Ekvatora Afriko estas nepreciza termino kiun oni uzas foje por aludi al Afriko tropika, aŭ al la regiono de subsahara Afriko trapasata de la Ekvatoro.

La termino uzeblas ofte ĉe tropika medicino kaj ĉe klimatologio, sed en la epoko de koloniismo, ĝi havis signifon pri geopolitiko.

La Ekvatora Franca Afriko (Afrique Equatoriale Française; AEF) estis federacio de kvar francaj kolonioj nome: Gabono, Meza Kongo (nuna Respubliko Kongo), Ubangi-Ĉari aŭ Ubangi-Ŝari (nuna Centrafrika Respubliko) kaj Ĉado.

La afrikaj landoj trapasataj de la Ekvatoro estas la jenaj:

Laŭ tio ne formus parton de la regiono Ekvatora Gvineo, spite sia nomo, ĉar Ekvatoro estas iomete pli suda.