Elek Sövér
SÖVÉR Elek (soeve:r) estis rumania hungara pentristo kaj grafikisto naskiĝinta en Joseni la 25-an de julio 1937 kaj mortinta en Miercurea Ciuc la 7-an de majo 1982.
Kariero redakti
Siajn artstudojn Sövér faris en artmezlernejo en Târgu Mureş (1951-1955) kaj en Kluĵo en Artaltlernejo Ion Andreescu (1955-1961). En mezlernejo István Barabás, András Bordi, Gábor Piskolti kaj Pál Nagy instruis lin, en altlernejo Tibor Kádár kaj Petru Feier. De 1961 li instruis en Arad, en Joseni kaj de 1970 ĝis sia morto en Miercurea Ciuc. Li faris studvoĝajojn en Hungario en 1967 kaj en Sovetunio en 1972.
Individuaj ekspozicioj redakti
- 1966 • Gheorgheni
- 1973 • Târgu Secuiesc • Odorheiu Secuiesc
- 1976, 1979, 1981 • Miercurea Ciuc
- 1978 • Korunk Galéria, Kluĵo
- 1983 • Miercurea Ciuc (memorekspozicio kun katalogo).
Elektitaj grupaj ekspozicioj redakti
- 1962 • Târgu Mureș
- 1962-67 • (Maros) Magyar Autonóm Területi kiállítás, Târgu Mureș
- 1968 • Expo '68, Târgu Mureș • Bukareŝto
- 1971 • Miercurea Ciuc
- 1974 • Novjorko
- 1977 • Covasna
- 1978 • Poetoj kaj grafikistoj, Korunk Galéria, Kolozsvár • Grafikistoj pri naskiĝlando, Korunk Galéria, Kluĵo.
Publikareaj verkoj redakti
- Művelődési Otthon (1976, Ciumani)
- Fenyő Szálló (1976, Miercurea Ciuc).
Bibliografio redakti
- Sövér Elek 1937-1982. Verkis: Zoltán Banner, Nicolae Bucur, Árpád Márton kaj József Balázs. Csíkszereda Kiadó Hivatal-Pallas-Akadémia Könyvkiadó, Csíkszereda, 2007.