El pícaro

hispana televida serio de 1974


El pícaro (La fripono) estas hispana televida serio de 1974 verkita, reĝisorita kaj protagonistigita de Fernando Fernán Gómez.

El pícaro
televida serio
Origina lando Hispanio
Ĝenro televida komedio
Reĝisoro Fernando Fernán Gómez
Amplekso
Sezonoj 1
Epizodoj 13
Daŭro sen reklamoj 30
Elsendo
Elsendita 14 okt. 1974 – 11 dec. 1974
Eksteraj ligiloj
ĉe IMDb
vdr

Pri Fernando Fernán Gómez oni notu, ke li estos verkisto kaj reĝisoro de filmo pri la plej fama rolulo de pikareska romano nome Lázaro de Tormes (2000).

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

La agado okazas en la 17-a jarcento, ĉefe en Hispanio, sed ankaŭ en Italio (ĉap. 1) kaj en Bavario (ĉap. 3), kaj la serio rakontas la aventurojn de Lucas Trapaza,[1] nome pikaro kiu turnas sin ak ĉiu ajna tipo de cerbumado por survivi laborante malmulte al kiu akompanas la juna Alonso de Baeza. La scenaroj estis inspiritaj en la tekstoj de grandaj aŭtoroj de la Hispana Ora Jarcento de la Hispana literaturo, kiel Miguel de Cervantes, Francisco de Quevedo, Mateo Alemán, Vicente Espinel, Salas Barbadillo kaj la aŭtoro de Estebanillo González, krom la franca Alain-René Lesage.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Komentoj redakti

Fernando Fernán Gómez dumlonge planis filmi pri la pikareska romano, sed tro granda kvanto de necesaj filmado kaj buĝeto malpermesis ĝin. En 1973 la reĝisoro ricevis la komision realigi la televidan filmon Juan soldado por TVE kaj kaj Fernán Gómez kaj la televida ĉeno ege kontentiĝis pri la rezulto.[2]​ Tio kuraĝigis lin adapti sian ideon al la televida formato. Kvankam la ideo de Fernán Gómez estis realigi serieton de ses ĉapitroj unuhoraj, TVE konsideris pli taŭga serion de dek tri epizodoj de po ĉirkaŭ 25 minutoj. Kurioze, pli poste oni resendis la serion je ses ĉapitroj unuhoraj.​[3]

Referencoj kaj notoj redakti

  1. La familinomo aludas al la ĉefa rolulo de la romano de Alonso de Castillo Solórzano Aventuras del bachiller Trapaza.
    • V. "Bachiller", kaj «trapaza» en la retejo de la DRAE.
    • En 1992, F. Fernán Gómez premierigis la teatraĵon El Pícaro. Aventuras y desventuras de Lucas Maraña, kun Rafael Álvarez, "El Brujo", kunkludinte teatran adaptaĵon de la novelo Lazarillo de Tormes, pri kiu poste, en 2000, oni premieros la kinan adaptaĵon.
  2. Castro de Paz, José Luis (2010). Fernando Fernán Gómez. Cátedra. ISBN 978-84-376-2635-2.
  3. Diccionario de series de televisión. Los 100 mejores títulos. Luis Miguel Cardona, p. 273. ISBN 978-84-96613-37-9


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El pícaro en la hispana Vikipedio.