El Monte

urbo en Kalifornio, Usono

El Monte estas industria kaj komerca grandurbo en Usono, en subŝtato Kalifornio, en kantono Los-Anĝeleso. Laŭ la stato de la censo 2020 en la urbo vivis 109 450 loĝantoj sur areo de 24,99 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 4 380 loĝantoj/km².

El Monte
urbo de Usono • urbego • setlejo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Ŝtato  Usono
Subŝtato  Kalifornio
Kantono kantono Los-Anĝeleso
Poŝtkodo 91731–91735 • 91731 • 91733
Telefonkodo 626
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 109 450  (2020) [+]
Loĝdenso 4 380 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 34° 4′ N, 118° 2′ U (mapo)34.073333333333-118.0275Koordinatoj: 34° 4′ N, 118° 2′ U (mapo) [+]
Alto 91 m [+]
Areo 24,99 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono pacifika tempo: UTC-8 /
somera tempo UTC-7
El Monte (Kalifornio)
El Monte (Kalifornio)
DEC
El Monte
El Monte
Lokigo de Kalifornio en Usono
Situo de El Monte

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo El Monte, California [+]
vdr

Geografio redakti

El Monte situas en la sudokcidenta landparto de Usono, en la sudokcidenta parto de la subŝtato.

Historio redakti

Tiu areo estis oazo de la regiono, ja ĝi estis dense kovrita per kreskaĵoj. Inter 1770-1830 hispanaj soldatoj kaj misiistoj ofte haltis ĉi tie. Ili nomis la areon "El Monte" kiu laŭ la arkaika hispano signifas arbarkovritan lokon kaj tute ne rilatas al monto. En la 1820-aj jaroj la hispanoj havis migrovojon nomatan "Santa Fe". Ekde 1849 la oroministoj ofte profitis la lokon por ĉasadi, kelkaj eĉ restis ĉi tie por agrikulturi. En 1858 la poŝtaj diliĝencoj havis haltejon en El Monte. Inter 1862-1865 oni establis apud la urbeto tendaron por soldatoj. En 1873 fervoja haltejo ekfunkciis, kiu helpis la agrikulturajn liveradojn. Municipo formiĝis en 1912.

Klimato redakti

El Monte situas en mediteranea klimatozono. La temperaturo averaĝe varias inter 12-24 °C, en aŭgusto averaĝe kun 31 °C, en januaro averaĝe kun 7 °C. Jare pluvas po 459 mm. La pluvo kulminas en februaro, en julio praktike ne pluvas.

Vidindaĵoj redakti

  • El Monte Historia Muzeo

Famuloj redakti

En El Monte naskiĝis Scatman John.

Ĝemelurboj redakti

Eksteraj ligiloj redakti