Ekzamensistemo en la ĉina imperio

La ekzamensistemo en la ĉina imperio (ĉine: 科举, tradicie 科舉 , pinjine: kējǔ) estis eduka kaj kvalifikiga sistemo kiu funciis inter la jaroj 606 ĝis 1905 por elekti kandidatojn al publikaj funkcioj. Tiuj imperiaj aŭ imperiestraj ekzamenoj reprezentis la plej gravan ŝtupon por plialtiĝo de socia rango, kaj estis tiel centra vivocelo por anoj de kleraj tavoloj.

Imperiestra ekzameno en la dinastio Song

Historio redakti

Komence la elekto de administraciistoj okazis ĉefe laŭ "nobelaraj" vidpunktoj, tio estas, ke oni preferis idojn de nobelaj familioj. Unua enkonduko de efikcela elekto ekzistis en la dinastio Han, tamen ĝi estis nur portempa. Tiel la imperiestro Wu Di starigis primitivan formon de ekzamensistemo, en kiuj lokaj oficistoj elektis kandidatojn por partopreni ekzamenon pri la konfuceaj klasikaj verkoj[1], el kiuj li poste elektis tiujn, kiuj pli proksime servis lin.

Fine en la dinastio Sui, laŭtradicie en la jaro 606, okazis la unuaj ekzamenoj.[2] Tamen tiam, kiam ankaŭ en la sekva dinastio Tang nobelaraj eroj daŭre forte ekzistis en la ekzamensistemo: unue sekvis la ĉefan ekzamenon "dungotesto" de la ministerio pri oficistaro, kiu anstataŭ scioj kontrolis tradiciajn nobelajn ecojn, kiel aspekto kaj parolmaniero. Aldone akademiaj gradoj ne estis tiam la nura aŭ eĉ la plej grava maniero atingi oficistan postenon. Multaj kandidatoj ricevis sian postenon pro personaj rilatoj aŭ kontraŭpage.

En la dinastio Song foriĝis la dungotesto kaj anstataŭis ĝin la nur sciocentrita palaca ekzameno. Unue la plej multaj administraciistoj estis elektitaj nur per la ekzamenoj, kvankam daŭre ekzistis la aliaj ebloj pli-malpli. Teorie, per tiu ekzamensistemo ĉiu kamparano povis ekde la 11-a jarcento fariĝi la plej alta ministro de la imperio, kio iel estis demokrateca. En Eŭropo necesis atendi la 19-an jarcenton.

En la sekvaj jarcentoj oni uzis tian ekzamensistemon, sed ĝi daŭre evoluis kaj modifiĝis. En 1905 la imperiestra vidvino Cixi forigis la sistemon pro premo de reformuloj.[3] La nova sistemo prezentis ekvivalentojn al la iamaj niveloj kaj titoloj, sed detaloj ankoraŭ ne pretis, kiam kolapsis la dinastio en 1911.[4]

La sekvo de la artikolo rilatas, krom aparta komento al la situacio fine de la dinastio Qing, do en la 19-a jarcento.

Antaŭkondiĉoj redakti

Laŭ la patriarkeca sistemo de la antikva Ĉinujo estis akceptitaj al ekzamenoj nur knaboj kaj viroj. Formale la kandidato ne devis aparteni al aparta socia klaso, sed fakte nur junuloj el riĉaj familioj povis ricevi sufiĉan edukadon por esperi sukcesi en la ekzameno. Krome post ĉiu sukcese trapasita ekzamenero oni "atendis" festmanĝon kaj dankpagojn de la familio.

Ne ekzistis aĝlimo. Kutime junuloj prezentiĝis post fino de la tradicia lerneja edukado, ĉirkaŭ 15-jaraĝe. Pro granda kvanto de malsukcesantoj kaj tial ripetoj de la ekzamenoj ofte trapasis la ekzamenon kune kun la junuloj kvardek- aŭ kvindek-jaruloj. En la malsupraj ekzamenoj ili foje ricevis pli malfacilajn demandojn kaj la taskoj estis pli severe taksitaj. Ĉe la ĉefa ekzameno, tio estas la palaca ekzameno, ili kontraŭe havis avantaĝon.

Krome la kandidato devis nur pruvi, ke de tri generacioj neniu en lia familio havis "malaltan profesion" (ekzemple estis bordelestro kaj li ne devis esti en laŭrite funebra periodo).

Hierarkio de la ekzamenoj redakti

 
La plej alta ŝtupo de la ekzamensistemo: la palaca ekzameno antaŭ la imperiestro

La plej malalta ŝtupo de la ĉina ekzamensistemo estis la ekzamenoj por aliri altlernejojn, kiuj okazis je loka nivelo. Temis pri distriktaj, guberniaj aŭ kvalifikigaj ekzamenoj, post kies sukceso oni ricevis licencstaton (Xiùcaí 秀才 – floranta talento aŭ Shengyuan 生员).

Tio rajtigis ne al ofica posteno, sed nur al vizito de altlernejo kaj al posta partopreno en pli altaj ekzamenoj, tio estas la provincaj, ĉefurba kaj palaca ekzamenoj. Ties sukcesintoj portis la titolojn de magistro (Jǔrén 舉人) kaj doktoro (Jìnshì 進士).

Ekzamenoj por aliro al altlernejoj redakti

Distrikta ekzameno redakti

La distriktaj ekzamenoj (县试 xiànshì) okazis en du el ĉiuj tri jaroj en ĉiu distrikto de la imperio. Ekzamenhalo troviĝis en ĉiu distrikta ĉefurbo. La ekzamenoj konsistis el kvin tuttagaj seancoj, dum kies unuaj jam la pli granda parto de la kandidatoj estis elfiltritaj. Sukcese trapasis tiujn ekzamenojn kutime malpli ol 10 % de la kandidatoj.

Gubernia ekzameno redakti

En la guberniaj ekzamenoj (府试 fǔshì) okazantaj en la guberniaj ĉefurboj, la kandidatoj prezentiĝis en grupoj ordigitaj laŭ siaj devendistriktoj. La taskoj estis malsamaj laŭ la grupoj kaj aparte taksataj. La gubernia ekzameno havis tri tuttagajn sesiojn. Kutime ĝi duonigis la nombron de la sukcesintoj de la distriktaj ekzamenoj.

Kvalifikiga ekzameno redakti

La kvartaga kvalifikga ekzameno (院试 yuànshì) estis la tria kaj lasta ŝtupo de la ekzamenoj por aliri altlernejon kaj okazis je gubernia nivelo. Gvidis tiujn ekzamenojn ne la guberniestroj, sed alvojaĝintaj provincstudiestroj, laŭvice senditaj al ĉiuj gubernioj, kiuj estis inter la plej altaj oficistoj de la provinco, preskaŭ sendependaj rilate al la guberniestro kaj rajtis raporti rekte al la imperiestra kortego.

Korektis la taskojn la provincstudiestro mem, helpita de almenaŭ kvin aŭ ses, en pli grandaj gubernioj de pli ol dek sekretarioj. Liaj personaj opinioj kaj vidpunktoj grande influis la taksadon kaj tiel stampis la kulturan kaj literaturan evoluon de la koresponda provinco.

Ĉirkaŭ duono de la kandidatoj sukcesis tiun ekzamenon kaj ricevis la titolon de licencio (Xiùcaí aŭ Shengyuan). Ĝi ne rajtigis aliron al oficista posteno, sed ĉefe nur al partopreno de pli altaj ekzamenoj. Sed krome ĝi donis certajn privilegiojn. Tiel ekzemple licenciitoj ne povis ricevi punon per batoj.

En la fina dinastio Qing la titolo estis pli kaj pli vendita kontraŭpage. Famiĝis pri tio la ĉiam monmankanta imperiestro Daoguang.

En 1830 la nombro de licenciitoj estis ĉirkaŭ unu miliono, tio estas pli-malpli 0,3 % de la tuta ĉina loĝantaro.[5] Oni supozas, ke ĉirkaŭ triono de tiuj licenciitoj aĉetis la titolon.

Provinca ekzameno redakti

 
Ekzamenĉeloj (ĉirkaŭ 7500) ĉe Guangdong, 1873

La provinca ekzameno (乡试 Xiāngshì) okazis nur ĉiun trian jaron en la oka monato de la ĉina kalendaro (ĉirkaŭ septembre) de la jaro de la rato, de la leporo, de la ĉevalo kaj de la koko. Aldone okazis eksterordinaraj ekzamensesioj ĉe apartaj okazoj, kiel imperiestra surtroniĝo aŭ jubileo.

La provinca ekzameno konsistis el nur tri sesioj po tritagaj, dum kiuj la kandidatoj devis labori en unuopaj ekzamenĉeloj.

Gviditaj estis tiuj ekzamenoj ekde la dinastio Yuan de aparte el Pekino senditaj imperiestraj oficistoj, kiuj vojaĝis - laŭ distanco de la provinco - de 20 ĝis 30 tagoj. Ili estis helpitaj de 8 ĝis 18 lokaj ekzamenoficistoj.

En la provincaj ĉefurboj troviĝis aparte por la ekzamenoj preparitaj, de muroj ĉirkaŭitaj terenoj de la grandeco de urba kvartalo. Ili estis alireblaj nur per unu nura forte kontrolita ĉefenirejo, kiu konsistis el vico de pordegoj. Meze de la tereno troviĝis centra turo (Mingyuan Lou), el kie estis donitaj la devigaj pafoj kaj aliaj signaloj. De la de tiu turo forirantaj ĉefaj vojoj (Yongdao) disbranĉiĝis aliaj mallarĝaj, senfine longaj, per ideogramoj markitaj vojetoj (Haodong), laŭlonge de kiuj viciĝis unu post la alia miloj da numeritaj ekzamenĉeloj (Haoshe, Haofang). La ĉeloj estis disigitaj per flankaj vandoj kaj konsistis nur el tri moveblaj bretoj, kiuj utilis al la kandidatoj kiel seĝo, tablo kaj breto. Ne ekzistis pordoj. Aldone troviĝis sur la ekzamena tereno denove murĉirkaŭita parto rezervita al la ekzamenantoj kaj oficistoj, kiuj same estis severe kontrolitaj.

La nombro de la sukcesontaj kandidatoj estis fiksita por ĉiu provinco. Ĝi situis inter 40 kaj 90, kaj tial povis do sukcesi maksimume 1 % de la kandidatoj. Laŭ la ricevitaj notoj, la unuaj plej bonaj kandidatoj sukcesis. Ĉefe la riĉaj provincoj Ĝjangsuo kaj Ĝeĝjango havis kutime multe pli grandan nombron de talentaj junuloj ol la nombro de kandidatoj akceptotaj. Tial la pekina centra potenco sukcesis per strikta observado de tiuj nombroj limigi la influon de la memfida nobelaro ĉe la malalta Jangzio.

Fine la taskoj de la sukcesintaj kandidatoj estis prezentitaj al dekkvarkapa komisio de la ministerio pri ritoj en Pekino, kiu rajtis unuope opozi neon al la sukceso de iu kandidato. La kandidatoj sukcesintaj en la provinca ekzameno ricevis la titolon de magistro (Jǔrén 舉人), kiu rajtigis ne nur al partopreno de la ĉefurba ekzameno, sed jam al ricevo de iu malalta oficista posteno. Aldone ekzistis "premioj" (Fupang) por la sekvaj 8 ĝis 18 kandidatoj, kiuj kunportis apartajn privilegioj.

Ĉefurba ekzameno redakti

Ankaŭ la ĉefurba ekzameno (会试 huìshì) okazis ĉiun trian jaron, en la tria monato de la jaro post la provinca ekzameno, do en la jaro de la bubalo, de la drako, de la ŝafo kaj de la hundo. Ekzamenejo estis ekde la dinastio Yan la centra ekzamenhalo en Pekino. La ekzameno konsistis el tri plurtagaj sesioj kaj estis estrita de la ministro pri ritoj, helpita de 22 ekzamenantoj. La dek plej bonaj taskoj estis montritaj al la imperiestro.

Kontraŭe al la provinca ekzameno ne ekzistis en la ĉefurba ekzameno fiksa nombro por sukcesontaj kandidatoj. Oni mezuris laŭ absolutaj kvalitskaloj - kies alto variis laŭ bezono pri oficistoj. En la frua dinastio Qing sukcesis foje ĝis 400 kandidatoj, sub la imperiestro Kangxi ĉirkaŭ 150. Poste oni enkondukis iel nombroj laŭ provincoj. Maljunaj kandidatoj, kiuj jam ofte kandidatiĝis ricevis bonuson kaj oni malaltigetis la skalon por ili.

Komence, en la dinastio Tang, la ĉefurba ekzameno estis la fina en la vico de ekzamenoj, la sukcesintoj ricevis la doktortitolon (Jìnshì 進士) kaj povis fariĝi oficistoj. Post enkonduko de la pli altranga palaca ekzameno, la ĉefurba ekzameno ne plu donis aldonajn titolojn aŭ rajtojn, krom tiu partopreni la palacan ekzamenon - ekde la imperiestro Qianlong nur post sukceso de aldona kompare facila ekzameno.

Palaca ekzameno redakti

 
La halo de la plej alta harmonio en la imperiestra palaco

La palaca ekzameno (殿试 dianshì) estis enkondukita de la unua imperiestro de la dinastio Song, Taizu. Ĝis tiam post sukcesa ĉefurba ekzameno la ontaj oficistoj devis respondi al praktika taŭgectesto, kiu kontrolis aspekton, manieron, parolmanieron, manskribon kaj juĝkapablon.

Taizu malŝatis, ke la elekto de la novaj oficistoj dependis de la ministerio pri personalo kaj la tiel tradicie estranta nobelaro. Per la enkonduko de la nova palaca ekzameno li volis plialtigi sian propran influon al la ekzamensistemo kaj certigi al si la lojalecon de la plej altaj oficistoj. Formale la antaŭa proceduro daŭre ekzistis, sed iĝis pro la palaca ekzameno pli kaj pli nura formalaĵo. Fine de la dinastio Qing la engaĝiĝo de la imperiestro en la palacan ekzamenon pli kaj pli malfortiĝis.

Laŭ sia nomo la palaca ekzameno okazis en la imperiestra palaco en la Malpermesita Urbo en Pekino kaj estis estrita de la ĉielfilo mem. Li estis helpita de ok altaj kortegoficistoj, kiuj tamen nur legis la taskojn kaj proponis decidojn al la imperiestro. La finan taksadon faris nur la imperiestro mem.

Post fino de la ekzameno en la halo de la plej alta harmonio la imperiestro kunigis siajn helpantojn en la halo Wenhua. La taskoj vice laŭiris inter la legantoj, kiuj aldonis jenajn markojn: malplena cirklo (100%), plena cirklo (80%), triangulo (60%), linio (40%) aŭ kruco (20%). Fine la dek plej bonaj taskoj estis montritaj al la imperiestro, kiu decidis kaj vicigis la taskojn. Kontraŭe al ĉiuj aliaj ekzamenantoj de la imperiestra ekzamensistemo la ĉielfilo mem ne devis respekti ian ajn regulon kaj tute libere decidis. Tiel okazis ekzemple, ke la imperiestro Qianlong ordonis, ke oficisto apenaŭ kapabla legi kaj skribi estu ekzamenanto en 1761. Alian fojon li vole interŝanĝis la pozicion de la unua kaj tria plej bonaj kandidatoj, nur ĉar la dua devenis de la provinco Henan, kiun li devis plezurigi pro apartaj oferoj.

Post sukceso de la palaca ekzameno la kandidatoj ricevis la akademian gradon de Jinshi (進士 doktoro), kiu rajtigis aliron al altaj oficoj. Ĝi ekzistis en tri gradoj Jinshi Chiti, Jinshi Zhusheng kaj Dong Jinshi Zhusheng. La tri plej bonaj sukcesintoj ricevis la titolojn Zhuangyuan (状元), Bangyen (榜眼) kaj Tanhua (探花). Dum la dinastioj Ming kaj Qing oni supozas, ke nur ĉiu trideka Juren sinprezentinta al la ĉefurba kaj palaca ekzamenoj - kaj tiel ĉiu trimila licenciito - ricevis la titolon Jinshi.

Apartaj ekzamenoj redakti

Krom la oficiala ekzamenhierarkio ekzistis apartaj ekzamenoj. Ĉiutempe talentaj kaj kapablaj viroj pro la plej diversaj kialoj ne ĉeestis la imperiajn ekzamenojn. Multaj retiriĝis en arbarojn, montarajn valojn aŭ forajn regionojn. Kialoj estis foje mondaparta taoismabudhisma vivmaniero, pro malkontentecego pri la politikaj kondiĉoj, ĉefe post dinastiŝanĝoj, sed foje ankaŭ nur ĉar pro malriĉeco, milito aŭ similaj, homoj junaĝe ne povis ricevi formalan edukadon, poste tamen ne volis konkurenci multe pli junajn homojn.

Por povi utiligi politike tiun talentfonton, multaj imperiestroj estigis apartajn ekzamenojn, kiuj ebligis al kandidatoj aliron al la oficistaro per simpligita vojo. En la dinastioj Tang kaj Song ekzistis ekzemple ekzamenoj por "homoj en fora soleco" aŭ por tiuj, "kiuj kaŝiĝis en montaro kaj arbaro". En la frua dinastio Qing la nova reĝimo provis allogi la ne tre lojalajn anojn de la eksa dinastio Ming per la ekzameno por "grandaj kleruloj de aparte alta edukado", kies unua sesio okazis en 1678 sub la imperiestro Kangxi.

La sukcesintoj de la apartaj ekzamenoj estis tamen pli malbone rigardataj de iliaj kolegoj el la tradicia ekzamensistemo, kaj foje eĉ ĉikanitaj per miksaĵo de orgojlo kaj envio.

Ekzamenaĵoj redakti

Enhave redakti

 
Centra temo de ĉiuj ekzamenoj : la verko de Konfuceo

Je ĉiu ŝtupo de la ekzamensistemo ekde la dinastio song la kandidatoj devis verki pri temoj el la Kvar libroj (Daxue 大學 – La granda lernado, Lunyu 論語 – Analektoj de Konfuceo, Zhongyong 中庸 – Mezo kaj mezuro kaj Mengzi 孟子 Libro de Menzius) kaj el la kvin klasikaĵoj (Libroj de la ŝanĝiĝoj, Libro de la kantoj, Libro de la ritoj, Libro de la dokumentoj, Printempa kaj aŭtuna analoj). Tiujn verkojn, enhavantajn entute 431.000 ideogramojn ili lernis parkere kiel lernejanoj. En 1738 ekzemple necesis komenti la frazon de Konfuceo el la Lunyu: "Estu konscie en via konduto kaj pardonema nur rilate al la popolo".

Krome la kandidatoj devis verki poemojn laŭ proponitaj temoj kaj versritmo. En la pli altaj ekzamenoj iĝis pli grava la verkado de tekstoj rilate al historiaj aŭ politikaj temoj aŭ problemoj. Foje oni uzis ilin por kontroli la lojalecon de la kandidatoj rilate al la estra dinastio Qing. La artema imperiestro Song, Huizong, enkondukis portempe dum la palaca ekzameno aldonajn pentraĵkonkursojn.

Ĉe la ekzamenoj por aliro al altlernejoj, ĉefe la demandoj pri la klasikaĵoj estis, por malhelpi nur kopiitan respondon laŭbaze de parkere lernitaj ekzemplosolvoj, formulitaj komplike, malkutime aŭ eĉ erarige. La ekzamenantoj ambiciis malsukcesigi kiel eble plej grandan kvanton de kandidatoj tiamaniere. Aliflanke famiĝis la taskokreintoj de provincaj ekzamenoj pri la facileco de la demandoj, kiuj jam entenis la respondon.

En la ekzamenoj por aliri altlernejon la kandidatoj devis krome parkere skribi unu el la 16 ĉapitroj de la Shenglun Kuanĝun. Tio estis verko pri edukadaj kaj klerigaj temoj skribita de la imperiestro Yongzheng. Tial la ĉapitro estu skribita kiel la originalo kaj sen iu ajn malĝusta ideogramo. Escepto estis nur ideogramoj en la nomo de unu el la imperiestroj de la reganta dinastio: pro respekto oni devis anstataŭi ilin per sonsamaj ideogramoj. Malrespekto de tiuj reguloj estis konsiderata majestecofendo kaj senkonsidere ĉiujn antaŭajn sukcesojn de la kandidato, signifis ties forbaron de la ekzameno kaj de iuj sekvaj.

Ĉe la kvalifikiga ekzameno la kandidatoj devis por identeckontrolo reskribi parkere la trian tagon la unuajn liniojn de sia teksto de la unua tago.

Kritike redakti

 
Examenkritikanto Wang Anshi

La kritiko pri la enhavo de la ĉinaj imperiaj ekzamenoj estas preskaŭ tiel malnova kiel la ekzamenoj mem. Aparte kritikis ilin la klerulo kaj politikisto Wang Anshi el la dinastio Song en sia fama Memorando de la dek mil vortoj el la jaro 1058. Per la ekzamenoj oni kontrolus nur la detalan scion pri la klasikistoj kaj apartajn stilistajn lertojn. Ili do preparus nesufiĉe al la faktaj postuloj de oficistaro. Aldone la ekzamensistemo kreis nur ĝeneralistojn, dum la diversaj taskoj de la administracio bezonis fakulojn pri financo, agrikulturo aŭ vojkonstruado.

Tamen la ekzamenaĵoj restis preskaŭ netuŝitaj dum la sekvaj ok jarcentoj; nur fine de la dinastio Qing fortigxis la kritiko denove - ankaŭ pro eksterlanda influo. Tiel post etaj reformprovoj sub la imperiestro Guangxu estis forlasita fine en 1905 la ekzamensistemo.

Formale redakti

 
Ekzamentasko ĉe la ĉefurba ekzameno en 1894

Je ĉiu nivelo de la ekzamenoj gravis formalaĵoj. Tiel ĉefe poemoj, sed ankaŭ redaktaĵoj kaj prozo estu verkitaj laŭ indikitaj ritmo aŭ verso kaj nenia kompromiso estis akceptita. La plej formaligita verko estis la okparta redaktaĵo (ba gu wenzhang) enkondukita en 1487 sub la dinastio Ming, kiu postulis la antitezan traktadon de la temo en ok ĉapitroj de 700 ideogramoj.

Ideogramoj estu skribitaj en kvadrata stilo, tio estas ke la strekoj plenigu imagan kvadraton, tiel ke la ideogramoj ŝajnis printitaj. Korektaĵoj kaj makuloj estis malpermesitaj, la fina verko estu tute senmakula.

Tial ege malfacilis la provinca ekzameno: en la malfermaj, nur per kurteno de la aŭtuna vetero protektitaj ĉeloj la vento daŭre minacis disŝire aŭ forblovi kaj malsekigi la netojn. La kandidatoj devis ofte protekti sian verkon per la propra korpo kaj ties sano. Alia zorgo estis la kandeloj necesaj dum vesperaj horoj, kiuj falantaj povis makuli la foliojn. Jam kiam la kandidatoj donis siajn finverkitajn foliojn, oficistoj kontrolis formalajn mankojn, kiel eltranĉitaj, malbonaj ideogramoj, liberaj kampoj, aŭ similaj, kiuj tuj implikis malsukceson de la kandidato.

Aparte severe estis la formalaj postuloj de la fina palaca ekzameno: pro la estreco de la imperiestro necesis severe difinitaj formalaj postuloj kaj pri la demandoj verkitaj en la stilo de palacaj tekstoj kaj pri la respondoj de la kandidatoj.

 
Palaca ekzameno: la imperiestro ricevante la ekzamenfoliojn

La demandoj ekis kutime per la vortoj:

 
 Vi, Juren, montris vian talenton en multaj ekzamenoj kaj nun, fronte al la palaca ekzameno vi pretas provi respondi miajn demandojn. Mi estas la filo de la ĉielo kaj mia devo estas regi la imperion. Tage kaj nokte mi pripensas, por ke la civitanoj vivu en paco. Bonŝance mi havas la eblon starigi demandon al vi, Juren, kaj mi deziras aŭdi vian bone pripensitan opinion pri la jeno: […] Esprimu vin libere kaj malferme je tiu aparta okazo kaj timu nenion. Se vi havos malhelpojn, si vi estos timema, se vi ne skribos ĉion, kion vi pripensos, aŭ provos senigi vin de via respondeco per malvera plumpa flatado, tiam vi ne faros laŭ mia volo. 

Same devote komenciĝu la respondoj de la kandidatoj, ekzemple:

 
 Via fidela servisto respondas vian demandon; via fidela servisto aŭdis. Senripoze via majesto zorgas pri ŝtataferoj kaj tiel pli feliĉa kaj dankema estas mi, ke vi malgraŭ via granda laborŝarĝo trovis la tempon peti la opinion de iu tiel malsperta kia via servisto pri justeco kaj maljusteco pasinta kaj estanta kaj pri la nuntempa efiko de la registaro. 

Se paĝo enhavis la nomon de la imperiestro, tiu estu kopiita en la du unuaj aparte liberaj ideogramlokoj. Vortoj kiuj rilatis al la imperiestro, ties familianoj, ecoj aŭ posedaĵoj estu skribitaj iom pli altaj ol la cetero de la linio; mencioj pri la prauloj de la kandidatoj mem eĉ pli altaj. Aliflanke aferoj, kiuj rilatis al la kandidato mem, estu skribataj pli malalte. Entute la respondo enhavu almenaŭ 1000 ideogramojn kaj ne estis akceptita sub tiu limo.

Fine de la teksto, estu la vortoj:

 
 Mi, via fidela servisto, alveninta kaj malprofunda lernjano, aŭdacis, ne sciante kie mi estis, klarigi mian propran vidpunkton kaj hontas, ofendi vian majeston, ĉar mi ne scias, kie min kaŝi. Respekteme mi transdonas mian respondon. 

Kontrolo redakti

Pro la ekstrema malfacileco de la ekzamenoj kaj la altaj malsukceskvantoj multaj kandidatoj provis atingi sian celon per nepermesataj rimedoj kiel trompo, uzo de malpermesataj helpiloj aŭ subaĉetado. Jam frue la kortego starigis kontraŭ tio apartajn indikojn kaj sekurrimedojn. Same severe oni traktis tiajn trompojn ĉe kandidatoj, kontrolistoj kaj ekzamenantoj. Malgrandaj trompoj tamen estis punitaj maksimume de forigo el la ekzameno kaj baro al aliaj. Ĉe la kvalifikiga ekzameno ekzistis komplika punpunkta sistemo:

Dum la ekzameno troviĝis ĉe la loko de ĉiu kandidato formularo kun tri malplenaj kampoj, kiuj estis stampitaj per koresponda sigelo, kiam estis malrespektita la ekzamenregularo. Tri stampoj signifis, ke la kandidato estis forigita de la ekzameno. Sed jam unu nura sigelo alportis al la kandidato dum la korektado de la taskoj multajn minuspunktojn, kiuj nur malfacile estis egalitaj de la ceteraj rezultoj. Kontraŭregulare estis: pli ol unufoja forlaso de la loko, interŝanĝo de folioj, faligo de folioj, parolado, ĉirkaŭrigardado, ŝanĝo de la sidloko, kontraŭstaro de la indikoj de la kontrolistoj, malrespekto de indikoj, sumoj (ekzemple por kontroli la versojn de redaktitaj poemoj), transdono de nekompletaj taskoj. Kromajn minuspunktojn alportis ideogramoj ne laŭindike "kvadratstilaj", tio estas, ke ili plenigu perfekte imagan kvadraton.

Gravaj malrespektoj kiel subaĉetado kaj favorigo kutime kaŭzis la perdon de la posteno al la ekzamenanto. Ekzamenantoj kaj ekzamenotoj krome povis esti punata per ekzilo aŭ eĉ morto. En 1858 skandalo skuis la dinastion Qing, kiam iu Lo Hung-I igis la ekzamenantojn per subaĉetado akcepti taskon, kiu laŭvide ne plenumis devigajn formalaĵojn. Tiun aferon finis pluraj mortopunoj.

Rimedoj kontraŭ malpermesitaj helpiloj redakti

Je ĉiu ekzamennivelo la ekzamentagoj aŭ sesioj komenciĝis per detala korpokontrolo de la kandidatoj kaj traserĉado de la kunportitaj aferoj. Dum la ekzamenoj por aliro al altlernejoj la kandidatoj rajtis alporti krom la vestaĵoj nur inkon, penikon, inkŝtonon, akvoglason kaj manĝaĵon. Dum la plurtagaj ekzamensesioj de la provinca ekzameno estis permesata alporti krome litaĵon, kurtenojn por la malfermaj ekzamenĉeloj, noktopoton kaj lumigilojn. Nenial oni rajtis kunporti foliojn kun ideogramoj. Ankaŭ mono estis tute malpermesita, ĉar oni ja povintus utiligi ĝin por subaĉetado. Kandidatoj favoris "trompvestojn", tio estas vestaĵoj, kies strioj konsistis el mikroskope malpligrandigitaj ideogramoj de la klasikaĵoj.

Kiam kontrolisto trovis ion malpermesitan, li ricevis premion, dum la kandidato ne rajtis partopreni la ekzamenon. Dum la provinca ekzameno la kandidatoj kaj iliaj pakaĵoj estis kontrolitaj de kvar soldatoj samtempe, kiu ricevis premion de tri arĝentaj uncoj por trovo de malpermesitaj aĵoj, kaj tiel eĉ ne timis distranĉi kunportitajn gistbuletojn kaj kontroli la enan fabopaston. Je la dua pordego aliaj soldatoj ripetis la traserĉadon, tiamaj trovaĵoj havis severajn konsekvencojn al la unua serĉgrupo. Tiuj temporabaj traserĉadoj daŭris dum la tuta unua el la entute tri ekzamentagoj de ĉiu sesio, tiel ke la taskoj estis disdonitaj nur la sekvan matenon. Malgraŭ tia sistemo, iam kandidatoj sukcesis kunporti eĉ tutajn librojn tiel grandkvante, kiel eblus malfermi librovendejon.

Dum la ekzamenoj por aliri al altlernejo oni disdonis al la kandidatoj oficialajn liniigitajn foliojn. Ĉe la provincaj ekzamenoj ili rajtis kunporti proprajn foliojn, sed ili estis stampitaj per oficialaj sigeloj, sen kiuj oni ne akceptis la taskojn poste.

Rimedoj kontraŭ helpo de aliuloj redakti

Ĉe ĉiu nivelo la ekzamenoj ekzistis en severega individueco sur tereno sekure ĉirkaŭmurita. La pordo estis fermita kaj sigelita. Nenia komunikado de la ekzamenatoj kaj de la ekzamenantoj al la ekstera mondo eblis.

Problemon starigis kopiado: kiam du taskoj similis tro unu al la alia la ekzamenantoj supozis kopiadon de unu kandidato aŭ la uzon de malpermesitaj ekzemplosolvoj kaj malbone taksis la du verkojn. La ekzamentaskoj estis stampitaj de horstampoj post certa daŭro. Kiu verkis proporcie tro altan parton de la solvo post tiu momento, aŭtomate estis suspektita pri kopiado. Dum la provinca ekzameno la kandidatoj estis ĉiumomente observitaj de gvardaj turoj dise sur la tuta tereno.

Granda danĝero minacis la kandidatojn, kiuj sendis aliajn pli spertajn virojn por anstataŭi ilin. Komence de la ekzamenoj por aliro al altlernejo oni tial vokis pernome la kandidatojn, kiuj devis sin prezenti kaj pruvi sian identecon per kunvenintaj garantiuloj. Kiam tio sukcesis, la trompo povis esti malkovrita nur per denunco aŭ per skribkomparo, sed estis tiam punita despli severe.

Rimedoj kontraŭ favorigo dum la korektado redakti

 
Ruĝkopio de ekzamentasko, dinastio Qing

Multon oni faris por malhelpi favorigon de unuopaj kandidatoj fare de la ekzamenantoj dum la korektado. Jam je la nivelo de la ekzameno por aliro al altlernejoj la taskoj estis kontrolitaj kaj taksitaj dum plurtaga severa izoleco de la ekzamenantoj.

La taskofolioj ne estis markitaj de la nomo de la kandidatoj, sed nur de ties loknumero.

Oni aparte bone kontrolis la favorigon dum la provinca ekzameno: tiel la kortego anoncis la identecon de la sendota ekzamenestro nur lastmomente; ne rajtis la ekzamenanton renkonti la kontrolistoj, kiuj havis kontakton kun la ekzamenatoj; ili vivis kune en la enmurita ekzamenantparto de la tereno, sed disigita per rivereto. Krome, por ke la ekzamenantoj ne rekonu la skribmanieron de iu kandidato, ili ne ricevis la per nigra inko skribitan originalon. Oni unue verkigis kopiojn de ĉiuj taskofolioj per ruĝa inko, kiuj estis kontrole legitaj por detekti kopierarojn, kiuj estis indikitaj per flava inko. Dum la originaloj restis ĉe kontroloficistoj, la ekzamenantoj ricevis nur la ruĝe skribitajn kopiojn. Unue okazis antaŭlegado de helpekzamenantoj, kiuj aldonis komentojn bluinke kaj taksis la laboron "senmerita", "meza" kaj "rekomendinda". Nur la lasta grupo estis prezentita al la ĉefekzamenantoj, kiuj korektis kaj taksis per nigra inko. Fine oni ree komparis la korektitajn kopiojn kaj la originalojn.

