Elek Falus [faluŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Falus Elek estis hungara grafikisto, ilustristo, dekoraciisto, fondinta membro de Societo Szinyei Merse Pál.

Elek Falus
Elek Falus en 1912
Elek Falus en 1912
Persona informo
Naskiĝo 31-an de decembro 1884 (1884-12-31)
en Orosháza
Morto 20-an de majo 1950 (1950-05-20) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo grafikartisto • scenografo • fasonisto
vdr
Gábor Rajnai, Frida Gombaszögi, Elek Falus kaj Sándor Bródy

Elek Falus [1] naskiĝis la 31-an de decembro 1884 en Orosháza, li mortis la 20-an de majo 1950 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Elek Falus devenis el juda familio. Li studis en la jaroj 1903 kaj 1904 en Reĝa Modela Desegna Lernejo [1] Arkivigite je 2019-02-11 per la retarkivo Wayback Machine, en la lasta jaro li jam debutis en ekspozicio. Li plulernis en Artistkolonio (Nagybánya), poste li pentradis en Munkeno kaj Artistkolonio (Szolnok), li partoprenis en fondo de Artistkolonio (Kecskemét). Li kreis afiŝojn kaj libroilustraĵojn en Londono, poste li estis fasonisto en Berlino. Hejmenveninta li ilustris eldonaĵojn de Nyugat, kreis teatrajn dekoraciaĵojn kaj fasonojn pri internaj ejoj.

Elektitaj artaj laboroj redakti

  • V. Károly király eskűjének első lapja (litografiaĵo)
  • murpentraĵo en lernejo en Kecskemét (1911)
  • vitralo en kulturdomo en Kecskemét
  • Galambok (kolora (linoleumografiaĵo)
  • József Kiss (poeto): Levelek hullása (poemlibro kun desegnaĵoj Falus, 1908)
  • Menyhért Lengyel-Ferenc Molnár: Tájfun (teatra dekoraciajo, 1909)

Fontoj redakti

Referencoj redakti