La Eleganta ŝterno (Thalasseus elegans, iame Sterna elegans) - vidu Bridge et al., 2005 estas ŝterno, tio estas birdo de la familio de Ŝternedoj kaj genro de Thalasseuskrestoŝternoj. Tiuj specioj havas “malkombitajn” krestojn inter krono kaj nuko malantaŭen direktitajn. La “eleganteco” de tiu ĉi specio kuŝas ne tiom sur sia stara sinteno, kiam aperas “malkombitaj” plumoj super la nuko, kiom sur la aerodinamika konturo de la fluganta birdo kun malfermaj kurvaj longegaj flugiloj kaj longeca kapo kun beko beligita kiel dukolora strio unue oranĝa (beko) kaj sekve nigra (krono).

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleganta ŝterno


Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Ĥaradrioformaj Charadriiformes
Familio: Ŝternedoj Sternidae
Genro: Thalasseus Thalasseus
Specio: Eleganta ŝterno 'Thalasseus elegans'
William Gambel 1849
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

Tiu ĉi specio ĝenerale troviĝas en la marbordo de Pacifiko ekde suda Usono kaj Meksiko kaj migras vintre suden tra Kostariko al Peruo, Ekvadoro kaj Ĉilio. Surprizige, tiu Pacifika specio estis iam vaganta al okcidenta Eŭropo kiel rarulo kelkfoje kaj ĝi interreproduktiĝis kun la Sandviĉa ŝterno en Francio; estis ankaŭ iama vidaĵo en Kaburbo, Sudafriko januare 2006, la unua kaj ununura vidaĵo ĝisnune ĉe Afriko.

Tutmonda loĝantaro estas supozata kiel ĉirkaŭ 30,000 reproduktaj paroj kaj ĉirkaŭ 90 % es la kolonio de Isla Rasa en Malalta Kalifornio. Pro tio la specio estas konsiderata kiel preskaŭ minacata, ĉar ege dependas de la estonteco de ununura loko, foje minacata de veteraj malfacilaĵoj rilata al la marfluo El Niño.

Aspekto redakti

Tiu ĉi estas granda ŝterno 39 ĝis 43 cm longa kun enverguro de 100 ĝis 110 cm, kun longa, maldika, iome malsuprenkurvita kaj oranĝa beko, helgrizaj supraj partoj kaj blankaj subaj partoj. Estas nigraj mallongaj kruraj kaj krono, kies frunto blankiĝas vintre. La vosto estas nur iome forkoforma kaj la flugiloj mallarĝaj kaj angulaj. Junuloj de Eleganta ŝterno havas skvamecan helgrizan dorson kaj flavajn krurojn. La voĉo estas karaktera laŭta iritiga bruo simila al tiu de Sandviĉa ŝterno.

Tiu specio povas esti konfuzata kun la Pleja krestoŝterno, sed tiu lasta specio estas pli granda kaj dikbeka kaj montras pli da blanko ĉefrunte vintre. Ekster la teritorio ĝi povas esti konfuzata ankaŭ kun la Bengala krestoŝterno.

Kelkaj utilaj ecoj por apartigi tiun specion el aliaj ŝternoj de la sama genro Thalasseus aŭ krestoŝternoj:

Reprodukto redakti

La Eleganta ŝterno estas socia birdo. Tiu ĉi specio reproduktiĝas en tre densaj kolonioj en marbordoj kaj insuloj (sablejoj aŭ rokejoj), kaj kiel escepto en taŭgaj grandaj nesalaj lagoj proksime de marbordo.

La nesto estas engrunda nuda truo (foje kovrita nur de ŝtonetoj aŭ konkeroj) kie la ino demetas unu aŭ du rozecajn ovojn. Malkiel kelkaj el la plej etaj blankaj ŝternoj, ĝi ne estas tre agresema kontraŭ eventualaj predantoj, pro la propra denseco de la nestoj (ofte nur 20–30 cm apartaj) kaj pro la nestado ĉe aliaj pli agresemaj specioj kiel la Heermana mevo por malhelpi predadon.

Ambaŭ gepatroj kovas dum preskaŭ 4 semajnoj kaj post eloviĝo la idoj restas ankoraŭ unu plian semajnon enneste. Poste ili kuniĝas dum pli ol unu plia monato en idarejoj kun la idaroj de aliaj paroj defenditaj ĉirkaŭ laŭvice de iuj gepatroj, sed ĉiu ido estas manĝigita nur de siaj gepatroj, kiuj rekonas ilin pervoĉe. Poste la idoj sekvas siajn gepatrojn kelkajn monatojn.

Kutimaro redakti

La Eleganta ŝterno manĝas per plonĝado fiŝojn, preskaŭ ĉiam el maro, kiel plej granda parto de la ŝternoj de la genro Thalasseus, kaj ĉefe anĉovoj kaj pilĉardojn, foje etajn krustulojn. Ĝi kutime plonĝas rekte kaj ne laŭŝtupe kiel la Arkta ŝterno. Propono de fiŝo de la masklo al la ino estas parto de la ceremonia pariĝado. La flugo estas akrobata.

Ili vivas ĝis 9 jaroj.

Referencoj redakti

  • BirdLife International (2006). Sterna elegans. Internacia Ruĝa Listo de Endanĝeritaj Specioj, eldono de 2006. IUCN 2006. Elŝutita 11 May 2006. Preskaŭ minacata
  • Bridge, E. S.; Jones, A. W. & Baker, A. J. (2005): A phylogenetic framework for the terns (Sternini) inferred from mtDNA sequences: implications for taxonomy and plumage evolution. Molecular Phylogenetics and Evolution 35: 459–469. PDF plena teksto
  • del Hoyo, J.; Elliott, A. & Sargatal, J. (editors) (1996): Handbook of birds of the world, Volume 3: Hoatzin to Auks. Lynx Edicions, Barcelona. ISBN 84-87334-22-9
  • Harrison, Peter (1988): Seabirds (2a eldono). Christopher Helm, London ISBN 0-7470-1410-8
  • National Geographic Society (2002): Field Guide to the Birds of North America. National Geographic, Washington DC. ISBN 0-7922-6877-6
  • Sibley, David Allen (2000): The Sibley Guide to Birds. Alfred A. Knopf, New York. ISBN 0-679-45122-6

Eksteraj ligiloj redakti