Eldorado (el la hispana lingvo "la orkolorulo") estas mita urbo kiu ekzistus en Sudameriko. La mito komencis ĉirkaŭ 1530 en la Andoj, kie hodiaŭ estas Kolombio, kiam la konkistadoro Gonzalo Jiménez de Quesada trovis la Muiskojn, kiuj nun vivas en Altiplano Cundiboyacense. La notico pri ritoj de Muiskoj alvenis al Kito per la homoj de Sebastián de Belalcázar; ĝi estis miksita kun aliaj laŭdiroj kaj aperis la legendo pri El Dorado ("la orkolorulo"), el indio dorado ("la orkolora indiano") aŭ el rey dorado ("la orkolora reĝo"). Rapide oni imaĝis Eldoradon kiel lokon, kiu iĝis iom post iom, urbo, regno kaj imperio de tiu orkolora reĝo.

La unua homo kiu serĉis ĝin, estis la konkistadoro Francisco de Orellana. Tre eble li kaj liaj kunuloj torturis indiĝenojn de Peruo por ke ili diru, kie estis la Eldorado, kaj timigitaj homoj indikis la ĝangalon. Orellana trairis ĝangalon je miloj da kilometroj, sed kompreneble ne trovis tiun oran urbon. Poste li revenis al Hispanio kaj organizis alian ekspedicion por konkeri la malkovritajn landojn. Post sinsekvaj penoj, li mortas dum atako de indianoj.

La pastro kaj kronikisto Gaspar de Carvajal verkis pri la aventuroj de Orellana, sekve miloj da homoj serĉis pri la "Eldorado", kiu iĝis populara mito en Eŭropo. Eĉ Voltaire verkis pri ĝi en sia Candide. Charles Marie de La Condamine dum sia vojaĝo en 1743-1744 serĉis pri spuroj indikitaj de Carvajal, sed ne trovis ilin kaj deklaris ke Eldorado estis mito, sed ĝis hodiaŭ multaj homoj trovas ĝin.

Omaĝoj redakti

Hodiaŭ estas multaj urboj en Sudameriko kun nomo "Eldorado".

La Internacia Flughaveno El Dorado de Bogoto, Kolombio, ricevis sian nomon en 1959 memore al la fama legendo de El Dorado.

El Dorado estas hispana filmo de 1988, reĝisorita de Carlos Saura kun ĉefrolulo Omero Antonutti pri la ekspedicio finfine estrita de Lope de Aguirre.