El Cajon estas grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en Kantono San Diego. La loknomo originis de la hispana vorto "elcajón", kio signifas "la granda kesto" aŭ "la tirkesto".

Industria zono de El Cajon
El Cajon
urbo de Usono • ĉarta urbo en Kalifornio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 92019–92022, 92090
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 106 215  (2020) [+]
Loĝdenso 2 831 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 48′ N, 116° 58′ U (mapo)32.798333333333-116.96Koordinatoj: 32° 48′ N, 116° 58′ U (mapo) [+]
Alto 433 m [+]
Areo 37,51631 km² (37 51. 631 ha) [+]
Horzono UTC-08:00 [+]
El Cajon (Kalifornio)
El Cajon (Kalifornio)
DEC
El Cajon
El Cajon
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de El Cajon

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cajon, California [+]
vdr
Situo de El Cajon en Kalifornio kaj en la kantono

Bazaj informoj redakti

 
Oficejo laŭ la ĉefvojo en El Cajon

Geografio redakti

El Cajon situas en valo ĉirkaŭita de montoj en la sudokcidenta landparto de Usono, en la suda parto de la subŝtato.

Historio redakti

La vorto El Cajón unue estis registrita ĉi tie en 1821. En la nuna El Cajon bieno fondiĝis en 1845. La poŝto prenis nomon "Elcajon" en 1875. Hotelo estis establita en 1876 por la vojaĝantaj oroserĉantoj. En 1912 El Cajon oficiale urbiĝis, la nuna nomoformo stabiliĝis jam pli frue en 1905.

Klimato redakti

El Cajon situas en mediteranea klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 10-27 °C. La varmo kulminas en julio kun rekordo 45 °C, la malvarmo kulminas en decembro kun rekordo -4 °C. Jare pluvas po 481 mm. La pluvo kulminas decembre kaj malkulminas aŭguste. Malofte neĝas.

Trafiko redakti

 
Mapo pri Kalifornio, kie estas trovebla El Cajon en la plej suda parto

El Cajon havas flughavenon havanta nomon Gillespie Field. Ela la urbego ĉefvojoj kuras al San Diego kaj Arizono.

Fontoj redakti

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio