Ekspozicio migra [germane: Wanderausstellung, angle: travelling exhibition, itale: mostra itinerante, portugale: exposição em tour, hungare: vándorkiállítás, serbe: putujuća izložba] estas publika elmontrado kiu ne estas ligita al ununura loko sed translokiĝas ene de lando aŭ internacie post pli aŭ malpli longaj tempospacoj.

Castans Panopticum, Berlino 1900

La temoj de tia elmontrado povas esti la samaj kiel ĉe daŭra ekspozicio. Historie interesaj estas ankaŭ la t.n. "migraj kabinetoj" (germane: Wanderkabinette) ekz. la germana "Castans-Panopticum".

Objektoj de migraj ekzpozicioj ne malofte post la ĉirkaŭmigrado diskolektiĝis. Tamen okazas ankaŭ ke tiaj elmontradoj pro granda sukceso fariĝis daŭraj ĉe fiksita loko.

Famaj lasttempaj migraj ekspozicioj en Germanio redakti

  • Duckomenta
  • Körperwelten
  • Maus Oleum
  • nanoTruck
  • X für U – Bilder, die lügen
  • Zug der Erinnerung

Literaturo redakti

  • A.Buck,Rebecca, Gilmore, Jean Allman. On the Road Again: Developing and Managing Traveling Exhibitions, American Association of Museums, Washington (2003 May),ISBN 0-931201-85-3
  • Followers of Fashion, National Touring Exhibitions (Hayward Gallery) (January 2002),ISBN 1-85332-221-0
  • Touring Exhibitions, the Touring Exhibitions Group’s Manual of Good Practice (ed. Mike Sixsmith. Butterworth-Heinemann, 1995 ISBN 0-7506-2518-X). Dua eldono havigeblas surrete ĉe la retpaĝaro de Touring Exhibitions Group's Arkivigite je 2008-07-26 per la retarkivo Wayback Machine.
  • Morris, Jane. "Why tour an exhibition", in Museum Practice, Issue 32, Winter 2005, pp. 46-47.

Eksteraj ligiloj redakti