Elbląg

urbo en Varmia-Mazuria Provinco, Pollando

Elbląg (esperante: Elblongo; prapruse Elbings; latine Elbinga, Elbingus; germane Elbing; ruse Эльблонг) estas urbo en nuna Pollando. Ĝi situas en la Varmio-Mazuria Vojevodio, estas la sidejo de la distrikto Elbląg kaj de la vilaĝa komunumo Elbląg, sed la urbo mem estas aparta de la distrikto Elbląg kaj la vilaĝa komunumo Elbląg. Fine de 2021 en la urbo vivis 115 220 loĝantoj. De la jaro 1992 Elbląg estas la sidejo de la Elblonga Diocezo.

Elbląg, esperante Elblongo
germane: Elbing

Flago

Blazono

Flago Blazono
eksterdistrikta urbo en Pollando • urboHansa urbo • urbego
Elbląg (Pollando)
Elbląg (Pollando)
DMS

Map

Mapo
Mapo
Mapo
Genitivo de la nomo Elbląga
Provinco Varmio-Mazurio
Distrikto-rajta Jes
Distrikto Elbląg
Komunumo Komunumo Elbląg
Speco de komunumo Urba
Fondita en 1237
Urborajtoj 8.03.1246
Koordinatoj 54° 6′ N, 19° 24′ O (mapo)54.09444444444419.404166666667Koordinatoj: 54° 6′ N, 19° 24′ O (mapo)
Areo 80 km²
Loĝantaro 115220 (en 2021)
Loĝdenso 1 443 loĝ./km²
Poŝtkodo od 82-300 do 82-315
Telefona antaŭkodo 55
Aŭtokodo NE
Estro Jerzy Wilk (Georgo Wilk)
Titolo de estro Urbestro
Nomo de estraro Urba Konsilantaro de Elblongo
Adreso de estraro ul. Łączności 1
Retpoŝto de estraro prezydent@elblag.com.pl
Poŝtkodo de estraro 82-300
Telefono de estraro (+48) 55 239 3000
Fakso de estraro (+48) 55 235 3555
Poŝto de estraro umelblag@elblag.com.pl
Komunuma retejo http://www.umelblag.pl
vdr
La Panoramo de Malnovurbo de Elblongo / Elbląg, vido el la mezepokaj defend-muroj, el la komercista turo
La Panoramo de Elblongo, vido el la turo de la Katedralo de Sankta Nikolao
Bulvardo de la pola reĝo Sigismondo la 2-a (Pollando-Litovio) en la Malnova Urbo de Elblongo / Elbląg, de tie komencos la ek-konstruata de 2019 la nova kanalo tra Vistula Laguno kaj Vistula Terlango - kiu rekte ligos la haven-urbon Elbląg kun la Balta Maro
La Malnova Urbo de Elblongo, vido de la Foir-pordego
La Foir-pordego en la Malnova Urbo
La akvo-vojo Gdansko-Elblongo, tra kanalo de Vistula Terlango kaj tra Vistula Laguno al la haven-urbo Elblongo / Elbląg, ([1])
La Arkeologia Muzeo en Elblongo
La Biblioteko de Cyprian Kamil Norwid en Elblongo, iama preĝejo de Sankta Spirito, el la 13 jc
La historiaj brikdomoj ĉe la strato de Sankta Spirito / Św. Ducha
La preĝejo de Sankta Triunuo, en Elblongo, trabfakaĵo (la konstruaĵo de la preĝejo iam staris en la vilaĝo Kaczynos en distrikto Malborski kaj la tuta estis transportita al nova loko
La monumento de Johano Paŭlo la 2-a ĉe la Katedralo de Sankta Nikolao

Ĝi estas la plej malnova urbo en la Vojevodio kaj apartenas al la plej malnovaj urboj en Pollando (fondita en la jaro 1237, urborajtoj en la jaro 1246). La urbo havis la rajton aktive partopreni dum la elektado de la polaj reĝoj. La urbo estas la plej malalte lokita super la marnivelo (apude de la urbo estas la rekorda depresio en Pollando t.e. -1,8 m sub la marnivelo. Ĝi situas ĉe la elfluo de la rivero Elbląg al la Vistula Laguno. La 30-an de junio 2012 vivis en ĝi 123 977 loĝantoj.

Ĝis la jaro 1945 la urbo estis parto de Orienta Prusio kaj apartenis al Germanio. Dum la Mezepoko la urbo apartenis al la komerca Hansa Ligo (vidu la suban mapon).

Historio redakti

La prehistorio de la ĉirkaŭaĵoj de Elblongo redakti

La unuaj homaj spuroj en la ĉirkaŭaĵo de la hodiaŭa Elblongo devenas de la 9-a aŭ 8-a jarmilo a.K., do ĉe la fino de paleolitiko, t.e. de la malnova ŝtonepoko. Oni trovis ĉi tie la silikaj sagpintoj (vidu al apudan foton), karakterizaj al la Svidera kulturo (vidu la apudan mapon). Ĉirkaŭ la 7-a kaj 6-a jarcentoj a.K., post la ŝanĝo de la klimato, la tiama loka homaro pro la migrado de rangiferoj migris al nordo de Eŭropo, kaj el la norda Eŭropo kaj okcidenta Siberio venis tien la homaro de la Kunda kulturo. Poste dum neolitiko regis tie la homaro de la funelpokalkulturo (vidu la apudajn fotojn). La plej grandaj ŝanĝoj estis ligitaj kun la spertoj en ter-kulturado kaj bredado de bestoj. Al tiuj terenoj venis i.a. homaro de la tn. kulturo de globaj amforoj (vidu la foton). Ĉirkaŭ duone de tria jarmilo a.K. aperas tie la homaro de la ŝnurceramika kulturo (vidu la apudan foton kaj rimarku la markojn de la ŝnuroj sur la ceramikaĵo - de tie venas ĝia nomo). Tiam tiu specifa konglomero de la setlantoj nomata jam estis kiel kulturo de Rzucewo.

La ĉirkaŭaĵoj de Elblongo dum la bronza epoko kaj la fera epoko redakti

La bronza epoko, daŭranta de la jaroj -1700 ĝis -650, estas ligita, speciale de sia komenco, ĝis la jaro -1100, kun la klara regreso de de la disvolvo de setlado sur tiuj terenoj, kun la signifa malgrandiĝo de la homaro kaj la dispelo de la ĝisnunaj setlejoj. Ĉirkaŭ -1000 sur la apudaj terenoj aperis ne multaj setlejoj de la grupo de Varmio-Mazurio en la luzacia kulturo (vidu la supran mapon). La vigliĝo de la setlado okazis nur dum la frua fera epoko (jaroj -650 ĝis -125). Sur la bazo de la luzacia kulturo kreiĝis la pomeria kulturo kaj kulturo de tumultoj okcidentbaltiaj (vidu la apudan mapon). Tiam plimulto de la setlejoj oni konstruis ĉe la riveroj kaj akvejoj, ekzemple la Lago Druzno kaj la Vistula Laguno. Krom la agrikulturo, bredado kaj fiŝkaptado en la mastumado dum tiu periodo, ankaŭ gravis la metio, ĉefe potfarado, fandado, forĝado, kaj ankaŭ prilaboro de ligno, sukceno kaj ŝtono.

La historio de Elblongo dum la Mezepoko redakti

La nomo Elbląg (Elblongo) devenas de la rivero Ilfing (la hodiaŭa rivero Elbląg), nomis ĝin la vojaĝanto kaj komercisto Wulfstan el „Haedum“ (Haithabu) en la jaro 890. La urbo ricevis la nomon Elbing ĝuste de la nomo de rivero en la unua duono de la 13-a jc. La unua setlejo estis de la printempo de la jaro 1237 sur la malgranda insulo ĉe la elfluo de la rivero Ilfing / Elbląg. Konstruis ĝin la kavaliroj de la Teŭtona Ordeno sub gvido de Hermann von Balk. En la jaro 1240, kiam la fortikaĵo jam estis detruita fare de praprusoj Pogezanoj (vidu la apudan mapon), teŭtonoj konstruis la defend-kastelon sur la tereno de la nuna urbo. Ĉirkaŭ la kastelo aperis la komerca setlejo. En la jaro 1246 Elblongo ricevis la urborajtojn laŭ leĝo de Lubeko. Tiam en Elblongo estis la landa sidejo de Grandaj majstroj de la Teŭtona Ordeno. Al la urbo la teŭtonaj kavaliroj invitis la germanajn kolonianojn kaj de tie teŭtonoj komencis militon kun la loĝantaj tie en proksimeco la praprusoj. Dum la unuaj 70 jaroj Elblongo etis la plej grava centro de la urba vivo en la tiama ŝtato de la Teŭtona Ordeno kaj la nura mara haveno kaj militbazo de la organiazata teŭtona ŝtato.

