El Calafate

urbo en Provinco Sankta Kruco, Argentino

El Calafate, ankaŭ konata simple kiel Calafate, estas urbo en Patagonio, Argentino [1]. La urbo situas en la sudo de la departemento Lago Argentino, en la sudokcidenta parto de la Provinco Santa Cruz, ĉirkaŭ 320 km nordokcidente de la provinca ĉefurbo Río Gallegos. La nomo venas de speco de arbusto nomita "calafate" (Berberis buxifolia) kiu estas ĉiea en Patagonio.

El Calafate
urbetomunicipo

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo Z9405
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 25 172  (2022) [+]
Loĝdenso 1 099 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 50° 20′ S, 72° 16′ U (mapo)-50.337777777778-72.26Koordinatoj: 50° 20′ S, 72° 16′ U (mapo) [+]
Alto 199 m [+]
Areo 22,9 km² (2 290 ha) [+]
Horzono UTC-03:00 [+]
El Calafate (Santa Cruz)
El Calafate (Santa Cruz)
DEC
El Calafate
El Calafate
Situo de El Calafate
El Calafate (Argentino)
El Calafate (Argentino)
DEC
El Calafate
El Calafate
Situo de El Calafate

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Calafate [+]
vdr

Ekonomio kaj turismo redakti

En la pasinteco la ekonomio en la areo dependis de bredado de ŝafoj por lano, sed hodiaŭ la ekonomio dependas plejparte de turismo. El Calafate nuntempe vivtenas preskaŭ ekskluzive de turismo el la tuta mondo. La pinta sezono estas de oktobro ĝis majo. El Calafate estis establita kiel provizopunkto por lansendaĵoj de la ĉirkaŭaj grandaj ŝaffarmoj. Hodiaŭ la ŝafoj preskaŭ malaperis de la pejzaĝo.

Nuntempe turismo estas grava fonto de enspezo en El Calafate, kaj la urbo estas natura deirpunkto se oni volas viziti Nacian Parkon Los Glaciares, kun la fama glaĉero Perito Moreno ĉe la piedo de Andoj [2]. En la lastaj jaroj, la urbo spertis grandan loĝantarkreskon, kaj hodiaŭ proksimume 22,000 loĝantoj vivas en la urbo. Ĉi tio estas preskaŭ kvaroble pli ol en 1991 [3].

Alia altiro proksime de la urbo estas la Glaciarium, moderna muzeo dediĉita al glacio, glaĉeroj kaj la Sud-Patagonia Glacikampo.

Transporto redakti

La urbo estas ligita per pluraj vojoj, kiel ekzemple vojitinero 40, al najbaraj regionoj en Argentino kaj Ĉilio.

El Calafate estas servata de la Internacia Flughaveno Comandante Armando Tola (Aeropuerto Internacional Comandante Armando Tola, IATA-kodo FTE), situanta proksimume 20 kilometrojn oriente de la urbo.

Galerio redakti

Referencoj redakti

  1. Municipio de El Calafate. Arkivita el la originalo je June 9, 2023. Alirita August 19, 2023.
  2. Los Glaciares National Park. Arkivita el la originalo je January 24, 2011.
  3. El Calafate. Arkivita el la originalo je 2009-03-31.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti