Elek Hints (1893-1966)

hungara kuracisto
(Alidirektita el Elek Hints (filo))

HINTS Elek (hinĉ) estis hungara kuracisto, medicinhistoriisto naskita en Marosvásárhely la 7-an de februaro 1893 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de julio 1966. Li estis la filo de kuracisto Elek Hints.

Elek Hints
Persona informo
Naskiĝo 7-an de februaro 1893 (1893-02-07)
en Târgu Mureș
Morto 21-an de julio 1966 (1966-07-21) (73-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro Elek Hints (1861-1919)
Okupo
Okupo kuracisto
vdr

Biografio redakti

Elek Hints studis medicinon en la Universitato de Koloĵvaro, Bazelo kaj Budapeŝto (1920). Li estis asistanto en jaroj 1921–23 en la kliniko kirurgia de Segedo, en jaroj 1924-27 en la akuŝeja kaj ginekologia kliniko numero 1-a de Budapeŝto. En 1928–29 li estis ĉefkuracisto pri ginekologio en la Ŝtata Malsanulejo, en 1929 direktoro de Akuŝejo de la Országos Stefánia Szövetség (Bp., X. distrikto), ĉefkuracisto pri ginekologio de departemento Pest–Pilis–Solt–Kiskun. En 1936 li estis ano de la Országos Közegészségügyi Tanács (tutlanda konsilantaro pri publiksano). En 1938 li iĝis privatprofesoro. De 1945 li estis direktoro de Gizella Szülőotthon (akuŝejo) (Bp. X. distr.).

Verkoj redakti

  • Az orvostudomány fejlődése az emberiség művelődésében (III., Bp., 1939);
  • Az őskori és ókori, középkori orvostudomány (Bp., 1939).

Fonto redakti