El niño de barro

argentina filmo de 2007

El niño de barro (Kotinfano) estas argentina filmo de 2007 reĝisorita de Jorge Algora kun ĉefaktoroj Juan Ciancio, Daniel Freire, kaj Maribel Verdú. Ĝi estas bazita sur la murdoj de Cayetano Santos Godino, plej ofte konata kiel Petiso Orejudo (1896-1944), kiu estis la seria murdisto plej juna de Argentino.[1]

El niño de barro
filmo
Originala titolo El niño de barro
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 2007, 18 maj. 2007
Ĝenro suspensa filmo
Reĝisoro(j) Jorge Algora
Scenaro Jorge Algora • Héctor Carré Menéndez
Rolantoj Maribel Verdú • Daniel Freire • Chete Lera • Abel Ayala • Roly Serrano • Oscar Alegre • Emilio Bardi • César Bordón • Sergio Boris • Mónica Cabrera • Carlos Kaspar • Nicolás Torcanowski • Mariana Torres amelia • Ana María Castel • Mónica Lairana • Fernando Pardo
IMDb
vdr

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Bonaero en 1912, Estela estas hispanino kiu vivas kun sia filo Mateo dek-jaraĝa, kiu vidas konstante perfortajn scenojn surstrate. Krome li estas viktimo de fitraktado fare de sua duonpatro, Octavio, kiu admonas Estela por disciplino al ŝia filo. Iam fotisto pagas 20 centavojn al Mateo por foti lin nudigante infaninon, sed la infanino finfine malakceptas kaj Mateo fuĝas.

Poste, Mateo vizias violentajn bildojn pri infano Arturo, kiu estis batita kaj strangolita en karuselo. La komisaro Petrie interesiĝas pri la afero kaj vidas la kadavron kaj animalojn mortintajn en kabanaĉo. Octavio konvinkas Estela porti sian filon al konsultejo de la Dro. Soria, ĉu Mateo estas mense malsana. Mateo asertas, ke li estis en la loko de la murdo de Arturo, sed sonĝe. La komisaro Petrie aperas en la konsultejo por aŭskulti la konversacion kaj poste, la Dro. Soria diras al Estela, ke la vizioj kaj koŝmaroj de Mateo estas rilataj al lia malforteco. Soria esploras la kadavron de Arturo kaj konstatas, ke li ne mortis pro la batado, sed asfiksie, kiel Mateo vidis sonĝe.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Maribel Verdú kiel Estela.
  • Daniel Freire kiel la komisaro Petrie.
  • Juan Ciancio kiel Mateo.
  • César Bordón kiel Octavio.
  • Chete Lera kiel Dro. Soria
  • Abel Ayala kiel Cayetano.
  • Roly Serrano kiel Blas.
  • Emilio Bardi kiel Fiore Godino.

Referencoj redakti

  1. Sgroi, Adrián (3a de septembro 2019). «El Petiso orejudo, el asesino serial más joven de la historia argentina». Diario Uno. Konsultita la 19an de majo 2021.

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El niño de barro en la hispana Vikipedio.