Eksterteritoriaj zonoj de la Apostola Seĝo

La Eksterteritoriaj Zonoj de la Sankta Seĝo, ĉeestaj ene de la limoj de la Itala Respubliko estas ĉi-sube listigitaj. La teritoria suvereneco estis paktita kaj konfirmita okaze de la subskribo de la Lateranaj Traktatoj de 11-a de februaro 1929.

EKSTERTERITORIAJ POSEDAĴOJ DE LA KATOLIKA EKLEZIO
EN ROMO
Fasado de la Papa Palaco Kastelo Gandolfo

Tiuj zonoj troviĝas ne nur en Romo, sed ankaŭ en aliaj lokoj de la Provinco de Romo. Ĉiuj tiuj lokoj kun iliaj establoj, escepte de la Minora Roma Seminario, estis deklaritaj de la organo por la Edukado, scienco kaj kulturo de Unuiĝintaj NaciojMondaj Heredaĵoj".

La ekstrateritoriaj zonoj troviĝas ene de la itala teritorio. Kun la solvo de la Roma problemo, tiuj teritorioj estis similigitaj, internacijure kaj konvencie, al ambasadorejoj de la fremdaj landoj. De ĉiam tiuj palacoj kaj teritorioj estis uzitaj por la taskoj de la eklezia administrado.

En la urbo Romo redakti

Ekstrateritoriaĵoj en la urbo Romo, sed ekstere de la Vatikanurbo:

  • Palaco de la Kongregacio por la Orientaj Eklezioj, iam “palaco dei Convertendi” ĉe Placo Scossacavalli;
  • Komplekso de la institutoj de: Kristana Arkeologio, Pontifika Orienta Instituto, Lombarda Kolegio kaj Rusa Kolegio en Sankta Maria la Granda;
  • Palacoj de la papa Ateneo de la Sankta Kruco kaj de Domus Internationalis Paulus VI, najbare de la strato de la Scrofa;
  • Por ripozdomo Sanktaj Johano kaj Paŭlo, inkluzive de la "nympheum de Nerono", sur monteto Celio;

En la Provinco de Romo redakti

Eksterteritoriaj sanktaseĝaj propraĵoj en la provinco de Romo:

Ceteraj eksterteritoriaĵoj en Italio redakti

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti