Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

El superviviente (La survivanto) estas libro de la hispana verkisto Ramón J. Sender publikigita en 1978, kiam la aŭtoro estis en la fino de sia etapo de ekzilo.[1] Ĝi jam rajtis esti publikigita en Hispanio senprobleme, post kiam la verkoj de Sender jam publikiĝis malferme en lia lando.

El superviviente
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
vdr

La romano prezentiĝas kiel "vera historio de amiko mia kiun oni mortpafis". Oni mortpafis la komandanton Vares, sed oni finmortigis lin; li iĝas venĝema kaj kun Paquita ĉasas faŝistojn (kadre de la hispana enlanda milito), kio faras ŝin seksema.

Intrigo redakti

Averto: La teksto, kiu sekvas, malkaŝas detalojn pri la intrigo de la rakonto.
  • "Un comienzo raro" (Rara komenco). Babilado. Prezentado de iu grafo Alef de Ghizé.
  • 1.- "El superviviente Vares" (La survivanto). Prezento de Vares, komandanto kiun la faŝistoj malbone mortpafas, li survivas, kaj fariĝas membro de la spiona servo SIM (de la Dua Hispana Respubliko).
  • 2.- "Paquita (o más bien Parquita, de parca)" (Franjo (aŭ pli bone Parceto, de parco)). Paquita parolas kun R pri Vares: ŝi portas al li faŝistojn kaj li murdas ilin. Tiun historion rakontas Ramón J. Sender al Alef de Ghizé.
  • 3.- "La heroína" (La heroino). R volus havi Paquita por senmaskigi faŝiston kiu estas kaŝita en lia kazerno, ĉar li enamiĝis je ŝi, sed Vares indiferentas.
  • 4.- "Don Bruno desaparece" (DB malaperas). Juna Joaquín metas ŝtopilojn en la fusiloj. Rilatoj de la malliberuloj per voĉo, manoj. Ŝi mortigas iun Jesús.
  • 5.- "Vares se decide" (V decidiĝas). Kaj mortigas iun Badillo kiu serĉis perfekton.
  • 6.- "Más sobre lo mismo" (Pli pri samo). Paquita rakontas al V intimaĵojn de infanaĝo kaj de ŝiaj gepatroj.
  • 7.- "El primer Felipe" (La unua F). Fanfaronaĵo de RJS kontraŭ Enrique Líster. Felipe estas malliberulo.
  • 8.- "Las entrañas en la mesa" (La internaĵoj surtable). Tiu Felipe, kiu estas riĉa, parolas pri si kaj pri sia amo al Paquita. Ankaŭ la anomaloj mortigas unu la alian. Meditado de V pri amasmurdo, nome milito. Seminariano akuzas sin false.
  • 9.- "Número ene: Sinibaldo" (no nombro: S). Babilado de V. Alia malliberulo, Botellín (Boteleto).
  • 10.- "El mastuerzo del malentendido" (La idioto de la miskompreno). Paquita trafas idioton en kinejo, pero tiu ne estas faŝisto, nur iu kiu deziras Paquita. Cide Hamete Benengeli parolas pri kiel li ideigis la Kiĥoton, sed tio fakte estis sonĝo de V.
  • 11.- "Increíblemente cierto" (Nekredeble certa). V konfesas al R sian amon por Paquita kaj sian intencon memmortigi sin, se ŝi perfidas. R faras, ke Paquita ĉasu rusan agenton Carajeta. Aperas pastro.
  • 12.- "Tenía que ser" (Ĝi okazendis). Konsekvence de la afero de la ruso, oni ĉasas V. R parolas pri timo. Speco de apilogo: V revenis al la batalfronto kaj mortas ĉar mankas apogo al lia roto. R estas kun Paquita sed ili ne amoris.
Averto: Malkaŝado de la intrigo de la rakonto ĉi tie finiĝas.

Referencoj redakti

  1. Ramón J. Sender, El superviviente, Destino, Barcelona, 1978; Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8 p. 32.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8

Eksteraj ligiloj redakti