Malgraŭ ĉio ĉi tamen restis eblo, ke ekzamenanto rekonu kaj favoru iun kandidaton. Tiel la kandidato povus sin identigi per antaŭe konsentita ideogramo en aparta linio kaj pozicio de la folio. Subaĉetado estis kutima afero kaj vasta diskuttemo.

Eksteraj kondiĉoj redakti

 
Ekzamenĉeloj en Nankino

Ne nur pro la kontroloj la ekzamenperiodo estis malfacila afero al la kandidatoj. Laŭdire por trapasi la ekzamenojn necesis volo de drakoĉevalo, fido de mulo, nesentemo de anobio kaj eltenivo de kamelo.

Kompare estis komfortaj la kandidatoj de la ekzamenoj por aliro al altlernejoj. Oni ja postulis de ili plurtagajn ekzamenojn sub severa kontrolo kaj tial multaj ĉikanoj, kiuj necesis multe da energio. Jam je la kvara matene per pafoj oni vokis ilin el la lito por esti preta je la sepa por la ekzameno, sed la ekzamenoj okazis en fermitaj haloj de la distrikta aŭ gubernia administracio. Kaj la kandidatoj rajtis hejmeniri ĉiuvespere.

Misfamaj estis la provincaj ekzamenoj: por ĉiu sesio, la kandidatoj devis dum tri tagoj kaj noktoj loĝi en la mallarĝegaj malfermitaj ekzamenĉeloj. Tiuj konsistis nur el tri bretoj, kiuj servis kiel seĝo, tablo aŭ breto. Fine de la aŭtuno la kandidatoj suferis pro vento, vetero kaj insektoj. Pro spacomanko nokte oni povis eĉ ne streĉite dormi, sed nur kaŭri en pozicio de embrio. Ili devis ankaŭ zorgi pri la dokumentoj, ĉefe la netoj. Oni daŭre observis ilin de gvardturoj. La soldatoj, kiuj kontrolis ilin estis malmildaj, apartenis al malalta tavolo de la popolo, kaj ja tre bone sciis, ke la sukcesontoj iam de supre rigardos ilin.

La poeto Pu Songling parolas rilate al la provinca ekzameno, kiun li mem malgraŭ pluraj provoj neniam sukcesis, de la "sep ŝanĝiĝfazoj" de la kandidato: kiam li eniras peze ŝarĝita la ekzamenterenon, li moviĝas kiel almozulo. Dum la korpotraserĉado kaj la humiligoj de la kontrolistoj, li sentas sin kiel malliberulo. Dum la plurtaga restado en la malvasta ekzamenĉelo li vivas kiel abela larvo. Kaj post forlaso de la ekzamentereno post fino de la laboro li sentas sin kiel el kaĝo liberigita birdo. Dum la timiga atendo pri la rezultoj la kandidato fine similas al simio ĉe rimeno kaj post kiam li sciis pri sia malsukceso li kuŝas kiel venenita muŝo. Fine sekvas plej ofte koleriĝo, dum kiu la kandidato frakasas ĉiujn siajn havaĵojn, kiel kolombo siajn ovojn.

Kontraŭe estis dorlotataj la partoprenantoj de la palaca ekzameno. Illi rajtis prepari siajn laborojn en la proksimeco de la imperiestro en la halo de la plej alta harmonio en la Malpermesita Urbo. Servis ilin imperiestraj lakeoj kaj eŭnukoj kaj alportis manĝaĵojn kaj teon. Eĉ siajn aferojn ili ne devis mem porti. Por la taskoj ili ricevis tiucele fabrikitajn solvokajerojn.

Ekzamensukceso redakti

Kondiĉoj redakti

Centra kondiĉo por la sukceso en la ĉinaj ekzamenoj estis grandaj reproduktivaj kapabloj. La kandidato devis memorigi detale kaj komplete oficialan aron de scioj kaj reprodukti ĝin aŭ laŭvorte aŭ uzi ĝin kiel bazo por redaktado aŭ diskuto. Malpli grava estis la intelekta trapensado de io aŭ la evoluo de propraj solvoj aŭ konceptoj. Ankaŭ rilate al redaktaĵoj aŭ poemoj la necesa kreivo estis limigita pro la striktaj formalaj kondiĉoj. Necesis fine bona korpa kondiĉo kaj rezistemo.

Disvastiĝis la ideo influita de budhismo, ke la sukceso en ekzameno dependis iel de la morala konduto de la kandidato en antaŭ vivo. Multegaj estas la rakontoj pri ekzamenkandidatoj, kiujn vizitis kaj turmentis en la ekzamenĉelo fantomo de mishonorita virino, aŭ de ekzamenantoj, kies mano estis gvidita de inferojuĝisto. Rimarkindas ke la pli multaj el tiuj raportoj rilatas al la provinca ekzameno, dum ĉe la ĉefurba kaj la palaca ekzamenoj, kiuj okazis en pli bonaj kondiĉoj la kvanto de tiaj rakontoj malpliiĝas.

Anonco de la rezultoj redakti

 
Ekzamenkandidatoj ĉe la anonco de la ekzamenrezultoj

La anonco de la rezultoj okazis en festa kaj ceremonia formo: ĉe la ekzamenoj por aliro al altlernejoj la nomoj de la sukcesintaj kandidatoj estis skribitaj en formo de samcentraj cirkloj, kie la plej bona troviĝis en la plej supera pozicio de la ekstera cirklo kaj la aliaj sekvis kontraŭhorloĝe. La folioj estis publike pendigitaj.

Ĉe la kvalifikiga ekzameno aŭdiĝis krome pafoj kaj en la templo de Konfuceo en la ĉefurbo de la gubernio okazis spektaklo de muzikistoj. La novaj Shengyuan ricevis siajn bluajn, nigre randitajn licenciitajn vestaĵojn kaj la paserkapajn ĉapojn. Tiuj lastaj estis ornamitaj per ornamaĵoj el orfolio kaj ruĝa papero, nomitaj "orfloroj", kiujn ĉiu licenciito ricevis propramane de la provincstudiestro dum mallonga privata aŭdienco.

Kompreneble la ceremonio de la rezultanonco de la palaca ekzameno estis aparte impresa. La imperiestro mem estris ĝin en la halo de la plej alta harmonio en la Malpermesita Urbo.

Ripeteblo redakti

La multegaj malsukcesaj kandidatoj ne malesperis: ĉiu ekzameno povas esti ripetita kiom ofte oni deziris. Tio klarigas la grandan nombron de maljunaj kandidatoj. Kvin aŭ pli da provoj por sukcesi ekzamenon ne estis malofta afero. La patro de la alta Qing-oficisto Zeng Guofan sukcesis la kvalifikigan ekzamenon nur post la deksepa provo - kaj ricevis la licencion kune kun sia fama filo.

Kiam iu Zhang Qian el Jiangsu sukcesis en la palaca ekzameno en 1894, li estis pasinta laŭ propra diro 35 jarojn preparante ekzamenojn kaj 160 tagojn en ekzamenejoj.

Signifo de la ekzamensukceso redakti

 
Hong Xiuquan – memproklamita imperiestro Taiping

La sukceso ĉe la imperiaj ekzamenoj estis centra vivocelo de ĉiu juna viro de klerigita tavolo. Ili ja ebligis la atingon de oficista rango kaj tiel la supreniro al la socia supera tavolo. Tial en Ĉinujo sukceso ĉe ekzameno estis unu el la plej oftaj bondeziroj. Oni simbolis ĝin sur sendkartoj, inkobildoj kaj pentraĵoj per multaj diversaj ideogramoj, inter kiuj karpo, sonorilo, halebardo kaj lampiredo, sed ankaŭ klasikaj oficistaj atributoj kiel ventumilo, zono, ĉapo, ombrelo kaj spegulo.

Multaj romanoj kaj rakontoj parolas pri la penoj de la kandidatoj por atingi la gradon Jinshi aŭ eĉ iĝi unua (Zhuangyuan) de la palaca ekzameno. Ne malmultaj eble ontaj bopatroj postulis sukceson antaŭ ol konsenti geedziĝon. La romano La neoficiala rakonto de la klerularbaro (儒林外史 Rúlín wàishǐ) de Wu Jingzi el la jaro 1750 traktas la ĉinan ekzamensistemon.

Malsukcesaj kandidatoj redakti

Kiel jam menciite nur ĉirkaŭ unu el cent licenciitoj atingis la gradon de Juren kaj nur unu el tri mil tiun de Jinshi. Malgraŭ la eblo ripeti laŭvole la ekzamenojn, estis kvankam ĉiutempe multaj kandidatoj, kiuj malgraŭ multaj streboj kaj klopodoj ne atingis la gradon necesan por iĝi oficisto. Ekde la fina dinastio Qing, eĉ ne plu estis sufiĉe da postenoj por la sukcesintoj.

Iuj inter la malsukcesaj kandidatoj rezignis pri la atingo de la grado kaj retiriĝis al vivo kiel klerulo, filozofo aŭ artisto. La situacio en la akademia klaso de Ĉinujo iĝis malkontentema, kaj tio jam estis pro la bona edukado de la malsukcesaj kandidatoj granda danĝero por la ŝtato: ja multaj ribelestroj, de la ribeloj kaj popolleviĝoj, kiuj skuis la imperion ree, venis el tiuj homoj. La plej konata ekzemplo estas tiu de Hong Xiuquan, estro de la Tajpinga ribelo, kiu skuis Ĉinujon kaj la dinastion en la 1850-aj jaroj ĝisfunde.

Lu Xun priskribas en sia rakonto Kong Yiji el la jaro 1919 la sorton de malsukcesa klerulo, kiu malgraŭ multaj klopodoj eĉ ne sukcesis atingi la licencion.

Ekzamenfinaj ceremonioj redakti

La ekzamenoj de ĉiu nivelo finiĝis per plurŝtupa festa ceremonio:

Festo kaj bankedo redakti

Kutimis post ĉiu ekzameno, ke la ekzamenantoj invitu la sukcesajn kandidatojn al festa bankedo, dum kiu la kandidatoj esprimis al ili, kiel ankaŭ al la imperiestro, siajn dankon kaj respekton.

Ĉe la provinca ekzameno la bankedo havis la nomon "sovaĝkria" bankedo (Lùmíngyàn 鹿鸣宴). Tial, ĉar ekzistis inter la kandidatoj kaj la ekzamenantoj aparta instruisto-lernanto-rilato, kvankam ili estis ja edukitaj de tute aliaj homoj.

Ĉe la palaca ekzameno la tri unuaj sukcesintoj estis honoritaj de aparta bankedo en la ĉefurbo de la gubernio. Ankaŭ la aliaj Jinshi pasigis plurajn tagojn partoprenante aliajn bankedojn, paradojn kaj honorigaĵojn.

Informo de la hejmdistriktoj redakti

Fine la ofico, kiu zorgis pri la estrado de la ekzameno, informis la hejmdistriktojn de la sukcesintaj kandidatoj. La distriktadministracioj tiam sendis mesaĝistojn al la familioj por anonci per florumaj vortoj la feliĉan novaĵon, kiu disvastiĝis kiel fajro. Amikoj kaj parencoj transdonis bondezirojn kaj donacojn; la licenciitoj siaflanke donis mondonacojn al siaj instruistoj kaj garantiintoj kaj pagis bankedojn por amikoj kaj parencoj.

En la provinco la atingo de la unuaj rangoj ĉe la palaca ekzameno estis granda politika evento. La Jinshi estis traktitaj kiel altaj dignuloj de la imperio. Por starigi triumfan arkon antaŭ la propra hejmo ili ricevis de la kortego apartan monsumon de 30 arĝentaj uncoj, la Zhuangyuan, tio estas la unua sukcesinto eĉ valoron de 80 arĝentaj uncoj.

Publikigo de la ekzamentaskoj redakti

La korektitaj ekzamentaskoj kaj ĉiuj kopioj estis post fino de la ekzamenoj pro honoro de la skribita vorto ĉiam bruligitaj. Kontraŭ malalta pago la kandidato rajtis ricevi la korektitan taskon. Foje la kandidatoj publikigis siajn verkojn. Tio okazis ĉefe pri la ĉefurbaj aŭ la palacaj ekzamenoj, kiam la imperiestro mem formulis la demandojn. Ŝatis tiujn publikigitajn tekstojn ontaj ekzamenotoj por sin prepari al la ekzamenoj.

Religiaj devoj redakti

Post sukceso de la kvalifikiga ekzameno la novaj licenciitoj hejmenveninte devis en la distriktĉefurba templo de Konfuceo montri sian respekton al la majstro kaj ĵuris je ties instruo. Post la palaca ekzameno la Jinshi prezentis oferaĵon en la pekina templo de Konfuceo kaj inkliniĝis antaŭ la statuoj de la majstro kaj de ties plej gravaj disĉiploj. Tie oni starigis ankaŭ pezajn ŝtonsteleojn en kiujn estis gravuritaj la nomoj de la sukcesaj kandidatoj de la palaca ekzameno por ke ili konserviĝu por la posteuloj, kaj ili ja ankoraŭ videblas nuntempe.

