Elek Kada

hungara politikisto

Elek Kada, laŭ hungarlingve kutima nomordo Kada Elek estis hungara urbestro, advokato, politikisto, parlamentano, ĵurnalisto.

Elek Kada
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1852 (1852-05-02)
en Kecskemét
Morto 24-an de junio 1913 (1913-06-24) (61-jaraĝa)
en Kecskemét
Lingvoj hungara
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo politikistoĵurnalisto
vdr
Busto pri Elek Kada en Kecskemét
Memortabulo pri Elek Kada

Elek Kada [1] naskiĝis la 2-an de majo 1852 en Kecskemét, li mortis la 24-an de junio 1913 en Kecskemét.

Biografio redakti

Elek Kada frekventis piaristan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li studis juron en Kalvinana Jura Akademio (Kecskemét) kaj Reĝa Jura Akademio (Pozsony). Post la diplomo li laboris en la ŝtata administrado en Pest (urbo). En 1875 li advokatiĝis kaj hejmenvenis, kie li estis privata advokato. En la sekva jaro li edziĝis. En 1878 li estis elektita parlamenta deputito, poste denove en 1881. Inter 1884 kaj 1891 li laboris en Hungaraj Ŝtatfervojoj, poste li estis ĵurnalisto en Budapeŝto. Ekde 1897 ĝis sia morto li estis urbestro de Kecskemét. Tiu periodo estis ora epoko de la urbo, stabiliĝis la urba buĝeto, la urbo prenis modernan aspekton, li fondis la urban muzeon, bibliotekon, muzikan, komercan lernejojn, kinejon, frenezulejon, li konstruis Artistkolonion, novan kolegion, Palacon Luther, Palacon Cifra, stacidomon, novan kvartalon, li plantis apud la urbo vitojn persikojn.

Elektitaj kontribuoj redakti

  • A vasutak keletkezése, fejlődés és üzeme (1891)
  • Darázs mérge (1893) - romano
  • Magyar Történelmi album a nép számára (1895)
  • Tárogató (1909) - teatraĵo

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti