El Escorial (Madrido)

Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn El Escorial kaj El Escorial (stacidomo).

El Escorial esperantigita kiel Eskorialo estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), apartenanta al la Gvadarama Baseno. Ĝi situas en la nordokcidento de la regiono, ĉe la suda flanko de la Gvadarama Montaro, je 46 kilometroj de la urbo Madrido. Ĝi estas populare nomata El Escorial de Abajo (Malsupra Eskorialo), por distingi ĝin de la najbara loĝloko San Lorenzo de El Escorial, kiu siaflanke ricevas la nomon El Escorial de Arriba (Supra Eskorialo).

El Escorial
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 28292
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 16 873  (2023) [+]
Loĝdenso 245 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 35′ N, 4° 8′ U (mapo)40.581608-4.125124Koordinatoj: 40° 35′ N, 4° 8′ U (mapo) [+]
Alto 909 m [+]
Areo 68,8 km² (6 880 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
El Escorial (Madrido)
El Escorial (Madrido)
DEC
El Escorial
El Escorial
Situo de El Escorial
El Escorial (Hispanio)
El Escorial (Hispanio)
DEC
El Escorial
El Escorial
Situo de El Escorial

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Escorial [+]
vdr

Ĝi limas norde kun San Lorenzo de El Escorial, kiu ĉirkaŭas ĝin ankaŭ okcidente, kune kun Robledo de Chavela kaj Zarzalejo. Sudokcidente aperas Navalagamella kaj sude, Valdemorillo, Kolmenareĥo kaj Galapagar.

En ĝia teritorio estis starigita, en la 16-a jarcento, la fama Monaĥejo de El Escorial. Tamen, nuntempe ĝi troviĝas en San Lorenzo de El Escorial, municipo estigita du jarcentojn poste, kiel apartiĝo de El Escorial. La tialo de tiuj nomoj kaj konfuza situacio devenas el la tempo kiam la reĝoj malpermesis konstrui domojn ĉe la monaĥejo kiu kunhavis la nomon kun tiu ĉi vilaĝo. Poste oni permesis konstrui domojn ĉe la monaĥejo kiuj formis novan vilaĝon kiu jam ne povis nomiĝi El Escorial kaj devis ricevi novan San Lorenzo de El Escorial. Tiele El Escorial (monaĥejo) ne estas en El Escorial (vilaĝo), sed en San Lorenzo de El Escorial.

Vidu ankaŭ redakti