La rivero Elde estas rivero en Germanio. Ĝi longas 220 kilometrojn kaj en listo de riveroj en Germanio ordigita laŭ longeco havas la 23-an lokon. Interalie ĝi pasas tra la urboj Waren, Malchow, Plau am See, Lübz, Parchim, Neustadt-Glewe kaj Grabow.

Elde
levebla ponto en Plau am See
rivero
Bazaj informoj
Situo en Germanio
Longeco 220 km
Fluo
Fonto ĉe Altenhof (Meklenburgo)
Enfluejo per liga kanalo ĉe Dömitz en la riveron Elbo
Geografio
Trairataj urboj Waren, Malchow, Plau am See, Lübz, Parchim, Neustadt-Glewe kaj Grabow
Alfluantoj
- Dekstraj Wocker, Störkanal
- Maldekstraj Gehlsbach, Moosterbach, Brenzer Kanal, Meynbach
vdr

Krome je sia vojo ĝi pasas tra multaj lagoj – tra Darzer See, Finckener See, Massower See, Mönchsee, Melzer See, Müritzsee, Müritzarm, Müritz, Kölpinsee, Fleesensee, Malchower See, Petersdorfer See kaj Plauer See. Inter ili, la lago Müritz laŭ areo estas la plej granda lago situanta komplete en Germanio (la Bodenlago pli grandas, sed dividatas inter Germanio, Svisio kaj Aŭstrio).