El Jueves (hispana gazeto)

El Jueves ('La ĵaŭdo') estas hispana humura gazeto eldonata en Barcelono. Ĝia plena titolo estas "El Jueves, la revista que sale los miércoles" ("La Ĵaŭdo, tiu gazeto publikita merkrede"), ankoraŭ dum en la komenca fazo ĝi estis "la gazeto publikita vendrede".

El Jueves
emblemo
revuo • comics anthology
Komenco 1977 vd
Sidejo Barcelono
Retejo Oficiala retejo
vdr

Historio redakti

Ĉi tiu gazeto naskiĝis en 1977 kaj ekde tiam, ĉiusemajne estis eldonita. En 2007 ĝi havis pli ol 15000 eldonaĵojn.

Polemiko en 2007 redakti

La 20an de julio, la gazeto estis retirita el la vendado pro ofendo al la hispana krono. En la ĉefpaĝo de la numero 1537 (publikita la 18an de julio tiujare) aperas viro kaj virino (tre similaj al la hispanaj geprincoj) seksumantaj. [1]

Estas homoj kiuj konsideras ke tio estas cenzuro, kvankam la juĝisto ĝin faris oficiale por protekti la kronon de la kalumnioj kiuj estis en la ĉefpaĝo.

Enhavo redakti

Nuntempe ĝi enhavas 72 aŭ 80 paĝojn, kun ĉirkaŭ 20 paĝoj parolantaj pri nuntempaj politikaĵoj, ekonomiaĵoj aŭ sociaĵoj, ĉiam per humura etoso kaj komikse. La resto de la paĝoj estas semajnaj komiksoj.

Refencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti