SZAMOSSY Elek [samoŝi] estis hungara pentristo naskita en Déva la 28-an de junio 1826 kaj mortinta en Budapeŝto la 21-an de aprilo 1888. Li estis la patro de pentristo, muzikisto László Szamossy.

Elek Szamossy
Persona informo
Naskiĝo 28-an de junio 1826 (1826-06-28)
en Deva
Morto 21-an de aprilo 1888 (1888-04-21) (61-jaraĝa)
en Budapeŝto
Okupo
Okupo pentristo • litografisto • instruisto
vdr
Pentraĵo de Szamossy: Flora

Biografio redakti

Elek Szamossy batalis dum la hungara revolucio de 1848. Li studis pentradon en Vieno kaj Venecio. Li revenis en 1861 kaj kiel vagantpentristo li pentris altarpentraĵojn kaj portretojn en ekletika stilo. Li estis la malkovrinto de Mihály Munkácsy kaj lia unua majstro. Plej multaj el liaj kreaĵoj troviĝas en la muzeo de Temeŝvaro el heredaĵo de artiskolektinto Zsigmond Ormós, kiu estis lia apoganto. Kelkaj el liaj pentraĵoj estas en Hungara Nacia Galerio, lia memportreto en la Történeti Képcsarnok.

Bibliografio redakti

Fonto redakti