El sueño de Tánger

Hispana filmo de 1991

El sueño de Tánger (Tanĝera revo) estas hispana filmo de 1991 reĝisorita de Ricardo Franco kun ĉefaktoroj Fabio Testi kaj Maribel Verdú.[1]

El sueño de Tánger
filmo
Originala lingvo hispana lingvo
Kina aperdato 1991
Ĝenro filma dramo
Kameraado Javier Aguirresarobe
Reĝisoro(j) Ricardo Franco
Scenaro Ricardo Franco
IMDb
vdr

Kvankam ĝi premieris en kinejoj en 1991, la filmo estis farita en 1985, kaj la prokraston okazigis diversaj financaj kaj ekonomiaj problemoj.[2]

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.

Carlos, Daniel kaj Luis, tri amikoj kiu veturas en Afrikon, alvenas al Tanĝero kaj komentas siajn lastajn jarojn. Carlos, deprimita pro la memortigo de sia edzino, vivas enfermita en sia trinkejo, dum Luis iĝis policestro kaj Daniel estas lerta kontrabandisto. Inter ambaŭ eksplodas logika kontraŭstaro, en kiu arbitras Carlos kiu malhelpas pli fortan kverelon. La situacio ankoraŭ komplikiĝas plie kiam Carlos ekkonas 15-jaran junulinon de kiu li enamiĝas, nesciante ŝian rilaton kun la plej pova terposedanto de la komarko, kiu krome estas armiltrafikanto.

Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Geaktoraro kaj roluloj redakti

  • Fabio Testi kiel Carlos.
  • Maribel Verdú kiel Viernes.
  • Pastora Vega kiel Rosa.
  • Joaquín Hinojosa kiel Luis.

Referencoj redakti

  1. «El sueño de Tánger». Cine Ibérico. Konsultita la 1an de oktobro 2019.
  2. Muñoz, Diego (24a de majo 1991). «Se estrena 'El sueño de Tánger', la película más 'maldita' de Ricardo Franco». El País. Konsultita la 1an de oktobro 2019.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo El sueño de Tánger en la hispana Vikipedio.