Militistaj ekzamenoj redakti

 
Pafekzameno ĉe militista ekzameno

Spegule al la supre priskribita civila ekzamensistemo ekzistis ankaŭ militista. La nomoj de la ekzamenoj kaj la atingeblaj titoloj ricevis kiel prefikson simple la ideogramon wǔ (武 militista).

Estis postulata malpli la intelekta scio de la kandidatoj, ol la korpa forto kaj lerto: tiel ili devis piede kaj surĉevale pafi per pafarko kartonan manekenon aŭ aliajn celojn, per nura forto de muskoloj arkigi al cirklo pafarkon de "potenco" 80, 100 aŭ 120 Kätti (= 48–72 kg), pruvi sian lertecon uzante halebardon aŭ levi 35 cm alte ŝtonojn pezaj je 200, 250 kaj 300 Kätti (120–180 kg). Aldone oni postulis skribi parkere tekstojn el la militistaj klasikaĵoj de Sunzi, Wuzi kaj Sima Fa, sed pro la pli malgranda signifo de intelekta kapablo de militistaj oficistoj la ekzamenantoj kutime malfermis ambaŭ okulojn.

La militistaj ekzamenoj kaj ties sukcesintoj estis multe malpli alte taksitaj de la registaro kaj de la popolo ol la civilaj. Kialo estis verŝajne ke la profesiaj sukcesoj de oficiroj dependis malpli de lertoj kontroleblaj dum ekzamenoj ol de la militsperto akirita sur batalkampo kaj de la konfido kaj respekto de la trupo. Tial la plej sukcesaj armeestroj de la ĉina historio estis kutime ne Wu Jinshi, sed soldatoj kiuj gajnis sian rangon iom post iom.

Influo aleksterlande redakti

La ĉina imperiestra ekzamensistemo havis influon internacian kaj utilis kiel modelo al la dinastioj Goryeo kaj Joseon[6] por la Yangban en Koreujo, ĝis kiam ĝi estis okupita de Japanujo.

La sistemo troveblis ankaŭ en Vjetnamujo de 1075 ĝis 1919, kaj en Japanujo dum la Heian-epoko, sed ĝin anstataŭis hereda sistemo dum la erao de la samurajoj.

La ekzamensistemo de la ĉina imperio forte influis la raporton Northcote-Trevelyan kiaj tial ankaŭ la reformon de la civila servo en brita Hindujo kaj poste en Britujo.[7]

En Francujo, la sistemo de aliro al la grandaj lernejoj per konkurso inspiriĝis de la imperiaj ekzamenoj. Alportis la sistemon la jezuitoj[8], kaj adoptis ĝin al siaj lernejoj antaŭ ol Napoléon Bonaparte uzis ĝin por krei novan eliton por anstataŭi tiun de la Ancien Régime (malnova reĝimo).

Referencoj redakti

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-29. Alirita 2012-05-29.
  2. 任立达,薛希洪,“中国古代官吏考选制度史” (Historio de la ekzamensistemo por la ĉina imperia mandarenaro)(青岛出版社, 2003)
  3. Ĝi estus "malamiko kaj malhelpo al la lerneja sistemo". (Reynolds, Douglas R.:China 1898-1912, Cambridge Mass. 1993, S.113)
  4. Wolfgang Franke, The Reform and Abolition of the Traditional China Examination System (Reformo kaj abolo de la tradicia ĉina ekzamensistemo) (Cambridge, MA: East Asian Research Center, 1968): 70-71.
  5. Monda loĝantaro en 1830 = 1.138.392.564 = 0,09% [1], loĝantaro de Ĉinujo en 1800 = 300.000.000 = 0,33% [2] Arkivigite je 2008-08-20 per la retarkivo Wayback Machine
  6. angle Période Chosŏn
  7. Ssu-yu Teng, "Chinese Influence on the Western Examination System (Ĉina influo al la okcidenta ekzamensistemo)", Harvard Journal of Asiatic Studies 7 (1942-1943): 267-312.
  8. Jean-Pierre Duteil, Le Mandat du ciel : le rôle des jésuites en Chine, de la mort de François-Xavier à la dissolution de la Compagnie de Jésus, 1552-1774 (La mandato de la ĉielo, la rolo de la jezuitoj en Ĉinujo, ekde la morto de François-Xavier ĝis la neniigo de la kompanio de Jezuo, 1552-1774), Parizo, Arguments, 1994, ISBN 978-2-909109-11-4

Literaturo redakti

  • Ichisada Miyazaki: China’s Examination Hell (La ĉina ekzameninfero). Tokio/Novjorko 1976, ISBN 0-8348-0104-3.
  • John K. Fairbank: Geschichte des modernen China 1800–1985 (Historio de moderna Ĉinujo 1800-1985). Frankfurt am Main 1989, p. 35–40, ISBN 3-423-04497-7.
  • Irma Peters: postvorto al Jingzi Wu, Der Weg zu den Weißen Wolken (Jingzi Wu, la vojo al la blankaj nuboj), Leipzig 1989, p. 801ff.
  • Denis Crispin Twitchett: The birth of the Chinese meritocracy. Bureaucrats and examinations in T’ang China (La naskiĝo de la ĉina meritecsistemo. Oficistoj kaj ekzamenoj en Tang-Ĉinujo). Londono 1976.
  • John W. Chaffee: Thorny Gates of Learning. A Social History of Examinations in Sung China (Dornaj prodegoj de lernado. Socia historio de ekzamenoj en Sung-Ĉinujo). Cambridge 1985, ISBN 0-521-30207-2.
  • Elman, Benjamin. (2002) A Cultural History of Civil Examinations in Late Imperial China (Kultura historio de civilaj ekzamenoj en la malfrua imperia Ĉinujo). Londono: Univ. of California Pr. ISBN 0-520-21509-5
  • Thomas H.C. Lee, Government Education and Examinations in Sung [Song] China (Registara edukado kaj ekzamenoj en Sung-Ĉinujo) (Hongkongo: Chinese University Press,; New York: St. Martin's Press, 1985).
  • Mayers, William Frederick, and G.M.H. Playfair. The Chinese Government: A Manual of Chinese Titles, Categorically Arranged and Explained, with an Appendix. (La ĉina registaro: gvidlibro al ĉinaj titoloj, kategorie aranĝita kaj klarigita kun aldonaĵo.) 3-a eld. Ŝanhajo: Kelly & Walsh Limited, 1897.

Vidu ankaŭ redakti