La historio de Elblongo dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj redakti

Ĝis la jaro 1309 Elblongo plenumis la rolon de administracia cento de la ŝtato de Teŭtona Ordeno kaj estis tie la loko de teŭtona kapitulo (parlamento). La bazo por la disvolvo de la urbo estis la mara komerco, venadis tiel ne nur la varoj, sed ankaŭ la kolonianoj el diversaj landoj. En Elblongo setligadis la meklenburgianoj, lubekanoj, nederlandanoj, amase alvenadis ankaŭ vestfalianoj, kaj malpli amase saksianoj, angloj, francoj kaj skotoj. Elblongo apartenis al la Hansa Ligo (vidu la apudan mapon). La komercistoj de Elblongo estis aktivaj en la kantor-urbo Bruĝo kaj decidis pri la akceptado al la Hansa Ligo de novaj urboj. De la fino de la 14-a jc Elblongo iom post iom perdadis la gravecon por Gdansko, kiu poste tut-prenis la komercon de pola greno en Eŭropo. En la jaro 1440 ĝuste en Elblongo kaj Kwidzyn kreiĝis Prusa KonfederacioPrusia Konfederacio (en germana Preußischer Bund, en pola Związek Pruski) estis organizo formita la 21-an de februaro 1440 ĉe Kwidzyn de grupo de 53 nobeloj kaj ekleziuloj kaj 19 urboj en Prusio, por kontraŭi la maljustecon ĉe la Teŭtonaj Kavaliroj. Ĝi estis bazita sur la modelo de simila organizo, nome la Lacerta Unio establita en 1397 de nobeloj el Chełmno.

En 1454, la estro de la Prusa Konfederacio, nome Johannes von Baysen, pole: Jan Bażyński, formale petis al la reĝo Kazimiro la 4-a, aligi Prusion en la Regno de Pollando kiel feŭdo (vidu la apudan foton de la historia dokumento el la jaro 1454). Tio markis la ekon de la Dektrijara Milito inter la Ordena Ŝtato kaj Pollando, kun la prusiaj urboj financante la militajn kostojn de tiu lasta. Laŭ la dua Traktato de Toruno tio estis la fino de la Dektrijara Milito en la jaro 1466 kaj Elblongo ekestis en la limoj de Pollando (vidu la apudan mapon) kaj tio daŭris 300 jaroj t.e. ĝis la jaro 1772, tiam okazis la unua dispartigo de Pollando fare de imperioj de Prusio, Rusio kaj Aŭstrio (vidu la apudan mapon).

La historio de Elblongo de la 16-a ĝis la 18-a jarcentoj redakti

Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj estis la tempo de disvolvo de la urbo kaj la mara komerco ligita kun la milito de pola reĝo Stefano Báthori / Stefano Batory kun la ribeligita Gdansko. La tuta pola eksporto kaj importo okazadis tiam pere de la haveno en Elblongo ĝis la interkonsento de pola reĝo kun la urbanoj de Gdansko. Dum la sveda-pola milito nomata Sveda diluvo (vidu la apudan mapon) la sveda armeo ekokupis Elblongon la 22-an de decembro 1655. La detruoj dum la sveda okupado dum la jaroj 1656-1660 haltiĝis disvolvon, krome aperis epidemioj malgrandigis la nombron de la urbo. Dum la Granda Nordia Milito (1700-1721) (vidu la apudan mapon) la urbon okupadis laŭvice taĉmentoj svedaj (1703-1710), rusaj (1710-1712) kaj saksiaj (1712). La sekva ĉeesto en la urbo de fremdaj taĉmentoj draste reduktis la urban kason. La falinta kaj ruiniĝita urbo estis facila akiraĵo de Prusio. En la jaro 1772, okazis la unua dispartigo de Pollando kaj Elblongo ekestis en la aneksitaj terenoj fare de Prusio. La urbo Elblongo perdis la ĝisnunajn privilegiojn. La urbo Elblongo fariĝis la marĝena nur distrikta urbo.

La historio de Elblongo dum la 19-a jc redakti

De la jaro 1815 ĝis 1920 Elblongo apartenis al la Gdanska Administra Distriktaro en la prusia provinco Okcidenta Prusio. Komence de la 19-a jc la urbo plenumis nur malgrandan rolon kiel la riverhaveno en la loka komerco. Elblongo serĉis novajn vojojn de la ekonomia disvolvo kaj iom post iom tio sukcesis kiel ekonomia-, administra kaj milit-centro. Jam en la dua duono de la 19-a jarcento, kron Szczecin, la urbo Elblongo fariĝis forta prusia centro de la metal-industro. Dosvolviĝis la industrio: teksista, farbista, vitrista kaj ŝipfareja. Estis establigitaj pluraj entreprenoj agikultur-konsumaj, tabak-, sapo-, kolz-oleo-, kaj tuber-amel-entreprenoj. La dungado de infanoj, trolonga labortago kaj mizeraj slajroj rezultis la revoluciaj tendencoj en la urbo. Ĝis la eksplodo de la Unua Mondmilito okazadis en la urbo strikoj. Tamen la disvolvon de la urbo rompis la monda ekonomia krizo en la jaro 1918.

