La ekvivalenta dozo estas fizika grando, kiu priskribas la relativan efikon de la malsamaj tipoj de jonigaj radiadoj sur la vivaj materialoj. La unuo de mezuro en la Internacia Sistemo de Unuoj estas la siverto. La ekvivalenta dozo estas valoro kun pli granda biologia signifo ol la sorbita dozo.

La ekvivalentan dozon oni kalkulas multiplikante la sorbitan dozon D per pesfaktoroj, kiuj konsideras la malsamajn efikojn de la diversaj radiadoj kaj la manieron en kiu la materialo estas sorbata.

Vidu ankaŭ redakti