El Cuervo de Sevilla

El Cuervo de Sevilla estas urbeto kaj municipo de la Aŭtonoma Komunumo Andaluzio, en la provinco Sevilla, sude de Hispanio. La areo de la municipo estas 31 km² kie loĝas 8 410 geloĝantoj, do loĝdenso estas 271,3 loĝ./km². El Cuervo de Sevilla situas je 83 km de la provinca ĉefurbo Sevilla.

El Cuervo de Sevilla
El Cuervo de Sevilla (Sevilla, Andaluzio)
El Cuervo de Sevilla (Sevilla, Andaluzio)
El Cuervo de Sevilla (Sevilla, Andaluzio)
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Ŝtato  Hispanio
Aŭtonoma Komunumo  Andaluzio
Provinco Sevilla
Distriktaro Marisma
Municipo El Cuervo de Sevilla
Poŝtkodo 41749
Retpaĝaro elcuervodesevilla.es
Politiko
Loka registaro Ayuntamiento de El Cuervo de Sevilla
Urbestro Juan Garrido Lugo (IU)
Demografio
Loĝantaro 8 410  ([1])
Loĝdenso 279 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 36° 51′ N, 6° 20′ U (mapo)36.85-6.3333333333333Koordinatoj: 36° 51′ N, 6° 20′ U (mapo)
Alto 63 m
Areo 31 km² (3 100 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
El Cuervo de Sevilla (Provinco Sevilo)
El Cuervo de Sevilla (Provinco Sevilo)
DEC
El Cuervo de Sevilla
El Cuervo de Sevilla
Situo de El Cuervo de Sevilla
El Cuervo de Sevilla (Hispanio)
El Cuervo de Sevilla (Hispanio)
DEC
El Cuervo de Sevilla
El Cuervo de Sevilla
Situo de El Cuervo de Sevilla

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Cuervo de Sevilla [+]
vdr

La nomo de la vilaĝo signifas en la hispana "La korvo", kio videblas en la blazono.

Nova municipo redakti

El Cuervo de Sevilla estis komunumo en la municipo Lebrija ĝis la 19-a de decembro 1992, kiam sendependiĝis kiel nova municipo[2]. Ĝi estas paso inter la provinco Sevilla kaj la municipo Jerez de la Frontera (provinco Cádiz). Fakte, la urbeto etendiĝas al la teritorio de Jerez, kun kelkaj loĝejoj ĉe strato Huerto del Juncal kaj parto de la avenuo Cádiz kaj la fervoja stacidomo. La geloĝantoj en tiuj stratoj estas alimunicipanoj, sed tamen ili ĝuas de la municipaj servoj de El Cuervo, danke al akordo inter ambaŭ municipoj.[3]

Demografio redakti

Laŭ statistikoj de la andaluza registaro (SIMA, 2007) la 8410 geloĝantoj de la municipo El Cuervo de Sevilla estas 4128 inoj kaj 4282 viroj. En la 31-kvadratkilometra teritorio estas nur la samnoma urbeto, kie loĝas 8044 geloĝantoj, kaj aliaj 366 geloĝantoj loĝas dise en kamparo. Lasta konata nombro de naskiĝoj po jaro estis 98, 53 inoj kaj 45 viroj, kaj mortis 43, 16 inoj kaj 27 viroj. Tiel la natura kresko estis 55 (0.7%). La laborkapabla loĝantaro estis 3439 homoj (40.9%).

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti

  1. SIMA 2007
  2. Historio de la municipo ĉe TTT-ejo de la provinca kunsido Arkivigite je 2009-02-28 per la retarkivo Wayback Machine (hispane)
  3. Delegitaj servoj de Jerez a El Cuervo. Arkivita el la originalo je 2012-04-13. Alirita 2009-07-18.