La historio de Elblongo dum la jaroj 1900-1945 redakti

Sekve de la decidoj de la Traktato de Versajlo (vidu la supran mapon) el la jaro 1919 Elblongo restis en la limoj de Germanio, sed en la provinco Orienta Prusio (vidu la apudajn mapojn). Dum la tridekaj jaroj de la 20-a jc okazis la denova disvolvo de la industrio sur la tereno de la urbo. Elblongo fariĝis unu el la plej grandaj garnizonaj urboj en la Tria Regno. En diversaj partoj de la urbo oni konstruis kazernojn por artilerio, kavalerio, por la inĝenieraj taĉmentoj kaj por la infanterio. Estis en la urbo konsulejoj de Svedio, Svislando kaj Pollando. Dum la Dua Mondmilito la socia kaj ekonomia vivo de la urbo estis subordigita por la milit-bezonoj. De marto 1940 estis tie la germana ekstermejo (koncentrejo) en 'Stutthof. La unuaj taĉmentoj de Ruĝa Armeo proksimiĝis al Elblongo la 23-an de januaro 1945. Finfine la Ruĝa Armeo kaptis la urbon la 10-an de februaro 1945. La bataloj dum januaro kaj februaro multe detuigis la urbon. Post la kapto de la urbo fare de la Ruĝa Armeo la maŝinoj el la lokaj fabrikoj estis fortransportitaj al fora interno de Sovetunio.

La historio de Elblongo post la fino de la Dua Mondmilito redakti

La 19-n de majo 1945 okazis la transdono de potenco al la urbaj civilaj komunistaj aŭtoritatoj de la manoj de Ruĝa Armeo. De tiam Elblongo denove ekestis en la limoj de Pollando. La prioritato de la civilaj komunistaj aŭtoritatoj estis plifortigo de pola karaktero kaj identeco de la urbo, tiam ankaŭ estis kontinuata la deporto de la resto de germanoj (plimulto fuĝis kiam proksimiĝadis la Ruĝa Armeo) kaj tio okazadis laŭ la decidoj de Potsdama Interkonsento. Post la transpreno de la potenco fare de polaj komunistoj sufiĉe rapide isvolviĝis la industrio. Ĝis hodiaŭ funkcias la entreprnoj kiuj produktas la vapor- kaj gas-turbinoj, la entrepreno produktanta la ŝtal-konstruaĵoj kaj entreprenoj kiuj prilaboras la metalojn. Funkcias tie la firmaoj el la branĉoj: meblaj, ledaj kaj vestaĵaj. Dum la Pola ribelo de Decembro 1970 (Decembro 1970) ankaŭ en Elblongo okazis la protestoj de la laboristoj kontraŭ la komunistoj (vidu la apudan foton). Dum la jaroj 1975-1999 estis la sidejo de Vojevodio en Elblongo. Poste la urbo ekestis en la Varmia-Mazuria Provinco (vidu la apudan mapon). Nun la urbo aktivas en la Eŭropregiono "Baltiko" en kiu ĉeestas la ĉemaraj regionoj de Pollando (la Pomeria Provinco kaj Varmia-Mazuria Provinco), Rusio (la Kaliningrada provinco), Svedio (la provincoj: Blekinge län, Kalmar län kaj Kronobergs län), Litovio (la Distrikto Klaipėda) kaj Danio (la insulo Bornholm) (vidu la apudan mapon).[2]

Bibliografio:

