El Mechudo y la Llorona

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El Mechudo y la Llorona[1] estas historia romano de la hispana verkisto Ramón J. Sender. Ĝi rakontas historion en la kunteksto de la hispanaj misioj en tio kio estas nun Malsupra Kalifornio; fakte en la sekvo de Los tontos de la Concepción (1963) kun iom fora loko, sed tute proksime.

El Mechudo y la Llorona
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • 1.- "Primeras y fidelísimas noticias del Mechudo" (Unuaj kaj tre fidindaj novaĵoj pri Mechudo) estas enkonduko al la etoso: misio kaj mino de franca kompanio; krome la misiistoj profitas la rikoltadon de perloj fare de indianoj, dum la misiistoj uzas la indiĝenajn mitojn de "Mechudo" kaj "Llorona" por protekti la perlejojn. Mechudo estas spirito de insuleto, dum Llorona (Ploremulino) estas spirito kiu vivas en kaverno marborda ĉe la insuleto. Kapitano Urrea kaj Heinde rivalas por la amo de indianino Loreta, kontrolita de ŝia patrino Delfina.
  • 2.- "El capitán y la Cooperativa". Delfina estas la Cooperativa, kiu parolas pri seksumado inter homoj kaj delfenoj, kaj tiukadre rakontas al Urrea, ke Loreta estas dilino de delfeno. Sender mem aldonas kaj komentas du gravuraĵojn fare de pastroj kiuj montras strangajn hibridulojn. Delfina parolas pri la fiziologiaj trajtoj de Loreta kiel hibridulo kaj ne malakceptas, ke Urrea havu ŝin. Ekaperas ebla riveleco fare de Heinde.
  • 3.- "Sospechas de rivalidad y canciones" (Suspektoj pri rivaleco kaj kantoj). Heinde kantas sian amon al Llorona, kies spirito loĝas en kaverno ĉe Mechudo. Urrea alproksimiĝas ĵaluza ke Heinde havu Llorona, same kiel Loreta estu por indianoj. Balenidoj memortiĝis surstrande kaj Sender havigas al Loreta siajn opiniojn prie, kion li disvolvigos du jarojn poste en Por qué se suicidan las ballenas (Kial memmortiĝas balenoj, 1979): ĉar ili malkonsentas kun la violenta kaj memmortiga vivo fare de la homaro kaj tial ili protestas. Heinde rakontas al Urrea citaĵon de Melo pri Lloroona kaj ĝia deveno kiel plorema sonorilo enterigita fare de indianoj kaj pluparolas pri sia amo kun Llorona kaj pri tion kion li kantas.
  • 4.- "Más sobre Heinde" (Plu pri Heinde). Sender parolas pri la pasinteco de Heinde, kaj liaj hipnotaj praktikoj. Heinde kaj Urrea iras ĉe Delfina, Loreta rakontas fabelon kaj Urrea alian, sed li iĝas malafabla, ĉar lia rakonto estas nedeca kaj foriras. Delfina rakontas poezian dialogon inter Mechudo kaj Llorona. Poste ankaŭ Heinde foriras kaj skribas pri birdoj.
  • 5.- "Limpieza del sol y de la noche" (Purigado de suno kaj nokto). Temas pri aludo al la babilado inter Delfina kaj Heinde. Tiu diras al Delfina, ke li havas oron kaj interŝanĝe li volas Loreta. Li senmaskigas la misterajn trompojn de Delfina. Alvenas praonklo de Loreta kiu rakontas tradician fabelon de geinfanoj intence perditaj fare de la patro je peto de ilia duonpatrino. Heinda kaj Loreta ŝajnas engaĝiĝintaj, kaj por malhelpi la deziron de Urrea, ili ŝirmiĝas en sia respektiva amo al Mechudo kaj Llorona.
  • 6.- "La pavana y el gallino" estas dieca muziko kiun ludas Urrea kaj Heinde en kapelo. Ŝajne Heinde estas unu el frenezuloj eliritaj de frenezulejo, sed li estas supera al tiuj, aŭ estas la Daŭfeno, nome filo de Ludoviko la 16-a, kiu evitis la gilotinon.
  • 7.- "Misterios naturales y hechizos" (Naturaj misteroj kaj sorĉoj). Citaĵo de historiisto Jordán pri la krepuskoj de La Paz. Urrea pensas, ke reale Heinde estas supera al li. Sender havigas al Heinde siajn proprajn sciencajn, kosmogoniajn teoriojn, ekzemple ke Llorona estas fakte filino de albatroso kun indianino. Urrea montras al Heinde dokumenton kiu parolas pri amasmurdo de indianoj "uchitíes". Heinde legas kvarversojn de la poeto albatroso.
  • 8.- "El ahorcado y los mártires" (La pendumito kaj la martiroj. La praonklo de Loreta rakontas pri indiano kiun oni pendumiĝis ĉar li sagopafis al pastro kaj pri la lukto de jezuitoj kaj kristanigitaj indianoj kontraŭ aliaj indianoj. On malkaŝas, ke Heinde estas la perdita Daŭfeno.
  • 9.- "Desaparecen Loreto y el Heinde" (Malaperas L kaj H). Urrea koleriĝas. La praonklo rakontas alian popolfabelon pri iu kiu devas serĉi malfacilajn trovotaĵojn por reĝo kaj dankemaj bestoj helpas. La rakontoj kaj bruo de la indiano plukolerigas Urrea. Delfina promesas Loreta interŝanĝe de ŝipo, kaj Urrea freneziĝas dungante frenezulojn por sia ŝipkonstruejo.
  • 10.- "El astillero y la caverna" (La ŝipkonstruejo kaj la kaveno). Urrea ne kapablas organizi frenezulojn por konstrui ŝipon, dum Heinde kaj Loreta vivas amaferon en la kaverno. Notoj de Heinde pri kolibroj. Pasinteco de Heinde kaj ekkono de vuduo en Antiloj. Ili estas jam du semajnojn kune. Meditado de Heinde pri la vivo. Heinde kaj Loreta halucinas pro engluto de fungoj: li vidas birdojn, pensas pri neceso de mito kiel hipnota akso kiu centrigu la socian komunumonn, kiel faris la gilotino ĉe la Franca Revolucio aŭ Mechudo kaj Llorona por la kaliforniaj indianoj.
  • 11.- "La creación sin norte" (Senmorta kreado). Pluas la konfuzo de frenezuloj en la ŝipkonstruejo. Alvenas la onklo de Delfina kaj rakontas alian fabelon. Meditado de Sender pri frenezo kaj frenezuloj. La ŝipkonstruado lante progresas.
  • 12.- "El delfín Mr. Audubon" (La daŭfeno Mr. a) estas solvo por la intriga fadeno, fare de Rothschild, la minposedanto, kiu kunportas Heinde, vere Daŭfeno, kiel ornitologo Audubon, kiu vere ekzistis antaŭe, Loreta kaj Delfina, nun kiel tía Juana, ĝermo de posta Tijuana. La subita interplektiĝo de tiom diversaj aferoj estas propra de iom maljuna Sender 76-jaraĝa.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Analizo redakti

La romano estas trankvila kaj meditema, mankas agado kaj temposento kompare kun antaŭaĵ romanoj de Sender. Kompense estas amaso da skemoj de tutmonda literaturo, kiun Sender intencas kuniĝi. Estas diversaj elementoj interplektitaj, nome jenaj:

  • Eposa intenco, la verko kiel pravigo de la fondo de urbo, nome Tijuana, kiel dirite, same kiel Eneado pravigas la fondon de Romo.
  • Duo protektanto de juna, bela virgino, formita de Delfina (patrino) kaj ŝia bofilo Heinde, same kiel en "La hijo del doctor Velasco", formita de la doktoro kaj la bofilo, en La aventura equinoccial de Lope de Aguirre, formita de Lope y Pedrarias, ktp.
  • Kontrasto inter junulino kaj maljunulo, klasika almenaŭ el la hispana baroka teatro, kaj uzata de Sender en "La aventura...", "Una virgen llama a tu puerta", "Cronus y la señora con rabo", "Arlene y la gaya ciencia", "Adela y yo" ktp., grandparte verkoj de la maljuna Sender. En "El Mechudo y la Llorona" ĝi aperas iom aparte kiel duopo de aspirantoj (Urrea kaj Heinde) al Loreto, formante fakte tirangulon, kiu siavice estas ankaŭ oftega skemo en la tutmonda literaturo, Sed ĉiverke estas duopo ankaŭ komplementa: Heinde estas personigo de scienco, neracio kaj fantazio, dum Urrea de forto kaj energio.
  • Personigo de mitoj, Mechudo kiel Heinde, kaj Llorona kiel Loreto, kiuj finiĝas kune.

Se, kiel dirite, El Mechudo y la Llorona iom sekvas la etoson de Los tontos de la Concepción, sed kun multe malpli rakontoriĉa fadeno, ŝajnas, ke Sender simple prenas la listigitajn skemojn kaj plenigas tion per etosaj elemntoj de la jam konata mondoregiono, kun eble nur grava kreiva elemento en la mistera figuro de Heinde.

Roluloj redakti

La mistera Heinde rezultas fuĝinta princo, kiu ĉiuokaze same mistere malaperas, kiel la ĉefrolulo de El pez de oro. Loreto, la Llorona, estas tipa bela junulino, celo de la deziro de la pli gravaj viraj roluloj.

El Mechudo y la Llorona kaj Los tontos de la Concepción redakti

  • Jam oni diris, ke ambaŭ romanoj kunhavas saman geografian kuntekston kaj la temon de la hispanaj misioj. Tamen el intriga vidpunkto estas komuna fadeno ĉirkaŭ la deziro por la virino: respektive Concepción, kiun finfine Ginesillo elprenas el la pastro Barraneche, kaj Loreto kiun atingas Heinde; ambaŭkaze, la virino estas indianino.
  • En ambaŭ romanoj, anstataŭ intelektulo kiu portu la ideojn de Sender mem, estas paro de du roluloj, kiuj komplemnetas sin per doversaj aspektoj de la folozofiaj elementoj (Garcés kaj Rivera, kaj Heinde kaj Delfina respektive).
  • En ambaŭ romanoj estas maljuna indiano, kiu stokas la indiĝenan popolsciaron kaj eĉ rakontas historiojn, kiuj havas strukturan funkcion.
  • En ambaŭ romanoj estas grava rolulo aragona, kiel Sender mem, nome Garcés kaj Urrea.
  • En ambaŭ romanoj oni citas epizodojn de la konkero fare de hispanoj, kiuj rezultas en masakroj de indianoj; kaj ambaŭokaze tiuj epizodoj ne estas gravaj en la strukturo de la verko.

Tamen estas ankaŭ diferencoj: en ambaŭ romanoj estas misiistoj, sed en "El Mechudo..." la temo estas iom elĉerpita kaj ili estas iom duarangaj roluloj, dum aperas novaj roluloj, kiel la frenezuloj.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, El Mechudo y la Llorona, Barcelona, Destino, 1977; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 32.

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  • José-María Salguero Rodríguez, La novela histórica de Ramón J. Sender. Facultad de Filosofía y Letras, Universidad de Extremadura, Cáceres, 1981. Diplomiĝinta disertacio ne publikigita. pp. 180-191.