Ekzekuto de Bab

mortpuno de irana profeto Báb far-de la irana registaro, je la 9-a de Julio, 1850; rigardata de bahaanoj kiel miraklo

Tagmeze de la 9-a de julio 1850 (28-a de Sha'bán 1266 p.H.) en la korto de la kazerno de Tabrizo (Tabríz, en persa Azerbajĝano), 25-jara persa komercisto nomita Siyyid 'Alí-Muḥammad Shírází estis publike ekzekutita per pafado pro apostateco laŭ la ordono de la Granda Veziro Amír-Niẓám Taqí-Khán de la Ŝaho de Persio Náṣiri'd-Dín Sháh. Tiu junulo estis la fondinto de la Baba Movado kaj titoliĝis la Báb (arabe : la Pordo).

La tiamaj okazintaĵoj estigis debatojn inter religiuloj kaj historiistoj, sed la bahaanoj konsideras ilin "miraklo" kaj tiun junulon kiel Profeton kaj "Manifestiĝon de Dio" (Mazhar-i-iláhí = manifestiĝo de la diaj kvalitoj en homa templo) martirigitan.

Korto de la kazerno de Tabrizo, kie la Bab estis ekzekutita
Maŭzoleo de la Bab sur la Monto Karmel en Israelo

La Báb kaj juna disĉiplo nomita Anís estis ligitaj kaj pendigitaj per ŝnuroj fronte al ekzekuta taĉmento armena de la kristana kolonelo Sám Khán sur muro de la korto de la kazerno, tiumomente ĉirkaŭita de granda popolamaso spektanta. Kiam post la pafo de la taĉmento dispeliĝis la fumo oni konstatis, ke la junulo estis nek morta nek vundita kaj ke la Báb estis malaperinta : la kugloj rompis nur iliajn ligojn … Lin oni febre serĉis, finfine trovis en lia ĉambro diktanta leteron al sia sekretario. Oni ree ligis lin kun Anís fronte al ekzekutistaro. Sed la kolonelo Sám Khán strikte rifuzis denove ordoni pafadon kaj tuj foriris kun siaj soldatoj el la kazerno. La islamana kolonelo de la Gardistaro Áqá Ján Khán-i-Khamsih sin proponis por plenumi la ekzekuton, kaj tiu dua pafado mortigis la du virojn.

Raportoj el diversaj fontoj malsimilas sed ĉiuj atestas, ke la du ekzekutitoj postvivis la unuan pafadon kaj estis mortigitaj nur per la dua. Tiel raportis la eventon Siro Justin Shiel (Eksterordinara Sendito de la Reĝino Viktoria kaj Plenrajta Ministro en Teherano) al la Lordo Palmerston (Brita Ŝtatsekretario pri Eksterlandaj Aferoj) per letero skribita je la 22-a de julio 1850, kies originalon oni povas trovi kiel dokumenton F.O. 60/152/88 en la arkivejo de la Eksterlandaj Aferoj (Foreign Office) ĉe la Oficejo de la Publikaj Registraĵoj (Public Records Office) en Londono :

"… The founder of the sect has been executed at Tabreez. He was killed by a volley of musketry, and his death was on the point of giving his religion a lustre which would have largely increased his proselytes. When the smoke and dust cleared away after the volley, Báb was not to be seen, and the populace proclaimed that he had ascended to the skies. The balls had broken the ropes by which he was bound, but he was dragged [not literally, of course] from the recess where after some search he was discovered and shot. His death, according to the belief of his disciples, will make no difference as Báb must always exist." [Quoted in Ferraby, 1975]

"La fondinto de la sekto estis ekzekutita en Tabrizo. Li estis mortigita per pafado, kaj lia morto estis dononta al lia religio brilon, kiu devus forte kreskigi la nombron de liaj prozelitoj. Kiam la fumo kaj la polvo de la pafado estis dispelitaj, la Báb ne estis videbla kaj la popolaĉo proklamis, ke li supreniris al la ĉieloj. La kugloj rompis la ŝnurojn per kiuj li estis ligita, sed post kelkaj serĉoj li estis trovita en ĉambro, el kiu li estis eltrenita [ne laŭvorte, kompreneble] kaj pafita. Lia morto, laŭ la kredo de liaj disĉiploj, nenion ŝanĝos ĉar la Báb devas ĉiam ekzisti." [citita en Farraby , 1975]

La vesperon post la pafmortigo de la Báb en la kazerno de Tabrizo, liaj fizikaj restaĵoj estis ĵetitaj en fosaĵon ekster la urbo, de kie babanoj ŝtelume forportis ilin dum la tria nokto sekvanta. Poste tiuj sanktaj relikvoj restis pie kaŝataj en diversaj lokoj sinsekvaj, ĝis kiam oni sekrete alportis ilin de Irano al la Sankta Lando, je la 31-a de januaro 1899. Fine `Abdu'l-Bahá enterigis ilin je la 21-a de marto 1909 en la maŭzoleo tiucele konstruita ĉe loko specife montrita de Bahá'u'lláh mem en 1891 sur la Monto Karmel (Ĥajfo, Israelo).

Ĉiujare la bahaanoj memorfestas la martirigon de Báb en la tagmezo de la 9-a de julio, kiu por ili estas tago sankta kaj senlabora.

Eksteraj ligiloj redakti

Bahaa Ortografio
Por klarigoj pri la transskribado de la nomoj arabaj kaj persaj per okcidentaj literoj, vidu la artikolon de Vikipedio titolitan:
« Bahaa ortografio ».
 
 

Referencoj redakti

  • The Dawn-Breakers: Nabíl’s Narrative (La Herooj de la Nova Tagiĝo: Kroniko de Nabil) verkita en la persa lingvo de Nabíl-i-Zarandí (1890), tradukita al la angla de Shoghi Effendi kaj eldonita de Bahá'í Publishing Trust (Wilmette, Illinojso, Usono) 1932 ISBN 0-900125-22-5 [2]
esperantigita Arkivigite je 2012-10-13 per la retarkivo Wayback Machine de Roan Orloff-Stone
  • Resurrection and Renewal (Releviĝo kaj Renoviĝo) verkita de Abbas Amanat kaj eldonita de Cornell University Press (124 Roberts Place, Ithica, Nov-Jorko 14850) 1989 ISBN 0-8014-2098-9
  • Les Religions et les Philosophies dans l’Asie Centrale (La Religioj kaj Filozofioj en Centra Azio) de la Grafo Gobineau (1864)