Institute Arkivigite je 2011-10-21 per la retarkivo UK Government Web Archive, derby.gov.uk.
  5. The Mechanics Institutes: Pioneers of Leisure and Excursion Travel.

Eksteraj ligiloj redakti