Eleanora de Provenco

Eleanora de Provenco (n. ĉirkaŭ 1223, m. la 24-an aŭ 25-an de junio 1291) estis la edzino de Henriko la 3-a (Anglio).

Eleanora de Provenco
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1223 (1223-01-01)
en Aix-en-Provence
Morto 25-an de junio 1291 (1291-06-25) (68-jaraĝa)
en Amesbury
Tombo Amesbury Abbey vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj antikva okcitana lingvo vd
Ŝtataneco Count of Provence and Forcalquier vd
Familio
Dinastio Dinastio de Barcelono vd
Patro Ramon Berenguer IV, Count of Provence vd
Patrino Beatrice of Savoy vd
Gefratoj Beatrice of Provence • Margareta de Provenco • Sanchia of Provence vd
Edz(in)o Henriko la 3-a vd
Infanoj Eduardo la 1-a • Margaret of England • Beatrice of England • Edmundo Crouchback • Katherine of England • Richard of England • John of England • William of England • Henry of England vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Eleanora de Provenco (kapo el statuo en Abatejo Westminster, Londono, Anglio)

Naskiĝo kaj familio redakti

Eleanora naskiĝis en Aix-en-Provence kaj estis filino de Ramon Berenger la 4-a (grafo de Provenco) kaj Beatrica de Savojo.

Edziĝo redakti

La 22-an de junio 1235 Eleanora fianĉiĝis al Henriko la 3-a. La nupto okazis la 14-an de januaro 1236 ĉe Katedralo Canterbury, Kent. Ĝis tiam Eleanora neniam renkontis sian edzon. La saman tagon ŝi kaj Henriko rajdis al Londono, kie ŝi kroniĝis kiel reĝin-edzino en Abatejo Westminster. Post la kroniĝo estis festeno ĉeestata de la anglaj nobeloj.

Malpopulareco redakti

Eleanora ege influis sian edzon kaj venigis en Anglion multajn savojajn kuzojn. Tio malkontentigis multajn anglajn nobelojn. Kiam en 1263 Simon de Montfort (6-a grafo de Leicester) estris ribelon, ŝi forte kontraŭis lin, kaj kunigis batalistojn en Francio por subteni Henrikon.

Londonaj gravuloj malamis ŝin, kaj pro tio Eleanora postulis la pagon de impostoj al kiuj ŝi ne tutklare rajtis. La 23-an de julio 1263, dum ŝi velis laŭlonge la Tamizon, londonanoj atakis ŝian barĝon, kaj nur malfacile ŝi eskapis al la loĝejo de la londona episkopo.

Karaktero redakti

Eleonora famis pro siaj beleco, klereco kaj poemoj. Ŝi ege ĝuis laŭmodajn vestaĵojn, kiujn ŝi ofte importis el Francio. Ŝi enkondukis en Anglion novspecan, altan kaptukon.

Ŝi amis aparte sian plej aĝan filon Eduardon, kaj kiam tiu grave malsanis en 1246, ŝi restis tri monatojn apud li ĉe Abatejo Beaulieu.

Lasta jaroj redakti

Post la 1272-a morto de Henriko kaj la kroniĝo de Eduardo la 1-a, Eleanora restis en Anglio, prizorgante plurajn genepojn. En 1274 mortis Henriko, filo de Eduardo, kiun Eleanora lamentegis: ŝi entombigis lian koron en nova priorejo kiun ŝi fondis ĉe Guildford (Surrey).

Plurajn jarojn antaŭ sia morto Eleanora eniris monaĥinejon. Ŝi mortis en 1291 ĉe Amesbury, Wiltshire, kie ŝi entombiĝis en la abatejo.

Idoj redakti

Eleanora kaj Henriko la 3-a havis almenaŭ kvin gefilojn:

Eble estis kvar aliaj filoj kiuj mortis infane.