Elajo estis helena urbo de suda Italio (Granda Grekio), kolonio de la orientegea urbo Fokajo (nun Foça, en Turkio), fondita de Fokajanoj fuĝintaj antaŭ la persa invado de sia urbo.

Elajo
poliso • Ancient Greek archaeological site [+]

Koordinatoj40° 9′ 34″ N, 15° 9′ 16″ O (mapo)40.15944444444415.154444444444Koordinatoj: 40° 9′ 34″ N, 15° 9′ 16″ O (mapo)

Estiĝo-538
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Elajo (Italio)
Elajo (Italio)
DEC
Elajo
Elajo

Map
Elajo

Vikimedia Komunejo:  Velia (town) [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

Laŭ la helena verkisto Herodoto, la tuta loĝantaro de Fokajo enŝipiĝis nokte kaj veturis al la proksima insulo Ĥios. Sed ili ne sukcesis interkonsenti kun la tieaj loĝantoj por fondi tie sian novan urbon, do ili pluvojaĝis okcidenten. Ŝajne duono de la fuĝintoj rezignis pri la vojaĝo, sed la ceteraj atingis sian antaŭan kolonion Massalia (nun Marsejlo, en Francio). El Massalia ili veturis al Korsiko kaj tie instalis sin. Sed ili konkurencis la Etruskajn kaj Kartaganajn komercantojn en tiu regiono kaj milito eksplodis inter ili. En ŝipbatalo ĉe Alalia, duono de la fokaja ŝiparo estis detruta de duoble pli granda malamika ŝiparo. La pluvivintoj ekvojaĝis denove, ĉifoje pli suden, kaj atingis la italan marbordon sude de la helena kolonio Pozidonio. Tie ili fondis Elajon, iam inter la jaroj 545 kaj 533 a.K.

Elajo estis la sidejo de la elaja filozofia skolo, al kiu apartenis filozofoj kiel Parmenido kaj Zenono.

Elajo iĝis la romia Velia kaj troviĝas nun en la komunumo Ascea.