  • Janusz Bieszk (2010): Zamki państwa krzyżackiego w Polsce (La kasteloj de la Teŭtona Ŝtato (Teŭtona Ordeno), eld. Bellona, Varsovio.
  • Marek Gedl (1985): Epoka brązu i wczesna epoka żelaza w Europie (La bronza epoko kaj la frua fera epoko, eld. de Jagelona Universitato, Krakovo.
  • Stanisław Gierszewski, Andrzej Groth, Antoni Czacharowski (1993-2005): Historia Elbląga (Historio de Elblongo), vol. 1-5, eld. Marpress, Gdansko.
  • Stanisław Gierszewski (1988): Elbląg. Przeszłość i teraźniejszość (La pasinteco kaj nuntempo), Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
  • Eugen Gustav Kerstan (1967): Die Geschichte des Landkreises Elbing (La historio de distrikto Elblongo), Elbinger Nachrichten (La Elblongaj Informoj) , Oldenstadt.
  • Gerard Labuda (1961): Źródła skandynawskie i anglosaskie do dziejów Słowiańszczyzny (La skandinaviaj kaj anglosksiaj fontoj pri la historio de Slavaj Landoj), Państwowe Wydawnictwo Naukowe (La Ŝtata Scienca Eldonejo), Varsovio.
  • Franciszek Mamuszka (1978): Elbląg i okolice (Elblongo kaj ĉirkaŭaĵoj). Informator krajoznawczy (La landkona informilo), Wydawnictwo Morskie (La Mara Eldonejo), Gdansko.
  • Peter von Dusburg, Jarosław Wenta, Sławomir Wyszomirski (2011): Kronika Ziemi Pruskiej (Kroniko de Prusio)), Wydawnictwo Naukowe Uniwersytetu Mikołaja Kopernika (La Scienca Eldonejo de la Universitato de Nikolao Koperniko, Toruno.


Famuloj redakti

 
La Katedralo de Sankta Nikolao
 
La strato de la Sankta Spirito

La honoraj civitanoj:

La titoloj donitaj post la jaro 1989 (en krampoj la dato)

Partneraj urboj redakti

Esperanto en la urbo redakti

 
Skvaro de Ludoviko Zamenhof en Elblongo, la unua ZEO en la urbo, ĝi estis inaŭgurita la 24-an de novembro 2014 dum la vernisaĝo de la Senata E-ekspozicio organizita de EDE-Pollando

Historio de E-Movado en la urbo redakti

 
La Malnovurba Urbodomo, rekonstruita en la 2011 jaro post la kompleta detruo dum la Dua Mondmilito, en 2014 okazis tie la Senata Esperanto-ekspozicio "Lingvo Esperanto 125-jara"


La 7-an de novembro 2014 venis de Kwidzyn al urbo Elblongo dum sia turneo tra Pollando la Senata Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto kaj la Konferenco pri Esperanto en Pola Parlamento organizita de polaj parlamentanoj i.a. senatano Edmund Wittbrodt kaj fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de Menato de Esperanto el Japanio Etsuo Miyoshi. La E-ekspozicio post la Senato estis prezentata en Varsovio, Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec, Czeladź, Będzin, Lębork, Lodzo, Loviĉo, Sztum, Kwidzyn, la ekspozicion invitis al la urbo Elizabeta Szczesiul-Cieślak (la redaktorino de la gazeto por handikapuloj "Razem z Tobą" / "Kune kun Vi", la duonfilino de la mondfama loka esperantisto Stefano Tuszer (li estis blindulo, la iama vicprezidanto de LIBE, li mortis en la jaro 2002) kaj la Urbestro de Elblongo Jerzy Wilk sub kies Patroneco okazis la Ekspozicio kaj la lokaj esperantistoj. La vernisaĝo okazis la 24-an de novembro 2014 kaj ĝi estis ligita kun la oficiala inaŭguro de la Skvaro de Ludoviko Zamenhof (la unua ZEO en Elblongo, vidu la supran foton) proksime de la nova Urbodomo, ĉio okazis kun la ĉeesto de la Aŭtoritatoj de la Urbo, la lokaj filio de la Radio Olsztyn kaj la gazetaro kaj la ekspozicio daŭris ĝis la 12-a de decembro 2014, la E-ekspozicio okazis en la ejoj de la Malnovurba Urbodomo en Elblongo-vidu la apudan foton([3],[4],[5]).

(Jen ligilo al la urboplana portalo de la urbo Elblongo[6] , kie vi povas trovi la unuan ZEOon t.e. la Skvaron de Ludoviko Zamenhof, la foto de la skvaro estas supre en la artikolo).

La vernisaĝo okazis en la ekspoziciejo de la Malnova Urbodomo ĉe la Katedralo en la historia, malnova kvartalo de la urbo (vidu la apudan foton), krome en la Urbodomo okazis la rapida kurso "Esperanto dum 5 tagoj" gvidata de Eduardo Kozyra el Malborko, la vic-prezidanto de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kaj kunordiganto de la ekspozicio, dum la komenco de la kurso la 25-an de novembro 2014 estis prezentita la monologo "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci en la traduko al la pola de Roman Dobrzyński.

De Elblongo la Senata E-Ekspozicio ekveturis al Slupsko ĉar estis invitita de Urbestro de Slupsko Robert Biedroń kaj doktoriĝ-kandidato en Pomeria Akademio Mariusz Borysiewicz.

Referencoj redakti

Galerio de iuj pliaj fotoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti