La Blukapuĉa eŭfonjoEleganta eŭfonjo (Euphonia elegantissima) estas specio de birdo de la genro de Eŭfonjoj, kiuj nun estas konsiderata membro de la familio de Fringedoj, sed antaŭe de la Traŭpedoj. Tiu genro enhavas birdojn kiuj estas tipe metalece malhelbluaj supre kaj brilflavaj sube. Kelkaj havas helbluajn makulojn kape aŭ oranĝecajn subajn partojn.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Eleganta eŭfonjo
Eleganta eŭfonjo
Eleganta eŭfonjo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Euphonia
Specio: E. elegantissima
Euphonia elegantissima
(Bonaparte, 1838)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas tri tre similaj eŭfonjoj kun helbluaj krono kaj nuko (kasko) kaj seksa duformismo laŭ kiu maskloj havas reston de supraj partoj malhelbluaj kaj subaj partoj oranĝecaj, dum inoj estas respektive supre pli malhelverdaj kaj sube pli helverdaj. Krom aliaj detalaj diferencoj, la Eleganta eŭfonjo loĝas en Centrameriko, la Antila eŭfonjo en Karibio, kiel ties nomo sugestas kaj la Blukapa eŭfonjo en Sudameriko.

Tiu ĉi specio troviĝas en Belizo, Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko, Nikaragvo kaj Panamo.

La plenkreskuloj de tiu specio estas 11 al 14 cm longaj el beko al vostopinto. La maskloj havas malhelbluajn vizaĝon kaj gorĝareon, ŝajne nigra, kaj helblua "kapuĉo" (krono ĝis okulo, nuko kaj kolumo nekompleta flanke kaj malantaŭe). Ankaŭ la dorso, flugiloj kaj vosto estas malhelbluaj sed ne tiom kiom la vizaĝo kaj brusto kaj ventro oranĝecaj. La ino estas simila pri la helblua kapuĉo, sed ne tiom markata; kio estas malhelblua ĉe masklo estas olivverdeca ĉe ino nome vizaĝo kaj supraj partoj, sed gorĝo montras oranĝecan makulon, dum la resto de la korpo helverdeca. Ambaŭ seksoj montras oranĝecan punkton en frunto.

Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj kaj tre degraditaj iamaj praarbaroj el norde de Meksikio (sude de Sonora, sude de Nuevo León) laŭlonge de ambaŭ deklivaroj, suden ĝis okcidenta Panamo, en montaraj kaj kultivejaj areoj.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti